La pilgrimado al Bjalistoko

Laimundas Abromas
Aperis en "La ondo de Esperanto" nr.1 de 2004 kaj "Penseo" nr.387

- Mi iros al Bjalistoko, mia karulino, -mi diris milde al mia edzino.- Vi nur ne nervoziĝu.

-Kion vi perdis tie? – ekinteresiĝis mia edzino.-Nur vin oni ne vidis tie.

-Mi malsamopiniis, kontraŭis kaj riproĉis al la kluba prezidanto kaj tiu forpelis min el la klubejo. Disputi kun la homo, al kiu anticipe ĉiam ĉio estas konata, ne indas. Mi malamas tiujn, kiuj ĉion scias. Mi ne ŝatas la irantojn antaŭen. Ekvidinte tian, mi ĉiam tiras tiun malantaŭen. Tamen mi plej malŝatas la vicajn, simplajn geesperantistojn. Ĉu ili estas bezonataj? Estu ĉiuj eksterordinaraj. Sed tiujn, la eksterordinarulojn, mi entute malamas. Sufiĉas. Mi iros al Bjalistoko, por serĉi tie la veron kaj justecon,- mi klarigis al mia edzino la okazintan situacion.

-Por vespermanĝo vi estu hejme. Je kioma horo vi revenos?,- demandis edzino.

Dolorigis min tiuj ŝiaj vortoj. Kion ŝi pensas? La geografion ŝi ne scias, Bjalistokon.

-Foririnte vi ne vagabondu ie ajn, ne diboĉu! – avertis min la edzino. – Iru vi kaj trovu tiun, do, mi ne scias kiun, kiu...

-Kaj kion mi faru tiam? – demandis mi.

-Vi provu pace, amike interkonsenti, sed se tiu ne subiĝos – batu lin. Kion vi volas, tion vi faru... Iru vi, -respondis mia edzino. – Tamen vi sciu, ke ĉiuj vagabondoj kaj trampoj, migrintaj tra la tuta mondo, finfine komprenas, ke la vero kaj feliĉo estas hejme.

-O-ho! – ekmiris mi. – Eble ankaŭ al mi tiel okazos... Sed kiel la feliĉo povas aperi hejme? Kie povas esti ĝi? Ĉu vi komprenas, kion vi parolas?

En la profundo de la koro mi sentis min kulpa, pro tio, ke mi ne kulpas. Sed kion fari? Mi prenis la dorsosakon, metis tien iom da manĝaĵo, „Fundamenton de Esperanto“... kaj mi forlasis mian hejmon. Tamen , lasinte min trans la pordon, longe mia edzino rigardis el la fenestro. Min atakis timtremo. La okuloj malheliĝis kaj la koro batis kvazaŭ la tamburo. Tamen ĉiuj grandaj intencoj komenciĝas ekde la unua malgranda paŝeto. Kaj tiu unua paŝeto direktis min suden. Mi trairis la urbon Kaŭno kaj atingis ponton trans la rivero Nemunas. Sur la ponto mi ekvidis homon, kiu staris sur la apogilo kaj rigardis al la akvo.

-Kion vi faras, hej, la bona homo?- demandis mi.

-Mi estas komencanta esperantisto Arunas. Antaŭ unu jaro mi komencis lerni Esperanton. Tamen, ho ve..., mi ne sukcesis venki la akuzativon kaj enkapigi interpunkcion.

-Kaj pro tio vi pretas salti de sur la ponto?- ekinteresiĝis mi.- Vi iru kun mi, - invitis mi.

Kvankam Arunas estis sufiĉe blindeta, per dekstra orelo surda, tamen la bonhumoro lin ne forlasis. Enmane li havis „Esperanto ŝlosilon“. Ni iris malrapide, tenante unu la alian je subbrakoj, turnante nin dekstren aŭ suden. Posttagmeze ni aliris la urbon Prienaj. Tie ni ekvidis viron. Li estis ĉifonita, nerazita. Tiu ĉifonulo afable demandis nin :

-Kien vi iras?

