Vi ĉesu

Laimundas Abromas


Mia amiko Paŭlo trovis en la poŝtkesto leteron, en kiu estis pentrita la kranio kaj skribita ununura vorto „ĉesu„. Paŭlo komprenis, kion signifas la kranio, sed neniel povis percepti la signifon de la vorto. „Mi estas nek juĝisto, nek konsilisto“,- ĝemis li. –„ Mi estas simpla, plej trankvila homo , eĉ kulon mi ne tuŝas...“. Kaj vere , kiam sur la nazon lian eksidis tiu „besto“, mia amiko nur ekblovis kaj tuj en lia animo iĝis serene.
„Verŝajne iu ekŝercis, - decidis Paŭlo kaj ne plu pensis pri tio, trankvile laboris en la oficejo kaj nokte dormis sensonĝe.
Tamen sekvamatene li trovis ĝuste tian saman leteron. „Kion mi ĉesu?– pensis Paŭlo. – Ĉar mi faras nenion“.La maltrankviliĝo ne forlasis lin dum la tuta tago. Per ĉiuj fortoj li skuis sian memoron– de tie falis titoloj, kostoj kaj televizia reklamo,- tamen trovis nenion seriozan. „Kiu kaj pro kio minacas al mi ?“ - miris Paŭlo. Nokte li dormis malbone kaj matene, malfermante poŝtkeston, tremis liaj manoj. En poŝtkesto kuŝis tia sama letero, nur literoj tiuĉifoje estis ruĝaj kaj kranio– pli granda. „Necesas turni sin al polickomisarejo“, -decidis mia amiko. Tamen kiam aliris li polickomisarejon, lia kuraĝo forvaporiĝis. „Kion mi diros al ili? Se mi estus senviva,- la afero estus alia, kaj nun?... Oni eĉ povas min bati per la gumita bastono...“.Returniĝis li kaj piediris al laborejo ĉirkaŭvoje.La laboro tiutage al li ne sukcesis.„Se mi scius kion, certe mi ĉesus, - suferis li . – Ĉar mi estas nek patrioto, nek idioto. Oni nur diru al mi- kion, kaj mi tuj...sed kion mi ĉesu nun? Ne, sinjoroj, tiel vi ne profitos.“ Vespere malaperis lia apetito, komenciĝis la tintego en oreloj kaj nokte entute li ne fermis okulojn. Sed matene– kiom da ĝojo;- la poŝtkesto estis malplena.La malhela aŭtuna tago sereniĝis per la ĉielarko, en lia laborejo ŝajne sonis la sonoriletoj, ree aperis apetito kaj vespere li kun plezuro eksidis ĉe la tablon. Ĝuste tiam eksonis telefono.
-Ni je avertis vin,- diris tute agrabla voĉo. –Ĉu jes ?- Al mia amiko sekiĝis la gorĝo.

