Tag' de la am'

Teksto: Dušan Velkaverh, muziko: Tadej Hrušovar
Originala titolo: Dan ljubezni

Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo



Lasu tagojn mil kaj noktojn pasintajn sen util',
mallonge dauris ilia bril'.
Gravas unu tag' kaŝita en kora brustoflank’,
neniam estos forgesita ĝi.

Tio estis tag’ de l’ amo
la bela tag’ kiu daŭros sen fin',
cel’ de vivo- tag de l’ amo,
ĉion prenas ĝi, aŭ ĉion donas,
neniam scias ni.

Ĉu returnos al vi tiu tag'
vin neniam lasu la esper’
dormu kiam iĝos la maten’,
estos la tag’ de l’ am’.