Ĉu esperantisto estas profesio?

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr.379

La esperantisto estu ununura, serioza profesio, al kiu aspiru ĉiu homo. Kiam esperantisto pro sia aktivado en la Esperanto movado ricevos sufiĉe bonan salajron, li/ŝi estos des pli fervora. Kaj ĉiuj ceteraj homoj, vidante utilon pro Esperanto, volos lerni ĝin.

Iun tagon, dum esperantista klubkunveno, mi alparolis Simeonon, malnovan esperantiston-veteranon kaj demandis lin:

- De kie venis tiu malsaĝa eldiro „Esperantisto – ne profesio“? Eble de soveta epoko, kiam ĉiuj kredis, ke Esperanto estis la danĝera lingvo kaj esperantistoj – damaĝuloj?

- Dominiko,- li parolis al mi,- ne kunpuŝigu klerecon kaj moralon. Ĉu esperantisto estas malpli bona ol neesperantisto? La esperantisteco spontane, per si mem ne donas utilon. Ĉi tie plej gravas, kion vi ekzercis, kion vi trejnis –ĉu kapablon kalkuli la monon aŭ kalkuli verdajn stelojn.

- Ohoho, diraĉis vi, - mi ekmiris.- Do, librotenisto laŭ vi estas bona kaj esperantisto – malbona? Vi memoru, pri kio ni parolas. Ni parolas pri esperantisto, kiel profesio. Esperanto gramatiko nin instruas, ke sufikso „-ist-“ indikas personon, kiu profesie sin okupas pri la afero difinita en la radiko. Vaŭ! Do, esperantisto estas profesio same kiel kuracisto, artisto, traktoristo, poŝtisto, ŝtelisto, bankisto... ktp. Ĉu ne? Mi komprenas esperantiston, kiel personon, bone plenumantan sian devon. Ĉu tipa esperantisto devas kleriĝi ,perfektiĝi?

- Nu, certe, li devas perfektiĝi,- kapjesis Simeono. - Tamen mi pensas, ke esperantisto antaŭ ĉio estu utila homo.

- Bone,- ĉifoje cedis mi,- tiam ni decidu, kio estas vera esperantisto? Ĉu tiu, kiu nur parolas, praktikas lingvon, aŭ tiu, kiu donas certan utilon al aliaj?

- Kompreneble, tiu lasta .Antaŭ ĉio, mi opinias, oni devas iĝi bona esperantisto, praktikanto la lingvon, kaj poste iĝi bona „librotenisto“,- respondis veterano Simeono. Mi tuj rediris:

- Mi konsentas. Estus bone, ke ĉiuj esperantistoj estu spertaj „de... ĝis...“. Tamen tio ne kredeblas, ne efektivigeblas,- kontraŭdiris mi.

- Pro kio? ,- ekmiris Simeono.

- Pro tio, ĉar esti „librotenisto“ ne estas deviga, ne nepra afero. Tio estas afero de persona libereco. Plej ofte sufiĉas, ke esperantisto estu sperta lingvoparolanto,- ne cedis mi.

- Do, kio mankas al vi?- ekkoleris veterano Simeono,- Kaj ĉu vi estas vera esperantisto?

- Eble mi estas vera esperantisto, ĉar mi volas, ke ĉiuj ceteraj homoj estu bonaj geesperantistoj. Kaj kion vi pensas?,- scivolis mi.

- Mi ankaŭ estas vera esperantisto, ĉar mi komprenas, ke ne ĉiuj homoj povas esti bonaj esperantistoj,- parolis plu Simeono.

- Pro kio oni ne povas esti bonaj esperantistoj?,- interesiĝis mi.

- Sed kiaj estas mezurunuoj de bona esperantisto? Kiel mezuri lin? Kie mezuri?- lavangis la demandojn Simeono.

- Mi ne scias. Bona esperantisto de malproksime spegulas..., videblas..., diferenciĝas..., - mi provis klarigi al li.- Bona patro, bona patrino, bona instruisto, bona najbaro, bona mi... Bonaj esperantistoj estas virtaj, memkonsciaj, konsciencaj, fidindaj, bonintencaj...,- mi perdiĝis inter miaj bonaj vortoj.

- Do, jen, estas neniaj difinoj kaj neniuj konkretaj mezurunuoj,- iom pripensinte eldiris Simeono.- Bona esperantisto, sam kiel bona homo, estas entute subjektiva nocio .Por unu homo tiu sama esperantisto povas esti bona, por alia- malbona. Ununura kriterio estas la efiko. Se mi ne instigas iun homon perforte lerni Esperanton, sekve mi estas bona por tiu homo, sed por vi mi jam ŝajnos malbona.

