Psikologia krizo

Laimundas Abromas

Nun pri tio multaj parolas, disvastiĝis diversaj onidiroj, tiu diras tiel, alia – aliel, tria-refoje aliel, tamen verdire nenio simila okazis, kaj tio, pri kio parolas la homoj- simple estas babilado, ĉar ĉio okazis tute alie. Kiel hodiaŭ mi memoras. Estis tiam pluvoza aŭtuna posttagmezo. Nun, post tiom da tempo, tio ĉi elvokas al mi nuran rideton. Sed tiam ,kiam kortuŝita nia samideanino Marija, tute tremanta, telefonis al mi, mi konfesas, estis mi koleriĝinta serioze. Verdire, kiaj estas ankoraŭ strangaj kaj infanecaj homoj, eĉ inter la esperantistoj.
Unu aŭtunan posttagmezon eksonis en mia loĝejo la telefono.
-Halo!- mi sin aŭdigis.
–Laj Mundo, helpu min, -en granda ekscitiĝo parolis Marija, esperantistino de nia klubo.
-Kio okazis?- ekinteresiĝis mi.
–Staseo ne plu parolas,- plorante lamentis Marija.
Staseo estas edzo de Marija kaj ili estas aktivuloj en nia urba esperantista klubo. Tial la afero iĝis interesa al mi,- prezidanto de la klubo.
–Ĉu antaŭlonge eksilentis li ?- scivolis mi.
–Jam tutan semajnon li silentas.
–Ĉu insulto?
-Ne! Nokte li iradas, manĝas...
–Kion li diris antaŭ ol eksilenti?- mi daŭrigis demandadon.
-Li diris, ke li volas eldrinki...
–Sed, tamen li ne drinkas!- ekmiris mi.-Li abstinas!
-Mi ankaŭ diris al li tion saman!-aldonis Marija.
–Kaj li, kion?
-Li diris, ke ankaŭ ŝtatprezidento drinkas...
–Kaj vi, kion?
-Mi diris, ke tiu estas prezidento,sed ne li.
–Kaj li,kion?
-Li diris,-„sed mi,-ĉu mi estas hundo?“.Kaj eksilentis ekde tiu tago...,- finis Marija.
Mi volis diri al Marija, ke ŝi faris taktikan eraron – ne dezirante, pervorte humiligis sian edzon. Sed mi sindetenis, por ke ankaŭ ŝi ne eksilentu. Mi nur eldiris: -„Atendu, mi tuj venos al vi.“
La familio de Marija kaj Staseo loĝis en la najbara strato, en bela, brika loĝdomo, ĉirkaŭita de impona ĝardeno. Mi perdis ne pli ol dudek minutojn ĝis venis al ilia loĝdomo. Enirinte mi tuj diris al Marija:
-Sekve li, eventuale, estas hundo...
–Kiu?- ekdemandis tremante Marija.
–Staseo, kompreneble.
–Mi mortos!-Marija prenis sin je koro .
–Vi ne timu...! Staseo tiel nur imagas sin... Psikologia krizo. Interese, kie estas komenco de komenco?
Marija forturnis la okulojn. Mi eniris la ĉambron de Staseo. Li kuŝis sola sur familia lito. La manoj sur la bruston metitaj. La vizaĝo ruĝetis. Lipoj forte kunpremitaj, okuloj –fermitaj. Grimaco rigoris. Mi sciis –li koleris kontraŭ la tuta mondo, ankaŭ kontraŭ si mem.
„De kio komenci?“ Mi ekrigardis min..., aha, vatjako- ĉiutaga vestaĵo. En ĝi estas interna poŝo, en kiu mi kaŝas platan boteleton kun „medikamento“. Mi ŝovis manon en la sekretan poŝon, eltiris de tie boteleton kun litova brando, forprenis la ŝtopilon kaj, kliniĝinte,premis boteleton al lipoj de Staseo. Sorbdrinkis li. Li eldrinkis duonon de la boteletenhavo! Kaj fine li ekparolis:
-Efektiviĝas, ke inter tiuj mensaj malsanuloj estas homoj komprenantaj,- komencis Staseo ne malfermante la okulojn. -Mensa malsanulo – tiel nomas min mia propra virino.
