Laure Patas d’Illiers

Laure Patas d’Illiers [lor patas dilje] vivas en Parizo, Francio. Kiel komputada inĝeniero ŝi helpas disvastigi la uzon de liberaj programoj en la francaj publikaj administracioj. Ŝi devenas el malnova franca nobela familio. Ŝi estas konsiliano de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto. Ŝiaj tekstoj aperis en pluraj gazetoj. Ŝi plurfoje estis premiita de la Belartaj konkursoj de UEA.
Ŝia libro "Sur bluaj planedoj" enhavas sciencfikciajn novelojn. Ĝi disponeblas rete ĉe http://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france/.