Pri toleremo

Laimundas Abromas

La bombo...fulmotondro... edzino... - estas ege teruraj vortoj. Ni ŝajnigas, ke amas unu la alian. Tio ne estas tro malfacila afero. Plej gravas- ne tro emociiĝi. Tamen tiaj agoj ne kondukas al bono.

Iun sabaton mi sidis ĉe la tablo, apud la fenestro. Trans la fenestro tondris kaj la fulmoj, eksterordinare klaraj kaj tuj malaperantaj, ekbriladis en la fenestro kiel malbonon antaŭdirantaj signoj. Finfine komencis pluvi. Grandaj gutoj falis kaj frapetadis la fenestrajn vitrojn.

Mi sidis ĉe la tablo kaj verkis humuraĵon.Ĝin verki ne estas afero facila, tamen por mi agrabla.

-Mateo, pro kio vi perdas la tempon vane?- neatendite diris al mi mia edzino. –Forlasu vi tiun Esperanton, ĉesu vi tiun vian verkadon. Por vi nek mono, nek gloro.

-Vi pri kio temas ĉi tie? –mi demandis, kvankam mi tuje komprenis, kion ŝi intencas.

-Ĉar neniuj legas tiujn viajn humuraĵojn, -daŭrigis sian paroladon mia virino ,apud mi starante kun la manoj surkokse.-En nia urbo estas nur du kaj duono da esperantistoj.Tiu Dominiko, via rondgvidanto, tiu oldfraŭlino Veroniko,via sekretariinaĉo kaj vi, verkistaĉo, duonesperantisto. Ĉiuj ceteraj – eternaj komencantoj.Ili nur trumpetadas, ke Esperanto estas la plej facila lingvo. Tamen mem ili nek legas, nek parolas ĝin, nur balbutas. Kaj mem esperantistoj estas senhumuraj.

Mi malfermis la buŝon. Kion respondi al tiu stulta virinaĉo? Kion paroli al ŝi? Ol la diablo ŝi malbonas pli. Plej malbonas,ke mi al neniu povas plendi. Mi multfoje tion aŭdis, eĉ inter la esperantistoj mem, ke esperantistoj ne posedas humursenton.

Mi parolas al neniu pri mia supozo, ĉar mi timas esti priridita, tamen mi ĝin posedas. Ne tre grandan, ne indas pri tio fanfaroni, tamen tutegale mi ĝin posedas. Mi posedas humuran senton kaj estas esperantisto. Ne povas esti, ke inter tri milionoj da esperantistoj mi estus sola, kiu posedas tiun senton. Mi konas kelkajn dekojn da esperantistoj, kaj tiuj posedas tiun senton. Unuj pli fortan, aliaj malpli fortan, tamen posedas. Mi legis multajn librojn, kies aŭtoroj Baghy, Schwartz, Lejzerowicz, Beaucaire, Devjatnin kaj multaj aliaj bone sentas tiun humuron...

Mi nervoziĝis, tamen al mia edzinaĉo mi nur diris:- Vi cerbumu , pri kio vi parolas. -Vi iĝu alia homo, vi ŝanĝiĝu, - responde rediris ŝi.- Mi scias, iuj sukcesas. Kaj ŝi tuj forprenis la okulvitrojn de sur mia nazo.Tion ŝi faris tiel lerte, ke mi eĉ ne rimarkis. Kaj la mondo antaŭ miaj okuloj tuj malheliĝis. Vere, mi ankoraŭ provis kontraŭi, sed miaj penoj estis vanaj. Kaj entuziasmo, kaj kolero miaj jam estingiĝis. Proksimiĝis la tempo de ĉiutaga pacienco. Pro tio enpense mi sendis ŝin sur tri literoj finante ruslingve kaj nur diris:

-Kie estas via toleremo?
-Vi estas stultulo, ĉu ne?, - demandis ŝi. –Tamen neniu nomas vin tia! Jen, kaj tio estas toleremo!

