|
|
|
|
|
|
|
|
• Ni fiere prezentas novan tipon de enigmo - Sagenigmo, en kiu ĉiuj difinoj estas bildoj, sen ia ajn teksto...
Mikso - de Klaus Friese. Kompilo de Esperantaj tekstoj el la reta platformo mia trezoro. Kelkaj de tiuj estas espereble amuzaj, aliaj celas pensigi la leganton pri pli gravaj aferoj. 09/02/2024
La dentobroso de Mupo - Rakonto por infanoj de Erik Tantal
Ridu por via sano
- de Klaus Friese kaj Kay (Kaysn)
Tom kaj Bob ekkverelas sur la lerneja korto. La instruisto tiras la luktantojn dise kaj sendas ilin al la ĉambro por disputsolvado. Ĉi tie ili devas negoci kun Eliza kaj Leona por veni al interkonsento. La mediacio sukcesas kaj la du knaboj havas nun aliajn ideojn. Ili aliĝas al grupo, kiu traktas ekologiajn temojn. Tamen montriĝas, ke ankaŭ aliaj aferoj gravas, ekzemple paco kaj komunikado.
Dum tri jardekoj Amri Wandel instruadis astrofizikon kaj astrobiologion al miloj da studentoj kadre de sia kurso en la Universitato de Jerusalemo. En tiu ĉi konciza libreto li aplikas siajn spertojn por klarigi al laika publiko la plej ĝisdatajn observojn kaj esplorojn, inkluzive de siaj propraj, pri serĉado de vivo-signoj en foraj sunsistemoj. Liaj esploroj aperis en prestiĝaj sciencaj revuoj kaj furoras en la amasmedio. Ili temas pri likva akvo sur eksterplanedoj, pri la abundo de eventuala vivo en la kosmo kaj pri la Fermi-Paradokso. Ili rilatas ankaŭ al NIFOj kaj al la pli ol 60-jara Serĉo de EksterTera Inteligenteco (SETI). Inkludas ĝisdatan glosaron.
La mito de Sizifo
- bildserio de Daniel Araque Acosta
Bonvenon al Bitmono kaj Esperanto! Mia celo kun ĉi tiu libro ne estas analizi la ekonomion de Bitmono, mi ne rigardos Bitmonon de la vidpunkto de investado, aŭ provos konvinki vin, ke ĉiuj devus posedi iomete. Ni ne rigardos diagramojn aŭ prezojn. Fine, ni ne esploros kiel la protokolo funkcias sur profunda nivelo, kaj ni ne rigardos ajnan komputilan kodon. Mia celo estas simple uzi la internacian lingvon Esperanto por paroli pri projekto de internacia mon-sistemo, Bitmono. Kiu estas unu el la plej interesaj kaj profundaj inventoj de nia tempo.
Nutrado estas la scienco pri manĝaĵo kaj kiel ĝi influas niajn korpojn. Ĝi estas kompleksa kaj ĉiam evoluanta kampo, sed la fundamentoj de nutrado restas la samaj. Ĉi tiu libro provizos al vi la fundamenton, kiun vi bezonas por kompreni la bazojn de nutrado kaj kiel apliki ilin al via propra vivo.
20 Muzikfolioj
- Kantoj kun akordoj de Klaus kaj Jan Friese
Liesel Kahl rakontas pri sia nupto, kiu okazis en la 1960-a jaroj.
kun AI-generitaj bildoj de Craiyon.
Êstas tro enuige ĉi tie!
Memoroj el lerneja tempo denove reviviĝas dum klaskunveno (pdf) 01/09/2022
Pipro kaj Karoĉjo – Libera kaj malfermkoda bildrakonto verkita de David Revoy
Dudek kvar poemoj pri diversaj temoj, kelkaj amuzaj, aliaj por pripensado, kun notoj kaj ilustraĵoj. 11/06/2022
Nabiko venas el la spaco de la fora planedo Nokaptota. Bedaŭrinde okazis kraŝo kaj la kosmopramo estas nun en granda truo de la ĝardeno. Kiu povas helpi?

Unufoje semajne kvar maljunaj viroj renkontiĝas en publika domo. Ĉi tie ili ĝuas bongustan matenmanĝon kaj babilas en agrabla ĉirkaŭaĵo.