Verdarb Runo

Mi naskiĝis en 1971. Mi estas polo, kiu konstante loĝas en Anglio. Mi estas edziĝinta kaj mi havas filinon. Mi estas finstudinto de la Vroclava Universitato, fako - bioteknologio.

Mi estas flameto.
Mi konas suferon.
Mi estas arbeto.
Mi kroĉas la teron.

Mi faras erarojn.
Mi iam ploremos.
Mi estas vundaro.
Mi ĉiam kreskemos.

Mi estas sparketo.
Mi flugas tra spaco.
Mi ĝuas viveton.
Mi mortos en paco.



ROZO

Tra feka val' mi paŝis dolore.
Ŝtonoj vundadis miajn piedojn.
La pacon mi deziris tutkore
Sen rajto de iu ajn posedoj.

Laca korpo forgesis ripozon.
Pri dormo sonĝis sekaj okuloj.
Mia vojo blankan trovis rozon
Teksitan el ventoj kaj nebuloj.

Spiradi fariĝis pli facile.
Mi drinkis ŝian lumon senĉese.
Sufero malaperis trankvile.
Ŝia odor' min kisis freneze.



VULKANOJ

Abundaj lafplenaj mamoj
Floriĝas en miaj manoj.
Mole ŝtoniĝas
Diamantiĝas
Mametoj - etaj vulkanoj.



SEKRETO

Post lipaj petaloj rozaj
Troviĝas herbejoj rosaj.
Tie kaŝiĝas
Ame oriĝas
Domo de sonĝoj erosaj.



MALHELECO

Malvarma aer' de l'nokt'
Malfermas la internan
Pordon. Takton prenas pens'
De la spiro senĉesa.

Trankvilon donas la lun'.
Malrapide karesas
Ŝtonojn sekundoj en lag'.
L'teron radikoj kisas.

Senmove daŭras la temp'.
Vejnojn l'akvo plenigas.
Forgesas belecon flor'
Tuj varmeco finiĝas.



PAPILIO

Papilion mi ekvidis iam vespere
Belegan kiel mil' mielplenaj floretoj
Irizantan supre ĉielarkmaniere.
La suno tuŝadis ĝian sveltan korpeton.

Vento portis ĝin malrapide tra l'aero.
Senpeza ŝajnis al mi la eta vivaĵo.
Neforgesinda pasis ĉi-tiu vespero,
Sed kun mi tutvive restos l'admirindaĵo.



KONVOLVULO

Molaj formoj de via vizaĝo
Karesataj per miaj ĝemspiroj
Kiel nuboj en luma pejzaĝo
Kaptas miajn voluptajn dezirojn.

Arĝentaj ondoj de via voĉo
Varmege lavadas miajn pensojn.
Mian sangan koron ili kroĉos
Malsoifigante mian menson.

Mi ĉirkaŭkovros vian rondecon
Kiel karnmanĝema konvolvulo.
Mi ĝoje lekos vian spicecon
Per sperta lango de frandemulo.



LEKANTETO

Apud muskoplena kverkarbaro
Proksime al rivero kastora
Norde de granda neĝa montaro
Glimas ŝi nuda en roso ora.

Kie renkontiĝas universoj
Meze de papilia herbejo,
Ŝpinita el burĝonantaj versoj
Sorĉadas ŝi en verda ĉarmejo.

Kaj kiam la suno iros foren,
Malaperos nur ŝia ombreto,
Daŭrigos ŝi vibri multkolore
Aminde petala lekanteto.


ATROPOSO

Kiel sonĝo vi al mi venadis
Dum la noktoj dornvepre tempestaj.
Viaj flugiletoj min gvidadis
Al senbruaj kaŝejoj strignestaj.

Per lunaj radioj vi pavimis
Larmajn kaj kurbajn piedvojetojn.
Via murmureto klaresprimis
Filikajn kaj muskajn konsoletojn,

Kiam mi ekaŭdos vian krion,
Rustaj katenoj fariĝos roso,
Mi forlasos lastan iluzion
Kaj flugos kiel vi, atroposo.


ARBARO

Kristalan akvon mi ensorbadas
Kun radikoj de la sanktaj kverkoj.
Kun betulaj trunkoj mi staradas.
Sur blankaj ŝeloj mi skribas verkojn.

Mi trinkas lumon kiel folioj.
Mi naĝas tra miela aero.
Portata per kanto de tilioj
Mi fandiĝas en bera somero.