Ni afable respondis :

-Ni iras al Bjalistoko. Kaj kien iras vi?

-Mi iras hejmen. Do ,sekve ni iras samdirekten,- respondis ĉifonulo.

Poste li kliniĝis al mia orelo kaj mallaŭte demandis :

-Ĉu vi estas drinkuloj?

-Nu ne, ĉu ni similas ilin?- demandis mi konfuziĝinte.

-Ĉu vi estas pederastoj? – ne ĉesis li.

-Nu ne! Tute ne! Ni estas normalaj! Ni estas esperantistoj!- kolere diris Arunas.

-Ho, tio estas tre prudente, tio estas laŭdinda, salutinda - eklaŭdis nin la ĉifonulo. – Mi estas eksesperantisto Dominiko. Esperanton mi forlasis antaŭ du jaroj pro la familiaj kaŭzoj. Do mi iros kune kun vi.

-Pripensu vi, - diris mi.- La vojo reen ne estos.

-Mi jam decidis, - respondis Dominiko kaj ekŝanceliĝis.

Kaj ni jam iris triope. Ni interparolis pri la vivo, pri Esperanto. Sed ne pri politiko. Tie ĉi Dominiko ŝajnis sin ege postrestinta. Li ne sciis,kiu estas la aŭtoro de Esperanto, kiam aperis la unua lernolibro de la lingvo ktp. Ni konatiĝis kun bona kaj pacema hometo, tia estis Dominiko. Ni pluiris foren apogante unu la alian ŝultro ĉe ŝultro. La vento blovis rekte al niaj vizaĝoj... Ie malproksime bojis la hundo... Vesperiĝis. Kaj en ĉiu hejmo, en ĉiu vilaĝa domo ekbrilis la lumo. Post la sunsubiro ni kolektiĝis en la neglektita, forlasita fojnejo por ripozi kaj iom manĝi. Kaj ni ĉiuj tuj ekdormis... Ni vekiĝis pro la strangaj sonoj, ni timskuiĝis.

-Pro kio vi bruas?- vekiĝinte parolis Dominiko.

Iomete ripozinte nia grupo ree komencis marŝi. Po iomete sunleviĝis kaj baldaū aperis la ombroj. Sur la vojrando mi ekvidis mian ombron :ĝibiĝinta, kapon kliniginta. „Ho, Dio mia, kia mizerulo! Ĉu tia estas la paŝmaniero de esperantisto?“- pensis mi. „Tiel pensi povas nur ne edukita homo“,- nervoziĝis mi.- „Onidire, la naciaj trajtoj... Tia estas la malbenita litova kutimo grumbli“. La vizaĝon mian surverŝis larmoj, kaj min subtenis nur la espero, ke en tiun sanktan lokon mi eniros unuspeca kaj eliros tute alia homo: libera kaj fiera, konfidanta sin mem.

Tuj mi rimarkis, ke la pejzaĝo ne ŝanĝiĝas... Ĉu ni perdis la vojon? Iu pugnopuŝis min je flanko.

-Ĉu ni devojiĝis? Ĉu ni ĝisiros?,- interesiĝis Arunas.

Mi sentis la varman spiradon de la samideanoj. Dum ni parolis tiele, al ni proksimiĝis iu viro kaj li iris kune. Ni ne konis lin, tiam mi elsakigis „Fundamenton de Esperanto“ kaj montris al li. Lia buŝo malfermiĝis kaj li agnoskis, ke li ankaŭ estas esperantisto. Li elsakigis PIV kaj montris al ni.

-Ĉu vi scias, kio estas mi?,- demandis tiu.

-Ni ekscios,- respondis mi.- La homo! Esperantisto. Jen kio!

-Mi estas Paŭlo, esperantisto-veterano. Mi volas iri kune kun vi. Mi ne ĝenos vin.

