Stranga homo

Laimundas Abromas

Mi vidadis lin en la subtera trapasejo por piedirantoj sub la trafikaktiva urbostrato. Li sidadis silente, sur la malvarma planko sterninte aĉan ĉifonon, gambojn altirinte al brusto kaj genuojn ĉirkaŭpreninte per manoj. Kvazaŭ sin volvinte en rompiĝeman travideblan kokonon. Eble tiel li konservis varmon, aŭ eble li tiel limigis sin for de ĉirkaŭanta mondo. De ĉio, kio lin vundis, dolorigis, forlasis aŭ forgesis. Okuloj liaj direktitaj al griza betonita pado. Per rigardo ili neniam akompanis maloftajn preterpaŝantojn. Dubinde iu rimarkis lin. Stranga homo.

La unua penso, kiu venkis en mian kapon – mizerulo senhejma, tradrinkinta sian pasinteceon, nuntempon kaj estontecon. Serĉanta trankvilan lokon en la bruanta mondo. De tempo al tempo mi rimarkadis tiun viron sur la strato, portanta malnovan trivitan dorsosakon, kiun enestis tuta lia havaĵo. Iam mi vidis lin en vendejo aŭ malrapide paŝantan surtrotuare. Kien li rapidu? Pasinteco jam polvokonrita, estonto – fragila kaj neperceptebla. Kaj ne klaras, kiom da ĝi estos. Kaj tiu ĉi tago... Nu, estos tia,kian Dio donos.

Verdire mi devas konfesi, ke neniam mi vidis lin ebria kaj ŝanceliranta, pro tio mi decidis,ke nomi lin senespera drinkulo mi ne rajtas. Kaj por almozpeto li neniam etendis la manon, kiel tiuj tedaj almozpetantoj ĉe vendeja pordo aŭ ĉe preĝejo. Simple laciĝinta homo, netranspaŝinta limon de elprovoj.

Unu malvarman aŭtunan tagon mi denove ekvidis lin, sidantan en la sama subtera trapasejo, en la sama loko. Rapidis preterpaŝantoj, plenigantaj la urbon per vigleco, super iliaj kapoj surstrate svarmis aŭtoj. Malvarma vetero peladis lastajn sekiĝintajn arbofoliojn.La ĉielo estis makulita de grizaj pluvozaj nubetoj.

„Malagrablas sidi en la trapasejo trablovata de vento“,- mi opinis proksimiĝante al la homo. La kapuĉo iom kaŝis lian vizaĝon,li mem estis vestinta eluzitan ventjakon, sur la fleksiĝintajn genuojn estis metita plejdo – dubinde ĉu ĝi varmigis... Ne unu fojon, preterirante tiun homon, mi pensis, kia estas historio de tiu homo. Ja ĉiu havas ĝin. „Ĉifoje mi alparolos lin, - decidis mi. –En plej malbona okazo li forpelos min“.

-Ĉu vi ne malvarmumas? – pli stultan demandon mi ne elpensis...

Venis nenia respondo, nenia reago. Kaj kion mi esperis? Mi jam intencis foriri, sed li levis kapon. Liaj grizaj okuloj estis profundaj kaj malgajaj, kiel senfundaj malplenaj putoj. Hirtiĝinta barbo kaŝis magriĝintajn vangojn. „Kiom li aĝas?- mi ekpensis. Certe ne maljunulo, eble iom pli aĝa ol kvardek aŭ iom pli multe.

Li kapneis, verŝajne respondis al mia demando. Kaj kio plu? Ja ne komencos mi demandadi pro scivolemo. Vere ne scivolemo min turmentis, sed ia perceptebla peza malĝojo tiris min al tiu homo.

-Verŝajne vi malsatas? – de sur miaj lipoj eksonis pli aserto, ol demando.

Mi prenis el mia aĉetaĵsaketo la pakaĵeton da krakenoj. Li ne etendis manon por preni. Mi metis ĝin sur la genuojn, kovritaj plejde, kaj returnis por iri. Mi esperis, ke ne ofendis lin per tia mia konduto.