Mi ekdormos en faga ŝirmejo
Aceran susuron aŭskultante.
Mi prisonĝos transnuban irejon
Sur abia litaĵo glimante.


Ekvivu nun

Forgesu min! Ne pensu pri
Maleblaĵegoj, kiujn vi
Elsonĝis en reala mond’.
Ne kantu pri via dolor’
Fortega kiel ŝtorma ond’.

Ne amu min, Ne revu, ke
Vi ŝanĝos mian koron, sed
Konsciu, ke vi vivos plu
Spiranta kiel liberul’
Lavita per printempa pluv’.

SKUO

Kiam teren ĉerizarboj semas
Neĝe molajn petaletojn varmajn,
Softaj ventoj karesataj tremas
Kvazaŭ nudaj amatinoj ĉarmaj.

Viaj lipoj malfermetas vente
Kiel pordo al ekstazo fina.
Mia korpo ekflamiĝas sente.
Ĝoje fluas la nektaro ina.

Por gustumi florsukecon vinan,
Mi karesos mielecajn ondojn
Kaj kovriĝos per dolĉeco sina.
Glimo skuos subpalpebrajn mondojn.



KRUCARANEOJ

Arbaro kreskas stele vastega
En kosmaj limoj nemezurebla.
Densejo sonas astre saĝega
En ora ĝermo seme kaŝebla.

Riveroj flue ĵetas lumstriojn
Sur ŝtonaj sinoj muske eternaj.
Avide glutas sunajn radiojn
Dajmonoj fumaj, gutaj kaj kernaj.

Nebule grizaj krucaraneoj
Neŭronajn retojn cerbe ŝpinadas
Por kapti suke klarajn ideojn.
Senmove spacon tempo verkadas.



La Lakta Vojo

Mi ekvojiris iam matene,
Ĉar mi ne scipovis plu vekiĝi.
Mi estis tute malplena ene,
Do mi ekpaŝis por revibriĝi.

Nelacigeble suden mi iris.
Okcidenta vento min brakumis.
Erikan nebulon mi sopiris.
Herbejajn kolorojn mi gustumis

. Ebenaĵon mi trovis vespere
Supernube ŝvebantan eterne.
Steloj lumsatigis min tenere.
La Lakta Vojo ridis lanterne.

La Akra Monto

Mi vekiĝis en ombro de monto
Fiera reĝino de kristaloj
Estrino de griza horizonto
Sinjorino de rojoj kaj valoj.

Ruĝglimantaj lafondoj subteraj
Kreis ŝin arde antaŭ jarmiloj.
Karesas ŝin radikoj teneraj
Laboreme sentemaj skulptiloj.

La nigra belulino bazalta
Ornamata per arbaj vestaĵoj
Akra rokfraŭlino ĉielalta
Estadas meze de pasindaĵoj.

Petaletoj

Mi estos paŝtist' de viaj spiroj
Dolĉaj petolemaj venteretoj,
Satigataj per miaj admiroj
Malpaciencaj lipaj floretoj.

Esti perla plonĝist' mi kuraĝos
Por ĝoje trovi viajn ŝviterojn.
En via haŭta maro mi naĝos
Malkaŝante voluptajn gemerojn.

Senhalta esploristo mi estos.
Viajn rozajn misterojn mi tuŝos.
Sur la kampo de plezur' mi restos.
Ĉe rosaj petaletoj mi kuŝos.

Konvalo

Perĝoje ebria konvaleto
Ĉirkaŭradias ridetojn sunajn.
Perdance freneza lekanteto
Flirte disverŝas likvorojn lunajn.

Vi estas konvalo, kiu dancas,
Kiu maronde koksumas rave.
Vi estas lekanto, kiu tranĉas
Miajn malsatajn okulojn lafe.

Blankeco de via haŭto ŝaŭma
Duonkaŝita sub roba gazo
Sorbadas rigardojn miajn varmajn
Surtabligitajn en punĉa vazo.

La kastora rivero

Ĉiusekunde vi naskiĝadas.
Glaciaj fontoj vin surterigas.
Ĉiumomente vi ekestadas.
Grandegaj montoj vin bonvenigas.

Eterne pasas vi tra herbejoj.
Verdecon freŝan vi donas ĝoje.
Printempan forton drinkas ĉarmejoj
Dank' al vi, kiu frenezas foje.

Vimenajn vergojn, grizajn ŝtonetojn,
Nebule marĉajn ŝpurojn kastorajn,
Abelojn polvajn kaj lekantetojn
Vivigas ondoj flue memoraj.