Nin preterveturis du ŝarĝaŭtoj. Tuj, kvazaŭ intence ,komenciĝis la pluvo, kaj bonhumoro nia tute malboniĝis. “Kien iri, kien ni kaŝu nin?“,- ĉirkaŭrigardis mi. Ni kaŝis nin sub la arbo. „Jen bastono, dorsosako... Somero en la koro... Ĉu multe la homo bezonas?„- pensis mi. La pluvo abrupte ĉesis... Longe ni iris suden. La vento blovis norden kaj klinigis nin alteren. Ni haltigis iun preterirantan hometon kaj demandis:

-Ĉu ankoraŭ malproksimas?

-Malproksimas, sinjoroj. Malproksimas,- respondis tiu.

Ni eksidis sur la vojrando kaj ŝajnigis, ke ni estas arbostumpoj.

-Ĉu vi scias, kie ni estas? –ekinteresiĝis la eksesperantisto Dominiko.

-En Eŭropo, en Litovio,- rediris mi, pri kio mi estis certa.

Sur la vojo aperis virino portanta rastilon sur la ŝultro. Mi kaptis momenton kaj demandis ŝin:

-Kie estas la vojo al Bjalistoko?

-Vi iru, - ŝi diris,- rekte. Estos arboj. Ankaŭ arbustoj estos. Vere, ankoraŭ estos la fostoj. Vi iru, iru.. Aliros vi grandan vojkruciĝon. Apud ĝi antaŭe estis bovina farmo. Eble eĉ nun ĝi situas tie. Do, vi iru..., iru..., iru...

-Kaj turni flanken, ĉu necesos?,- demandis Dominiko.

-Kien turni?- redemandis virino.

-Ĉe la vojkruciĝo, ĉu necesas flanken turni?, - mi ripetis demandon. - - -Ĉu mi scias?,- ekdubis ŝi, - Tio estas via afero. Se mi vojaĝus, do, mi flanken turnus tie, kie mi volus. Kiam la homo ne scias pri kio demandi, tiam li silentas,- montris la spritecon tiu virino.

-Vidu vi! Ĉu oni ne rajtas demandi? Tpfu, - mi kraĉis kaj, ofendiĝinta, eksidis denove. - Al la homoj neniam plaĉis kaj neniam plaĉos la krudeco, malspriteco, malĝentileco, al mi tio ankaŭ ne plaĉas.

Ni ĉiuj kaŝis nin en la arbustoj. Nur veterano Paŭlo ankoraŭ longe al iu minacis permane kaj ion klarigis. Ekpensis mi profunde kaj enhave, pri la homo inter homoj. Iom ripozinte, ni ekstaris kaj iris plu. La vento blovis kontraŭ nin. Posttagmeze de la tria tago ni venis al la urbo Alitus. Sur la urba placo nin renkontis la samideanoj de la loka esperantista klubo. Tie ni parolis pri la senco kaj esenco de Esperanto, kaj nek unu gramon pri propagando- nur veron, sen iu ajn plibeligo. Tamen neniu nin aŭskultis. La homoj ien rapidis, senatente preterkuris nin. Al mi ŝajnis, ke la homoj estas malsaĝaj, se ili ne komprenas, kion oni posedas.

-Jen, jen. Ne nervoziĝu ni, ĉio estos malbone,- diris Dominiko.

-Neniam plu! Vi ne plu tion diru! Ĉu vi aŭdas min?- kolere eldiris mi tra la dentoj, post kiam ni forlasis urbon Alitus.- Ni, esperantistoj, ankoraŭ ne perdis la ligojn de la homo al la homo. Jen, kie estas nia forteco. Ni iru, ni iru la vojon celitan... La vojo, vojaĝo..., kaj dum la vojaĝo okazas aventuroj, renkontiĝoj, konatiĝoj...,ĉu ne? Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankeniĝante...