-Dankon, -mi ekaŭdis forirante. Ŝajne, li ne ofendiĝis.

Vintro atingis la mezon, per etaj paŝetoj proksimiĝante printempen. Viron en la subtera trapasejo mi ne plu vidis, tamen tiel eble okazis hazarde, ĉar mi mem malofte tien iradis. Mi esperis, ke por malvarma periodo li trovis pli komfortan kaŝejon kaj nenio malbona okazis al li.

Printempo kaj sunaj tagoj instigis deziron vivi kaj ĝoji. En la menciitan trapasejon revenis la malgaja ĝia „luanto“. Mia humuro pliboniĝis.

-Saluton, mi delonge ne vidis vin, - en tiu ĉi fojo mi alparolis lin pli kuraĝe..

-Jes, por mallonge mi deflankiĝis,- mi ekaŭdis respondon. Mi ne plu demandadis.

Baldaŭ venis somero. Dorlotis la varmo. Mi iris promeni. Sur la benko mi rimarkis konatan silueton. Tiu sama verda ventjako. Tiu sama rigardo, vaganta en la flava sablo, kvazaŭ ion serĉanta. Malgaja homo en sia malgaja mondeto.

-Ĉu vi ne kontraŭos, se mi eksidos apude, ĉu mi ne ĝenos vin?- mi demandis lin.

-Vi ne ĝenos. La benko longas.

Ni longe tiel sidis, ĉiu perdiĝinta en la labirinto de siaj pensoj. Mi regalis lin per bombono, ial pro hazardo restinta en mia poŝo.

-Verŝajne vi scivolas, kial mi falis ĝis tia vivnivelo, - neatendite demandis viro, kvazaŭ divenante mian silentan scivolemon.

-Nuuu..., -mi provis mallerte nei. Mi ne plu sukcesis kompili frazon.

Ni iun tempon silentis. Poste li komencis rakonti. Verŝajne jam delonge li volis interparoli konfide pri ĉio, nur la homoj evitis lin.

Li estis aviadisto, piloto. En sia antaŭa vivo – kiel li mem diras. Kio povas pli boni – ol flugado inter nuboj, per okulrigardo provante ĉirkaŭpreni la nepriskribeblan belecon de la tero. Ĉiu flugo estis kvazaŭ peceto de feliĉo, donacita de la sorto. Reveninte lin atendis agrabla hejmo, edzino kaj ĉarma filineto. Kion pli oni volu?..

La vivo iam donas, sed iam ŝanĝas opinion kaj forprenas. Tadeo (tiel prezentis sin mia kunparolanto) tiufoje tre rapidis al vica flugo. Ial li retenis sin hejme.Li petis edzinon veturigi lin, ĉar tiel estos pli rapide ol veturi per urba trafiko. Aŭton stiris li mem, apude sidis edzino, kaj sur posta seĝo – filino kun amata unuokula leporeto.

Eble li malatentis, eble babiladis- kiu nun memoros. Okazis fortega kolizio kontraŭ vojrande situinta ŝarĝaŭto. Filineto forlasis tiun ĉi mondon kun griza leporeto enmane.

-Iun tempon mi kun edzino suferis doloran perdon. Poste ŝi ne eltenis kaj restigis min. Eble tiel pli bone... Mi tre suferis pro ŝia silenta riproĉo, - li rakontis.- Krom tio mi devis adiaŭi aviadistan laboron – dum averio ricevitaj traŭmatoj ne plu permesis flugadi.

-Do, kaj hejmon vi perdis?- enpense mi kontraŭis min pro tia nepardonebla scivolemo.

-Ne, loĝejon mi posedas. Edzino eĉ ne volis ĝin...

-Do, pro kio vi tiel... en subtera trapasejo estadas?

-Mi ne volas resti hejme. Mi eĉ ne povas loĝejon vendi, mi timas, ke tiam mi forgesos la estadon de mia filineto.Mi tiel preferas – surstrate, en trapasejo... Mi estas kvazaŭ inter la homoj kaj samtempe solas...

Nun li ne plu estas stranga homo, almenaŭ por mi. Li posedas la nomon kaj malgajan vivhistorion.