Mi nenion plu diris al ŝi. Kion mi povis respondi? Ke miaj personaj aferoj ĉi tie ne gravas? Afero estas en tio, ke mi devenas de mizeruloj,pro tio mi estas singarda, kiel rubaĵeja kato. Ĉu mi estas stulta nur pro tio, ke mi ne similas al aliaj... la veraj frenezuloj? En mia parencaro ĉiuj estis stultaj, strangaj. Ekde pratempo. Kaj mia avo, kaj praavo, kaj prapraavo, estu por ili la reĝlando ĉiela. Kiel stultuloj ili laboris, kiel stultuloj ili amis, kiel stultuloj ili dion adoris. En mia infanaĝo, estadis, mi kure revenas hejmen kaj plendas al mia avo: „Ĉiuj infanoj primokas min, nomas min stultulo“. „Kaj vi, Mateo, pro tio fieru! La plej bona nomo en la mondo estas ne reĝo, ne generalo,ne negocisto, sed stultulo. Vi fieru! Baldaŭ venos la festo por stultuloj de la tuta mondo.“ – diradis al mi mia avo.

Mi nervoziĝis. Mi volis ekinteresigi mian edzinon pri io, tamen mi ne sciis kiel. Venis la tempo por ligi seriozajn interrilatojn kun ŝi. Ne dio aranĝas liton, sed virino.
-Ĉu vi volus kune kun mi vakciniĝi?- mi kuraĝis demandi ŝin.
Mi pensis, ke ŝi ekĝojos... Tamen ŝi konfuziĝis, apenaŭ ne ekploris.
-Mi jam delonge volis diri al vi... Mi jam vakciniĝis. Kun Staseo.
Staseo estas nia najbaro. Serioza homo.
-Ĉu vi koleras? – ŝi demandis .
-Se tio okazis nur unu fojon... Mi pensas, ke mi povus kompreni,- post kurta paŭzo respondis mi.

Ŝi ekrigardis al fenestro. Trans fenestro ankoraŭ pluvis.
-Trifoje, - ŝi diris mallaŭte.
-Ĉu ankaŭ la aldonan, plifortigan injekton vi akceptis?
Mia edzinaĉo kapjesis. „Sekve, longdaŭraj interrilatoj“,- eknestis en mia kapo. Io pikis mian koron.

-Ĉu kun li plibonas?, -mi komencis koleri.
-Ne pro tio...
-Sed pro kio?
-Ĉu vi memoras... Multfoje mi petis vin: „Ni vakciniĝu!“ Vi ĉiam returnadis al mi vian dorson.
-Tamen ĉu vidis vi, ke mi laboras, ke mi verkas, ke mi estas laca,- mi provis pravigi min.- Ne tio enkapis!

-Vi tute ne rimarkas min.Vi bezonas nur Esperanton, - ŝi plendis.
Sento de la kulpo pikis mian koron.
-Do, vi vakciniĝis... kaj ĉio?
-Jes, -kapjesis ŝi. – Inter ni estis nenio serioza.
-Ĉu vi almenaŭ singardis?

-Ĉio okazis tiel rapide...
-Kaj se aperos tiuj...,- mia voĉo komencis tremi. – Nu, tiuj... antikorpoj...
-Mi foriros... Al arbaro, - ŝi respondis tuje, senhezite.
-Kion vi parolas! – mi svingis permane. –Mi zorgos pri ili, kiel pri miaj , propraj...
Edzino ĉirkaŭbrakis min. Mi premis ŝin al mia koro. Tamen se komenci ĉion denove,necesas scii ĉion.

-Sed rapidaj testoj?
Ŝi neis perkape.
-Vere ne! Staseo, kompreneble, volis... Unufoje eĉ en vendejo!
„Nu, tiu silentulo najbaro! Tiu Staseo! Mi eĉ ne suspektus lin...“
-Sed la flankaj fenomenoj? , - mi ne cedis.
-Nu..., - sinĝene ridetis mia virinaĉo,- por la unua fojo estis ioma ekscitiĝo, tremo, ruĝiĝo...

Unumomente eĉ gamboj rezignis, forlasis fortoj. Sed kiam mi falis sur liton, ĉio pasis.

Mi pli facile ekspiris. „Eble vere okazis nenio serioza ?“
Ni ĉiuj posedas mankojn.