Rakonto de veterano

Laimundas Abromas

Mi estas fervora esperantisto, sed edzindire - mensmalsanulo kaj edzino mia kelkfoje rekomendis al mi kuraciĝi.
– Forlasu Esperanton, malsaĝulo! Ĉiuj najbaroj priridas nin. Iru ci al kuracisto !
-Mankas kuracilo taŭga! - rediras mi. – Se iu forlasas Esperanton, tamen nur portempe. Post certa tempo denove li komencas.
-Ĉio necesa kaj taŭga nuntempe estas, necesas nur ekdeziri! - kontraŭadis mia virino.
- Mi kredas je nenio, nenio helpas, - rediradis mi.
- Ne - ne, ne plu tiel eblas! – ekĝemis edzino. – Jen dum multaj jaroj vi en la esperantistaj kongresoj vagabondas... Tute sulkiĝis, vi la homon malsimilas. Ĉiu konatulo deflankiĝas de ni. Dum horo ,aŭ du –ŝajne vi estas duonsaĝa. Kaj poste jen komenciĝas... „Neniu min komprenas“, frapadas la pordon kaj tiel plu , kaj tiel plu kaj fine foriras al la klubo aŭ al bierejo.
- Tamen mi volas vivi alimaniere, mi vidis vivon . Mi partoprenis Universalajn Kongresojn kaj landajn esperantistajn aranĝojn..., mi vidis la mondon .
– Vi kompatu min. Diru vi unufoje :- sufiĉas! - ploretas edzino.
- Estas facile diri! Multfoje mi volis tion ĉesi! Oni ne permesas. Se vi volas scii- surgenue, plorante mi petis, ke oni forpelu min, - rediris mi.
- Do, kiu regas tiun Esperantujon? – nervoziĝis mia edzino.
- Kiu scias? Neniu klarigas al ni tiujn aferojn... - mi lamentis .
- Sekve vi povas nenion? Tiam foriru! - ekkriis mia edzino.
- Sed kien mi iru ?
- Foriru kaj sin pendigu en maŝo! - For ! - For ! – ekkriis ŝi kaj pro tiu krio planken falis la televidilo , malfermiĝis la ŝrankpordetoj kaj de sur la bretaro ruliĝis for la tasoj kaj glasoj . Edzino ekploris.
- Kiel vi ŝanĝiĝis, ho Mikas, - daŭris edzino.
- Kion vi volas ? - balbutis mi .
- Foriru patro, al ĉiuj estos pli bone , - ĵetas la filo.
Mi malfermis buŝon. Filo ekmordis la dentojn. Edzino ekoscedis .
- La infano veron diras, - daŭrigas edzino.- Vere foriru ien eŭropen aŭ pli malproksimen, posthorizonten.
- Ĉi tie jam estas nenio ridinda, neniu kaj neniam tiel malamis min. Iam antaŭ la ŝtatsendependiĝo eĉ tiajn vortojn mi konsiderus kiel ŝercon, tamen nun... Mi renversis tablon, rompis lampon, frapis per la pordo ... kaj foriris. La hundo postkuris min , la luno rigardis preter la rando de nubo. Kiaj mallumaj estas la vesperoj! Staras mi sur la ponto. „Saltu, saltu“, - murmuras la riverondoj. Mi alpremiĝas al fosto. „Sin mortpafu!“-muĝas la vento. Naturo, ĝi ĉiam konsolas la homon. Mi iras sur padoj en parko.La arboj kompleze etendas la branĉojn. Eble mi pendigu sin... tamen feliĉe estas la pontoj inter la homoj... Ĉe la domangulo mi ekvidis atendante samideanon Staseon...
- Ni iru al Paŭlo, - proponis mi.
- Lin forlasis prudento, - rediris li.
- Ĉu antaŭ longe ? - scivolas mi.
- Hieraŭ. Estis bona homo, tamen sen kreada inspiro...
Espero, kvazaŭ lumeto, ekbrilis en mallumo, ni rapidigis paŝojn. Hundo kaj luno – du proksimuloj-postsekvis nin. Ni duope vagabondis tra la stratoj. Neatendite ni aperis antaŭ la pordo de bierejo, ni eniris.Poste ni iom trinkis, eĉ iom manĝis. En kulturpalaco,dum klubaj kunvenoj ni tion faris duonkaŝe, kaj ĉi tie -libere. Ni ĝuis la agrablajn sentojn... kaj ripetis. Ni tutan vesperon politikumis. Sed kio sekvas el tio ?
- Maljunaĝa debileco, - klarigis al mi Staseo, - ununura, stabila kaj ne preterpasanta afero en tiu ĉi ŝanĝiĝanta tempo.
- Mi revadis ĝisatendi la naskiĝon de la nepo, ho ve..., filo forpelis min el hejmo mia ...
Bierejo fermiĝis ... Du ombroj foriris en mallumon. La trablovata de vento , tralumata de kandelflamo- tiu estis mi. Mi nenion timis. La koro ,simile al malnova fenestrumo, frapadis, enkape vento blovis, unupiede mi jam estis en reĝlando de mallumo... Sed en la animo klaris... Tamen la ĝojo mankis. Mi neniam estis tiel proksime al la fino de la mondo.