La mondon regas ni, viroj, sed la virinoj regas nin.
Ni, viroj, eltrinkas bieron,interbatiĝas,-tiaj estas viraj kutimoj.La virinoj tion neniam komprenos.
Viroj kaj virinoj estas malsamaj kaj neniu pri tio disputas,- necesas nur pripalpi,komence sin mem,poste reprezentanton de alia seksspeco. Kaj viroj kaj virinoj tion faras de pratempo kaj konkludo estas ĉiam tia sama : estas iuspecaj diferencoj,plej ofte sufiĉe agrablaj. Tamen oni diferencas ne nur laŭaspekte , sed diferencas ankaŭ la vidpunkto, koncepto, konsidero kaj tio ne estas malfacile rimarkebla.Virinoj estas fortaj! Mi ĉiam timis ilin.
Pri mi mia edzino diras : „Mia gapulo“. Mi koleras kaj kontraŭas :- „Mi estas gapulo delonge.“
Mi estis gapulo eĉ tiam, kiam ankoraŭ ne konis mian estontan edzinon.Alimaniere – ĉu mi interkonatiĝus, edziĝus,estus loĝinta kune? Al mi ne plaĉas,kiam ŝi parolas pri mi kaj nenion pensas, pes pli ĉe fremdaj homoj.
–Enbatu najlon sur la muron,- jen kion ŝi diris unufoje al mi.
–Ĉu tio necesas ?-disputis mi.
–Portreton necesas pendigi.
–Kia utilo estas de tiuj portretoj...,- sed ekvidinte, ke tie sur la bildo estas mem Doktoro Ludoviko Zamenhof , mi fermis la buŝon : „Majstro...!“-mi kliniĝis preskaŭ ĝisplanke.
Longe mi tiam najlis...ĝis la muro ruiniĝis...
Poste sekvis ŝiaj vortoj: - Se vi ne riparos gladilon – mi batmortigos vin .
Kaj sekvis silento. Mi ne dubis,ke sian minacon ŝi efektivigos kaj tion faros per tiu sama gladilo.La homoj nuntempe ege kruelas kaj mortigas unu la alian per la plej brutecaj manieroj, eĉ pro la et-eta kaŭzo,ankaŭ eĉ senkaŭze. Sed kiel mi riparu ĝin? Mi estas sensperta: tiaj aĵoj neniam min interesis kaj neniam (se mi restos viva) interesos.La unuan penson – forĵeti la gladilon en konteneron de forĵetaĵoj –mi rifuzis. Kio sekvos post tio? Multe da mastrumaj iloj oni devus forĵeti, ĉar en kuirejo abundas danĝeraj iloj. Eĉ ordinara ĉerpilo en ŝiaj manoj aspektas kiel tomahoko...Mi rigardas al gladilo,kiu kuŝas sur la tablo kaj neniel povas kompreni: pro kio tiom multe da homoj interesiĝas pri tekniko? Iu eĉ duonon de la vivo pasigas ĉe la aŭto, malferminte ĝian antaŭon.Kaj venas en mian kapon diversaj pensoj. Mi forprenis kovrileton de la gladilo (elŝraŭbis mi bolteton – nenio eksterordinara !Vere , nun ĝi ne plu enŝraŭbiĝas,krome io forfalis...) Longe mi rigardis en gladilan internon...Kompreneble, venis enkapen iuj pensoj.Ĉiuj observoj donas certajn utilojn. Mi ne povas porti ĝin en la riparejon por ripari,ĉar ŝi postulas, ke mi riparu mem. Ne pro tio, ke tio ĉi kaŭzas certajn elspezojn, simple ŝi volas humiligi min...Necesas ion fari. Forkuri? Sed ĉu malproksimen mi forkuros? Fuĝi post la horizonton?.. Starante ĉe la pordo, mi pensis : foriri aŭ ne? Se foriri,do kien ?