La esperantistoj estas bonkoraj, gastamaj, honestaj, tamen infane fidemaj homoj. Ili ĉiam pretas akcepti samideanojn. Mi ŝatas viziti ilin. Antaŭ nelonge mi vizitis familion de Aldona kaj Simeono, la membroj de loka Esperanto klubo. Kutime mi venas antaŭtagmeze kaj sidiĝas en kuirejo. Kaj eĉ ne intencas komenci interparolon. Mi malmulte konas la familion de Aldona kaj Simeono, kaj estas eĉ nenio por paroli. Tamen ne tiom malmulte ni estas konataj, por ke ili forpelu min. Ni sidas silente. Post iom da tempo ni komencas nervoziĝi.
– La vetero estas bona, ĉu ne? – komencas paroli Aldona.
Mi ekrigardas tra la fenestron.
– Kia ĝi estas tiu vetero, tia ĝi restu,- mi malfermas la buŝon.
– Trevor Steele ,- ekparolas Simeono,- verkas novan libron pri esperantistoj...
– Li verku,- mi eklevis ŝultrojn.
– Necesas, ege necesas skribi pri bonaj homoj kaj pri iliaj bonaj laboroj. Sed esperantistoj ne legas librojn,- parolas Simeono.
– Kaj bone ili faras,- rediris mi.- Nun verki libron povas iu ajn. Legu librojn la verkistoj.
Simeono ĉion komprenis kaj nenion plu demandis. La mastroj eksilentis. Ili provis komprenigi min, ke mi malhelpas, ĝenas ilin. Nome pro tio mi sidas en ilia hejmo. Mi scivolas ekscii, kiel sukcesas ili. Parolas ili sensencaĵoj iajn, sekve ili hejme havas multe da laboro kaj zorgoj. Mi memorigas al ili rusan proverbon : se vi volas labori, kuŝiĝu por iom da tempo, kaj via deziro eklabori ĉesos... Mi ridas sola.
– Mi legis en libro...- komencas Aldona.
Mi svingis permane.
– Kia utilo estas de tiuj libroj...? Nur kapdoloro...- rediris mi.
– Staseo forlasis esperantistan klubon kaj ne revenas... Kien li foriris? Pro kio ne revenas? – interesiĝas Simeono.
– Ĉu mi ne diris al vi, ke tiel okazos al ĉiuj esperantistoj!- rediris mi.
Ŝajne la mastrojn miaj vortoj ne impresis. Oni necesus kapti min je nuko kaj forpuŝi surstraten. Tamen ne... Tiel difektigas esperantistojn la frateco , interna ideo!
- Jen Salomono ne plu estas inter ni, - parolas Simeono.
- „Ruza estis tiu Salomono“,- mensis mi, sed voĉe mi diris ion alian :-Salomono estis bona esperantisto.
– La plej bonaj mortas unue, - klinis kapon Simeono.
– „Tio estas kruda...“ – mi ekpensis, sed voĉe diris: - Ni ĉiuj mortos...
– Ĉu vi volas spekti televidilon? – demandis Simeono.
– Televidilon mi havas, -respondis mi.
– Eble vi volas foliumi PIV-vortaron?, - ne ĉesas Simeono.
– Kaj PIV-vortaron mi vidis, – arogantas mi.
– Nenion pli mi povas montri al vi. Mi havas nur hemoroidon. Sed tio ne imponos vin :- ofendiĝis Simeono. Mi ruĝiĝis, nesciante kion respondi, poste mi petis: - Ĉu vere? Bonvolu montri. Simeono montris al mi trifingraĵon. Mi kapklinis.
– Pro kio vi perturbas, pro kio vi malpermesas al ni vivi? Kion malbonan ni faris al vi? – koleras Simeono. Mi dezirus multe demandi, sed kiel ĉiam mi konfuziĝas kaj ne trovas taŭgajn vortojn. Pro tio mi okupiĝas per propraj aferoj. Mi elektas hazardan telefonnumeron sur mia poŝa telefono. Sin aŭdigas iu sinjoro.
– Mi scias, kion vi faris pasintsemajne!- anoncas mi.
– Nuuu...,- Jaaa...- balbutas tiu. – Kion?
- Mi venos al vi kaj diros.
Tiu provas ion klarigi. Mi elŝaltas telefonon. Mi nenien veturos. Mi eĉ ne scias, kun kiu mi parolis. Al mi gravas, ke homo ekcerbumu. Tio estas jam bona signo. Mi elektas kelkajn aliajn telefonnumerojn. Tiaj interparoloj prezentas al mi multe da bonaj emocioj.
Sed vizaĝoj de Aldona kaj Simeono tamen pli malgajiĝis, verŝajne jam vesperiĝis. Necesis ilin ĝojigi.
– Do, mi jam iros,- kaj mi ekstaris. Kiel sereniĝis iliaj vizaĝoj! Kaj kiel agrablas al mi, ke mi povas al la homoj havigi multe da ĝojo. Aldona ekridis kun la larmoj.
- Vi estas tre bona homo,- ŝi diris.
- Ĉu vi certe scias ?- interesiĝis mi.
– Ho jes! – ŝi ekkriis.
– Sed tuj vespermanĝo, - diris mi. Kaj mi denove sidiĝis.
– Vi kion permesas al vi?!- tra la dentoj diris Simeono.- Ĉu vi per balalajkoj okupiĝas?!
Kiom larĝa estis la skalo de emocioj sur iliaj vizaĝoj! Kaj tio ĉi estis mia merito. Mi kreskas en miaj propraj okuloj kaj mi sentas min ĉiam pli bone. Tiam mi ekstaris kaj foriris kaj aŭtuna vespero ankoraŭ ne ŝajnis malluma.