Tiu ĉi rakonto ne estus naskiĝinta ,se ne mia amiko Ago Uli. Li estas indiĝena loĝanto de Ruslando trans la Arkta cirklo kaj veterano de loka esperantista movado, ankaŭ fakdelegito de UEA pri tundro.
Mi interkonatiĝis kun Ago Uli perletere kaj nia interkorespondado daŭras multajn jarojn. Jam delonge Ago Uli invitas min gasti ĉe li. Tamen pro tempomanko kaj grandaj distancoj mi prokrastis mian vojaĝon.
Tamen unufoje mi decidis: - Necesas vojaĝi, ĉar la tempo kuras kaj mi aĝe jam ne estas juna.
Tundron oni povas atingi per aviadilo kaj helikoptere. En la birda flugo la tundro aspektas makulita :tiuj makuloj – estas marĉoj, kio verdetas – estas herbaro.
La vilaĝon de Ago Uli mi atingis per helikoptero, kune kun geologoj. En tundro mi eksentis min vera nobelo. La arboj pli alten ol miaj ŝultroj ne kreskas. Tamen la beroj- grandegas. La plej firma valuto en tundro – estas likva. La peco da kolbaso kostas duonlitron da brando.La felo de polusa vulpo egalas litron da brando. Litro da alkoholo – du duonlitroj da brando. Tion mi eksciis (kompreneble kontraŭ duonlitro) ĉe geologoj. Kiam la helikoptero surteriĝis en la bazo de geologoj, nin aliris diketa maljunulo. Iom poste iĝis klare, ke nur lia vizaĝo estis diketa. Lia vizaĝo ankaŭ similis tundron –„ la flaŭro“ estis mizera.
–Ho, saluton! Ho Mikas. Bonvenon en tundron. Mi donacas ĝin al Vi.
Post niaj intersalutoj kaj konatiĝo , Ago Uli invitis min al sia hejmo. Ago Uli iris antaŭe, mi postiris lin. Subi- te li ekhaltis, retrofleksis kapon, ekflaris aeron kaj diris :
- Estos neĝpluvo.
– Sed kiel vi prognozis ?- ekmiris mi.
– Radioricevilo anoncis, - ridetas Uli.
Ni iris plu. Antaŭ ni aperis rivereto. Uli preparkuris kaj saltis. Ne transsaltis. Pruvis ankoraŭfoje – falis rekte en la akvon. Elakviĝis Uli, forskuis akvon:- Ho, en juneco mi similis la aglon, sed kiam maljuniĝis mi arbostumpo iĝis !
Veninte sur la korton de Uli, ni ekbruligis apud lia domo lignofajron.
Apenaŭ mi eltiris el mia dorsosako la botelon da brando, ne atendite ekapudis grizhara virino.
– Ho, vipuro, -kolere eldiris Ago Uli. – Eksentis. Ŝi ne permesos nun al ni normale eldrinki por konatiĝo.Ŝi ankaŭ ekdeziros.
–Ĉu via edzino ? – demandis mi.
– Pli malbone, - respondis Uli. – Adu , mia filino.
– Sed pro kio pli malbonas ?- ekinteresiĝis mi.
– Edzinon oni povas batmortigi , sed filinon –ne. Ŝi ankaŭ parolas Esperanton kaj riparas miajn botojn .
Adu eksidis apud ni, ekfumis pipon. Ni eldrinkis.
– Ĉu vi estas fraŭlo ?- subite Uli demandis min.
– Edziĝinta mi , - respondis mi.
– Aaa. Verdire, edzinigu vi mian filinon. –zorgoplenas Uli.
– Pro kio? Ĉar mi havas edzinon .
– Bedaŭrinde ... mi venus al vi gasti... kun esperantistoj ni babilus... brandon ni eldrinkus... televidilon ni rigardus...
– Sed vi eĉ televidilon ne havas ? – interesiĝas mi.
– Havas ni ĝin. Tamen malbonan. Nenion interesan montras... Kiom da karbo ministoj elfosas. Pro kio taŭgas tiu kolorbilda televidilo, se nur fulgajn karboministojn vidigas.Mi pafis unufoje al ĝi. Bedaŭrinde mi ne trafis,- rakontas Uli. – Mi estas vera trafisto. Mi trafas en la okulon de sciuro. Kvankam ne ĉiam el la unua fojo, tamen...
Ago Uli finmanĝis, forprenis el la buŝo ununuran denton, atente purigis ĝin en la maniko de jako kaj ree enbuŝigis ĝin.
Ago Uli ekfumis pipon, poste ekstaris kaj forlasis nin. Adu, por ne silenti, rakontis al mi, kiel dekutimigi edzon de drinkado. Oni prenu teleron, brandon kaj iru en arbaron.Metu la teleron sur formikejon, verŝu iom da brando kaj observu, kiuj formikoj drinkas, kaj kiuj kuras for. Tiujn, eldrinkantajn formikojn, oni ne prenu, sed kolektu nur „abstinulojn“.Tiam portu ilin hejmen, sekigu, pistu kaj kaŝe enŝutu en la glason de sia karulo. Ŝi tiel faris. Ne klaras ,ĉu ŝia edzo ĉesis drinki ,ĉu ne, sed ŝin, sian edzinon Adu, li certe forlasis.
Post iom da tempo nin aliris Ago Uli kaj ankoraŭ unu virino.
– Ĉu ankaŭ filino? – demandas mi.
– Vi ofendigas min,- diras Uli. - Ŝi estas Umo, mia edzino.
– Tamen ŝi aspektas pli june ol via filino,- interesiĝas mi.
– Do edzino – la dua, filino – unua. - klarigas al mi Uli. - Mia edzino pli riĉas ol mi je haroj sur sia vizaĝo. Uli envias ŝin. Poste li enmanigis al mi tranĉilon kun la osta tenilo... kaj tuj forprenis ĝin.
– El la ostoj de mia eksedzino,- aldonis Uli.
Por la unua fojo en tundro subite al mi iĝis malvarme. Uli klarigis - „Ŝi trovis ĝin en la tendo de geologoj. Mamuta osto. Ni en tendoj de geologoj multajn aĵojn trovadis“.
Ĝis nun mi ne povas kompreni, ĉu tiu veterano de Esperanto movado en tundro diris al mi veron, aŭ nur ŝercis.