Ĉiuj miaj amikoj jam antaŭlonge iĝis aliaj homoj kaj mi ilin jam ne konas.Se mi ne foriros,mi devos resti kun mia virino.Momente jam estis nenio por pridiskuti. Mi vestis min,surmetis ĉapelon kaj forlasis la hejmon. Verŝajne pro ekscitiĝo mi vojon ne vidis,ĉar neatendite mi ekvidis min sur arbostumpo sidante.La ĉirkaŭaĵo al mi ne konata... Nun,kiam mi sidas tiele unu, des pli kun ĉapelo...ŝajne mi devus aspekti interesa deflanke rigardante...Al mi tiel ŝajnas...Sed pro kio penetriĝas tio en mian kapon? Kio okazas? Ĉar nun plej gravas –pripensi, kion mi povas fari, por ke ĉiuj ekvidu , kia mi estas. Kaj oni komprenu, ke en la vivo la plej gravas ne tio... Pri kio mi ĉi tie?... Jen sidas mi kaj jam ,ŝajne, komancas cerbumi, sed enkapas iaj devizoj... kantoj sonas... Aŭ entute nenio... Sed ne tio plej gravas... Tamen kio plej gravas?... Mi ,estante sola ,parolas kun mi aŭ ridas, sed kiam necesas... Sed plej bone- silenti. Sed tiam ĉiuj rigardas kaj vidas min kiel gapulon... Ĉu paroli tion ĉi? Ne, samideanoj, plu tiel ne eblas? En la vivo plej gravas io alia, kaj mi interalie scias , kio estas tio... Al mi plaĉas la homoj, neniam perdantaj optimismon. Mi rememoris mian avon, kiu ankaŭ estis esperantisto. Estante en la aĝo de 90 jaroj, tiu asertis, ke Esperanto ĉiutage plifortiĝas kaj esperantistoj plu nombriĝas, matene de 95-a naskiĝtago li obstine persvadis, ke post jardeko ni, interalie, precipe substrekante la vorton „ni“, venkos. Tiun saman vesperon nia avo forlasis nin... Ĝis mi pensis, kion fari, ekaperis iu ulo.
–Ĉu ĉio bonas ?- interesiĝas tiu.
Mi ektremis. Ĉu min aŭto surveturis! Ĉu eble mi de sur la tegmento falis? Mi eĉ scias , kion necesas respodi.
–Mi sentas min bonege.
Se min surveturis la aŭto,tamen ne hodiaŭ, sed antaŭ dek jaroj aŭ pli,- proksimume tiomlonge mi tuta doloras.
–Ĉu vi scias, kie vi troviĝas?- tiu ne forlasas min .
–En Eŭropo, sed nome en kiu lando mi ne perceptas... Ĉie estas tiaj samaj reklamoj, la aŭtoj, ĉie esperantistoj. Libereco por la migrado,- agrablas...
Tiu ulo rigardas min tiel scivoleme. Kiu diris, ke ni, esperantistoj, ne estas interesaj al la homoj?
-Ĉu vi aŭdis, kiuj regas la mondon? – demandas mi.- Ĉu araboj ? Aŭ rusoj?
Ŝajne tiun ulon miaj vortoj ne impresis... Mi ekstaris, faris paŝon antaŭen kaj atakis:
-Ĉu vi scipovas Esperanton?
-Kion vi volas ?- retiriĝis tiu.
–Ĉu vi scias, kio okazas nun tie, en Esperantujo?- daŭrigas mi.
–Kion tio signifas ?- denove tiu.
-Signifas! Ne signifas! Kiel ci tedis al mi!-koleras mi.-Vi montru al mi vian nacian specifecon!...
Tiu gestadas per manoj.Mi montras al li kombinaĵon de tri fingroj.
–Ĉu vi scias, kio estas tio?
Li diras nenion, tamen mi sentas, ke li scias. Kompreneble, mi tuj perceptis, ke li estas kontraŭulo de Esperanto kaj mi kondutis adekvate al tio: mi demonstris bonan lingvostilon, kaj eĉ stilon plus...Kaj ĉion mi finis per multetaĝaj blasfemaĵoj.
-Forrr! -fine ekkriis mi. Kaj en tiu krio oni povis ekaŭdi la eĥon de gloraj pasintaj universalaj kongresoj, koŝmaron de la nuntempo kaj esperon de la pli bona tempo.