Vi estos Ĉefo

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr. 390

Aimee Degallier – Martin (Svislando) 1905 – 1987

Vi estos Ĉefo, ĉu konsentas vi?“

Ne morgaŭ kaj eĉ ne hodiaŭ,

sed kiam venos la decida hor‘.

Kiam la vivo via rektos kiel kano

Kaj simplos kiel kanto de alaŭd‘.

Ĉefo – do, ne tiu, kiu postuli kaj ordoni volas,

Kiu subigas ĉiujn kaj altrudas sin.

Kiu permesas-malpermesas, kulpigas-laŭdas,

Kaj kiu punas aŭ pridonacas.

Ĉefo - iu tute alia. Tio- multe pli.

Ĉefo-tiu ,kiu al si altiras ĉiujn,

al tio ne strebante kaj eĉ ne sciante.

Al kiu subiĝas oni propravole kaj,

trovinte la animfortecon lian, postiras lin.

Li ĉiutage estas tia sama-

stabilas, rektas li kaj ordinaras.

De malproksime li vidigas sin kaj iras plu,

en la profundon de l‘ animo penetrante.

Ĉefo...

Bonvenas ĉefo, kiam lacas ni.

Li anstataŭ ni decidu, pensu

kaj restus por ni simple sekvi lin.

Domaĝe, ĉefoj en la mondo raras,

almenaŭ tiuj, konfidi kiuj indas.

Vi estos Ĉefo, ĉu konsentas vi?

Ne morgaŭ kaj eĉ ne hodiaŭ,

sed kiam venos la decida hor‘.

Por ĉefi –ne signifas ŝanĝi ĉiujn,

altrudi opinion sian, manieron

kaj persekuti ilin per ordonoj, atentigoj

por ke aliaj estu tiaj, kia estas vi.

Por ĉefi -sekve, decas vivi virte kaj malkaŝe,

la pordon lasi malfermitaj kaj fenestrojn.

Por ke alvenu ĉiu, kiu volas.

Vi estos Ĉefo, ĉu konsentas vi?

Ĉefo postulas multe de si mem , preskaŭ nenion de aliaj.

Severas li al si, sed al aliaj pardonemas.

Li scias, ke facile cedas l‘afero,do, neniu kaj

por ke plenumi ĉion, bezonatas pen‘.

Ĉefo- amiko via. Kredas vi, ke li ol vi meritas pli.

Apud li vi sentas vin pli bona, ol estas vi.

Jen pro kio vi elektis lin.

Jen pro kio lin vi nomas „Mia Ĉefo“.

Vi estos ĉefo.

Aimee Degallier- Martin naskiĝis 1905 en Moskvo (Ruslando). Ŝia patrino – rusino, patro- sviso. Ekde junaĝo Aimee Degallier estis skoltino. En Ĝenevo (Svislando) ŝi gvidis skoltan movadon. Ŝi ankaŭ partoprenis internacian skoltan movadon kaj aktivis en Belgio, Francio. Aimee Degallier-Martin eldonis tri kolektojn de siaj poeziaj verkoj, kiuj temis pri skolta vivo kaj principoj de skolta movado, kaj pri religiaj temoj. Ŝi verkis en franca lingvo. Aperis tri literaturaj almanakoj sub la sama titolo.-„Le livre de Lezard“ (La libro de lacerto), unua en 1932,dua en 1935 kaj tria en 1955. En 1980 j. ĉiuj tri almanakoj estis eldonitaj en unu volumo. Tiu ĉi verko „Vi estos ĉefo“ aperis en dua almanako. En litovan lingvon tradukis ĝin Vitautas Nistelis, arkitekto, poeto, tradukisto, poligloto. Mi tiun verkon ellitovigis.