Mi ekridegis kaj pretigis min al profesia atako.
–Li vere ne malsaĝas... Mi volas ekvidi..., -kaj Staseo malfermis okulojn.
–Hej!, ĉi tie estas mi, Laj Mundo. Ĉu vi memoras, kio vi estas?
-Mi estas homo, vera homo... ,- firme respondis Staseo.
Dank‘ al Dio, Staseo ne estas la hundo-do mia antaŭvidita diagnozo ne konfirmiĝis!
-Staseo, kiam vi tenas enmane citronon, ĉu vi scias, kion necesas fari?- mi daŭrigis esploron .
–Mi ne scias kaj scii ne volas...,- respondis Staseo.- Neniu donas al mi citronon..., Mi trinkas nur malvarman akvon... Ĉiuj atendas mian morton, kaj plej atendas Marija... ,mi scias,kion mi parolas...
–Staseo,- mi antaŭ liaj okuloj eksvingis boteleton,- ĉu vi povas malkovri al mi ĝuste la komencon de komenco?
-Tio estas, malkovri la kaŭzon, pro kiu mi eksilentis?- Staseo formulis la demandon kiel akademiano.
–Ĝuste tiel!- mi restis kontenta.
–Mi estas esperantisto kaj mi bezonas renkontiĝi kun samideanoj por konversacii, babili, aktivi ktp ktp, do vi komprenas..., ĉu ne? Kaj jen..., tiu viruso, tiu pandemio malbenita... „oni ne forlasu la hejmon, oni singardu ..., epidemio de koronvirusa malsano plilongiĝis kontraŭ ĉiuj atendoj...“ Kaj mi ekdeziris eldrinki, por ĉion forgesi, malstreĉiĝi...
–Do pro kio vi ne eldrinkis?- mi interrompis lian paroladon.
-Mian intencon mi rakontis al Marija, sed tiu prenis piĵamon kaj foriris el nia dormoĉambro... La amo al mi estas afero sankta! Kun amo mi plenumas ĉiujn laborojn, sed sen amo mi eĉ fingron ne povas ekmovi... Do jen, mi kuŝas, kiel ŝtono apud vojo...
Staseo forturniĝis al vando kaj ekploris... La ploro mildigas koron. „La piĵamo!“- eknestis en mia kapo. Mi drinkigis al Staseo restaĵon de la boteletenhavo kaj enanime kantis:-„venkinte la ŝtormojn, vi navigu-revenu, amu kiel amis antaŭe, amu kaj venu...“.
-Marija!- mi turnis min al ŝi, tamen ŝi ne rigardis al miaj okuloj.
–Marija, kie estas via piĵamo...,- interesiĝis mi.
–En mia ĉambro...
–Marija, prenu vian piĵamon kaj iru en dormoĉambron al via edzo Staseo kaj tion faru ĉiutage!
-Bele sonas...,- diris Staseo. Li ĉion komprenis kaj nenion demandis. La okuloj de Marija radie brilis.
–Do... ĉu... ĉelume? – nervoziĝis ŝi kaj diris nenion pli .
–Homo ne estas besto – li devas vidi vizaĝon de sia amatino,- daŭrigis mi.
–Bonaj vortoj...,- diris Staseo.- Mi bonege min sentas...,- kaj ridis li...
–Ĉu ĉio bonas?- ripete demandis mi.
–Ho, jes. Mi scias, kion necesas diri.
La unuan fojon mi eksentis plezuron, ĉar mi helpis al la homoj solvi familian problemon.
Mi revenis hejmen kaj feliĉe observis reklamojn kaj vizaĝojn de la preterpaŝantoj. La vetero pliboniĝis, jam ne plu pluvis. Mi ĝojis, kaj enanime ĉe mi blankis, blankis. Kaj promenadi mi ne plu volis... Mi laciĝis.
Tiuj aĝaj homoj estas kiel etaj infanoj, Dio scias!