– Kiu parolas?- ekkriis Paŭlo.
– Ĉesu vi,- diris la basvoĉo.
– Mi tuj ... bonvolu...,- ekdiris Paŭlo,- Tamen kion mi ĉesu?
- Ĉesu vi esperantumi,- respondis oni.
- Jen ...,- ekis Paŭlo timigita,- tamen en la fino de telefonlineo la aŭskultilo estis metita. Mia amiko elŝaltis la televidilon, estingis la lumon kaj enlitiĝis. Li sin turnadis kaj suspiradis, sed pensis nenion. Anstataŭ la pensoj en lia kapo nestis iaj absurdaj vezikoj.Nur antaŭmatene li ekdormis kaj ellitiĝis malplifrue ol kutime. Rapide glutis li iom da kiselo, manĝis iom da kolbaso kaj tiam eksonis telefono.
– Ĉesu vi,- diris tiu sama basvoĉo, nur ĉifoje per la metala resono.
Trans la fenestro varmigis suno, surstrate ĉirpis paseroj kaj Paŭlo sentis sin pli kuraĝa ol hieraŭ.
- Kion signifas tio?- demandis Paŭlo.– Ĉu mi ne rajtas legi, skribi? Ĉu mi ne rajtas komputili, renkontiĝi kun gesamideanoj, vojaĝi?– kaj iel strange ekridetis.
– Ĝuste tiel,- respondis la baso kaj klarigis al iu ŝajne staranta apude.– Mi diris, ke li komprenas ĉion, tamen speciale ...
– Sed kio okazos, se mi ne ĉesos esperantumi?– rediris Paŭlo.
– Demandu Salamonon, -responde sonis en la telefono.
--Kiun Salamonon!.- ekkriis Paŭlo, tamen transe jam aŭdiĝis la interrompa sono.
„Mi konis nur unu Salamonon, sed tiu antaŭ tri monatoj...“– cerbumis Paŭlo. Subite lin surverŝis ŝvito. „Do... Salamono ankaŭ estis esperantisto...- decidis Paŭlo.- Jes, Salamono mortis iel strange.“ Nun Paŭlo ne dubis, necesas informi policon... Li montris al la polickomisaro tri leterojn kaj rakontis tutan historion. La komisaro sulkis frunton, poste demandis, kie kaj kion li laboras.
– Eble anstataū labori, vi esperantumas?- ekinteresiĝis la komisaro.
– Ne! -respondis Paŭlo.– Fine la afero estas persone mia. Mi esperantumas dum libera tempo.
– Tutegale vi pripensu,- parolis la komisaro.-Kiu profitus de tio, se vi ĉesos esperantumi?
- Neniu,- respondis Paŭlo,- La edzinon mi ne havas...
–Tiam iru hejmen kaj timu neniun.
Paŭlo ekrigardis trans la fenestron. Proksimiĝis la krepusko.La komisaro redonis al Paŭlo la leterojn kaj diris, ke li havas pli gravajn aferojn.
– Tamen Salamonon oni mortigis,- diris Paŭlo.-Kvankam pacienca homo li estis, malnova esperantisto. Pensiulo. Li sidis ĉe la tablo, skribis kaj neatendite... La koro– tiel diris la kuracistoj.Tamen kredi ilin oni ne povas.
–La pensiuloj ĉiam tiel...,- rediris komisaro kaj rekomendis al Paŭlo iri hejmen .
– Mi nenien iros!- ekkriis Paŭlo- Vi arestu min aŭ donu al mi la gardiston!.
Tiam la komisaro malfermis pordon kaj forpelis Paŭlon surstraten. Reveninte hejmen Paŭlo trinkis du litrojn da akvo kaj enlitiĝis. Matene post la matenmanĝo Paŭlo vizitis la prezidanton de Esperanto klubo kaj ĉion rakontis.
- Mi pensas, ke la polico kunagas kun ili,-finis Paŭlo.- Kion mi faru ?
La kluba prezidanto metis manon sur la ŝultron de Paŭlo kaj konsilis:
– Ne ĉesu,- li diris.– Ne indas subiĝi al premado. Se ili ekvidos, ke vi timas, ili impertinentiĝos ĝisfunde. La konsolaj vortoj al Paŭlo ĉimomente ege necesis. Li ĉirkaŭbrakis kluban prezidanton kaj ekploris.
– Ĉu pri tia vivofino ni esperis?– demandis Paŭlo.
– Tutegale kiom aktiva vi estos, kiom forta, ĉu vi sole sukcesos kontraŭstari? Se niaj samideanoj aktivus amase, multnombre... kaj nun...- rediris klubestro.
– Mi ne kapitulacos!,- montris la dentojn Paŭlo.- Jes, inter ni- esperantistoj- mankas unueco... Tamen ,se ĉiuj el inter ni serioze esperantumus..- bedaŭris li.
Veninte hejmen, Paŭlo ŝirmis fenestron, eksidis ĉe la tablon kaj komencis...
Li verkis multe kaj longe, fojfoje ekkantante: „...kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l‘ sorto, nek mokoj de l‘ homoj....„- po unu, po du strofojn, kiom li memoris.
Neniu telefonis. Li ripozis bonege, kaj matene ĉiuj strangaj okazintaĵoj ŝajnis al li kiel sonĝo. Li forŝirmis la fenestron– surstrate hele lumis suno- kaj eksidis ĉe la tablon por matenmanĝi. Li manĝis multe, ĉar neniu ĝenis. „ Ili vidas, ke mi ne timas ilin– pro tio ĉesis. Ĉar ili mem estas timuloj“– pensis Paŭlo. Sed kiam venis tempo por iri al oficejo, Paŭlo eksentis, ke tremas liaj manoj kaj la koro forte batas. Li ne kuraĝis malfermi pordon: „ eble tie trans la pordo oni jam atendas min?“ Finfine Paŭlo metis enpoŝen la tranĉilon kaj ekpaŝis.
Neniu surstrate atendis lin, tamen Paŭlo ne dubis, ke ĉio finiĝos ĝuste hodiaŭ... Li estis jam apud la oficejo, kiam surveturis lin la ŝarĝaŭto. Kaj neniu eksciis, ĉu tio estis malfeliĉa akcidento,aŭ intenca hommurdigo .
Kiam mi rakontis tiun historion al la klubanoj, tiuj nur rediris: „ La vivo de esperantistoj estas danĝera...“.