- Do, vi pensas, ke sufiĉas al neniu trudi Esperanton kaj tiam vi estos bona? – demandis mi.

- Nome! Restigu ĉiujn en trankvilo .Ĉiu mem solvu siajn problemojn, siajn demandojn, ĉiu mem decidu, kion li volas, kaj vi estos bona, - instruis Simeono.

- Mi pensas, ke tio ne sufiĉas,- parolis mi.- Vera esperantisto devas allogi, altiri ĉiujn ceterajn homojn lerni Esperanton.

- Jen,komenciĝas!,- ekkriis Simeono.- Moraligado, instigado, persona ekzemplo... Tio jam estas efiko kaj ne ĉam bona. Vi kondutu kontraŭ aliaj tiel, kiel vi mem volus, ke tiuj kondutu al vi. Tiam vi estos sufiĉe bona.

- Tio ĉi – vi pri kio!? Ĉu pri la profeto?,- parolis mi.

- Samideano, Dominiko. Tiel parolante ni venos al vera diktatoro, kiu perforte instigos ĉiujn lerni Esperanton.

- Ne pri tio mi temis,- levis la manon mi.- Vera esperantisto estas sincera, bonkora... Kvazaŭ ligilo inter ĉiuj, kvazaŭ la ponto interliganta kaj... kaj...

- Kaj kio?,- ne cedis Simeono.- Vi sciu, ke esperantistoj estas diversaj : eternaj komencantoj, (tiuj Bonantaguloj – ĝisreviduloj), kolektantoj, aktivuloj, akademianoj. Vi sciu, Dominiko, estas malfacile iun apartigi, ili estas kompakte ligitaj. Ankaŭ estas diversaj esperantistaj kombinaĵoj...

- Atendu, vi atendu, haltu! Sed kio plej gravas?,- scivolis mi.

- Plej gravas trejni sian intelekton kaj sentojn por ekagi rapide kaj ĝuste, alproprigi bone lingvokonojn kaj praktiki ilin, utiligi ĉiujn taŭgajn momentojn por agado kaj informado... Tio estas tipa esperantisto,- parolis Simeono.

- Kaj kiu estas vera esperantisto?,- mi tute konfuziĝis.

- Tiu estas iaspeca saĝulo, scipovanta taŭge profiti ĉiujn eblecojn de Esperanto.

- Kaj ĉio?,- mi plu miris.

- Vi ne pensu, ke tio tre simplas. Se tio estus facile atingebla, nin ĉirkaŭus nur geesperantistoj. Tamen realeco estas alia – multaj homoj estas indiferentaj al ĉio, limigitaj je deziroj, pigruloj kaj malkleruloj, ili nenion volas kaj nenion komprenas,- instruis min Simeono.

- Strangas. Pro kio ili ne volas lerni Esperanton?,- mi komprenis nenion.

- Antaŭ ĉio necesas ricevi de siaj gepatroj bonan kombinaĵon de la genoj, poste modelan edukadon en lernejo, universitato kaj finfine necesas, ke vi mem senĉese perfektiĝu, ĝis kiam vi komprenos, kio vi estas,- veterano ne ĉesis instrui al mi.

- Do, vi diru, kion plej bezonas la esperantisto?,- scivolis mi.- Vi ja scias, ke mi estas kolektanto, sperta kolektanto kaj bone parolas Esperanton. Do, ĉu mi estas vera esperantisto?

- Ne, ne..., kolektado estas via flankokupo, sed kio estas vi?,- ekkriis Simeono.

- Mi estas litovo, fotisto...,- mi ne komprenis lian demandon.

- Tio estas nur nacieco, profesio, sed KIO ESTAS VI?,- akcentante ĉiun vorton, demandis min veterano Simeono.

Mi silentis. Kia stranga demando? Apenaŭ mi provis min pense karakterizi, tuj mi konfuziĝis. Finfine mi komprenis, ke baldaŭ vera esperantisto-profesiulo, verŝajne,mi ne iĝos. Tamen aperis multe pli grava problemo:- trovi la respondon al demando KIO ESTAS MI?

Mia idealismo karesis koron de veterano. Simeono trankviliĝis kaj ekridetis. „Mi estu pardonema al Dominiko, al tiu „novbakita“ esperantisto, kaj nenion pli kontraŭdiru,- ekpensis Simeono.- Estu tiel, kiel li volas, pro kio ni disputu? Venku la boneco.“