Pro kio mi stultas?

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr.377

Jam delonge mi miras pri mia stulteco kaj malsaĝeco. Mi decidis solvi tiun ĉi problemon kune kun mia najbaro ĉe la bokaloj da biero.

- Do, pro kio mi tiom malsaĝas?- mi demandis mian najbaron.

- Povas esti, ke via gena kombinaĵo estas maltaŭga, aŭ estis malfacila via infaneco, eble vi falis iam de sur la arbo?,- provis klarigi la aferon mia najbaro.

- Nu ne, mi ne memoras, ke mi iam falis de sur la arbo, nek de sur lito, des pli de sur la tegmento, kaj miaj genoj estas bonegaj, - mi pruvadis.

- Sed pro kio vi decidis, ke vi estas malsaĝa? Al mi ŝajnas, ke vi estas tute normala homo,-atente observante min, najbaro glutis bieron.

- Nu, tiel ŝajnas al mi..., vi sciu, kiaj bonegaj ideoj nestas en mia kapo, sed kiel malsaĝe ĉio finiĝas. Eble tiam vi komprenus?- mi provis konigi la aferon al mia najbaro.

- Ekzemple?- scivole ekinteresiĝis najbaro.

- Pasintjare mi studis Esperanton, sukcese finis lingvokurson kaj forlasis ĝin. Mi ne plu vizitas klubajn kunvenojn, ne plu partoprenas en la esperantistaj renkontiĝoj. Eblecoj estis grandegaj: multaj geamikoj enlande kaj eksterlande, vojaĝoj tra la mondo. Kaj ĉio - for! Ĉu tio ne estas malsaĝe?- mi rakontis al mia najbaro.

- Sed kiom da mono vi estus perdinta pro tiu Esperanto! Vi estus forveturinta eksterlanden, devojiĝinta kaj ne reveninta hejmen! Kaj nun, kiom da mono vi ŝparis, kiom da biero vi trinkos! Tie ĉi vi bonege decidis! – laŭdis najbaro min.

- Kaj jen, sabate matene mi ekpensis, ke mi devas malgrasiĝi, forĵeti dek kilogramojn da korpa pezo... Tamen por tagmanĝo mi manĝis grandan teleron da barĉa supo kun multaj frititaj terpomoj kaj ankoraŭ du grandajn bifstekojn. Nu, ĉu mi ne stultas?,- prezentis mi plian fakton al najbaro.

- Via penso estis tre bona, nur la realigo malĝustis, sed mi ne diru, ke ĝi estis malsaĝa. Multaj homoj tiel farus, ricevintaj bonguste manĝi,- najbaro trankviligis min.

- Do, hieraŭ mi diris: ĉio, mi ne plu trinkos tiun bieron, pro ĝi mi fariĝis dikventra. Kaj jen, hodiaŭ mi sidas kun vi kaj ree trinkas la bieron,- mi plendis.

- Nu,jes. Kio koncernas bieron, vi malsaĝe pripensis. Tamen vi tutegale revenis al saĝo!,- ni ektintigis bokalojn kaj glutis bieron.

- En mia kapo naskiĝas bonegaj ideoj, kiujn mi volas plenumi. Tamen iu interna stultulo ĉion difektigas... Pro tio mi tre suferas, ĉar mi komprenas, pro kio tiel okazas...,- mi plendis al mia najbaro.

- Dominiko, vi estas artisto. Komence vi tro multe revadas, sed poste – tro multe improvizas. Pro tio tiel okazas, kiel devas okazi,- najbaro trankviligis min.

- Pro kio mi ne konsekvencas? Mi nenion sukcesas fini ĝis la fino... Mi promesas, ĵuras, entuziasme komencas... , sed poste mi mem min perfidas kaj ĉion fiaskigas, - mi denove plendis.

- Eble mankas al vi la volo, obstino, decidemo?,- cerbumis mia najbaro.

- Mankas al mi la prudento,- mi malĝoje konfesis. Sed najbaro tuj provis korekti la situacion.

- Kaj eble mankas grava kaŭzo, aŭ argumento, motivo?

- Ne. Nome – konstante, efektive funkcianta cerbo, jen kio mankas, - decidis mi.

- Tamen, Dominiko, amiko mia, neniu malsaĝulo mem konfesos, ke li estas stulta. Ĉiokaze en vi estas io nenormale... Eble vi estas tro konscienca?,- scivolis najbaro.

- Jes, verŝajne..., bone vi diras... Mi estas konscienca malsaĝulo!- finfine mi konstatis.

Najbaro rigardis min, kvazaŭ unuan fojon ekvidinte. Li glutis iom da biero kaj milde, per konsola voĉo, diris :

- Konscienca homo ne povas esti malsaĝa. Trankviliĝu, Dominiko. En vi ĉio bonas. Estu vi tiel plu konscienca, kaj ĉu vi estas saĝa aŭ malsaĝa- decidu aliaj.

- Mi komprenas. Mia konscienco igas min malsaĝumi. Se ĝi estus pli trankvila, kvieta, mi vidus min multe pli saĝa, - decidis mi.

- Bravo! Nome!,- ekĝojis najbaro, finfine aŭdinte saĝan klarigon.

Ni ektintis per bokaloj kaj sattrinkis bieron.