Jam dum kvin tagoj ni piediris. Dumvoje ni parolis pri ĉio tio, kio okazis al ni en nia vivo. Tiel interparolante, vespere ni atingis urbeton Vejsejaj. Veninte en la urbeton, ni direktis nin al la monumento, starigita omaĝe al la majstro L. Zamenhof. Antaŭ la monumento ni klinis nin ĝis la tero kaj trifoje parolis „Patro nia...“. Ĉe la monumento nin aliris iu viro, iom strange vestita, kun verda ĉapo kaj alparolis en pura Esperanto.

-Saluton, samideanoj. Mi estas indiĝena esperantisto Petro. Ĉu vi bezonas iun helpon? Mi pretas helpi vin.

Petro ĉiĉeronis nin tra la urbeto. Li montris al ni ĉiujn lokojn ligitajn al nia majsto. Vespere ni ĉiuj kunvenis ĉe Petro, en lia hejmo. Dum la vespermanĝo ni daŭrigis nian interparoladon.

-Ni, esperantistoj, estas egalaj, ĉar ĉiu homo naskiĝas libera,- parolis Paŭlo.

-Tamen sen pantalono, - rimarkis Petro. – Sed se vi estas sen pantalono, kiuj povas esti viaj rajtoj, via libero? En la junaĝo oni iĝas dependaj de la virinoj kaj de aliaj ebriigaĵoj... Iom poste oni jam dependas de la politiko, de stomako, renoj kaj hepato... Kie estas tiu libero?- parolis Petro.

Mi ŝajnigis la ofendiĝinton. Petro estas nia amiko, samideano, tamen la vero pli gravas.

-Ni jam delonge parolas, ke esperantistoj devas elpaŝi publike, iri amase sur la stratojn. Kaj ni ekvidos tiam, ke diskuros ĉiuj kontraŭuloj,- parolis Paŭlo.- Ni devas pruvi, ke ni nenion timas kaj nenie kaŝas nin. Kion ni celis dum tiom da jaroj? Publikecon!

-Ne pri tio vi parolas,- malkontentis Petro.- Ĉiu el ni devas plenumi la certan mision. Mi devas plenumi mian mision, sed mi ne scias, kia estas tiu misio. Tamen la tempo kuras kaj forportas ĉion la plej bonan. Tio min maltrankviligas.

-Do, vi iru kun ni al Bjalistoko,- Paŭlo invitis Petron.

Sekvonttage, matene ni, jam kvinope, forlasis urbeton Vejsejaj kaj direktis nin al Bjalistoko. Ĉe la landlimo nin haltigis policistoj. Ili suspektis nin, ke ni estas kontrabandistoj. Ili kontrolis la enhavon de niaj poŝoj kaj reviziis niajn vojaĝsakojn. Tamen mi ne koleris kontraŭ ili. Tia estas ilia laboro. Suspektinde ni aspektis, precipe mi. Malbela estas mia vizaĝo, kripla. Policistoj batis nin per gumitaj bastonoj. Ili rajtas bati la homon. Sed kiam ili komencas bati, tio ekplaĉas al ili. Ili batas ĝis batmortigas la homon. Ni ne atendis, ĝis ili batmortigu nin, ni tuj diskuris. Ni kuris kiom ni povis, kiom kapablis. Ni kuris, longe kuris. Post la duhora kurado, ni kolektiĝis apud la vilaĝo Berzniki. Eksidis ni sur la bordo de lago kaj sincere rakontis unu al alia, kiel ni sukcesis eskapi for de policistoj.

-Mi jam laciĝis,- plendis Dominiko.- Tre malproksime mi devojiĝis, mi faris grandan kurbon flanken.

-Tamen vi ne misvojis, vi ĝuste trovis la vojon,- rimarkis Arunas.

Mi ekrigardis ĉiujn. Ili ŝajnis lacaj kaj bezonis ripozon. Mi levis la kapon kaj demandis:

-Kion ni faru, viroj?

-La fino!- parolis Dominiko. – Al mi sufiĉas!

-Kian solvon vidas vi? – mi senpacience demandis.- Kio plej gravas viaopinie?

-Vi sciu, mi ne plu volas iri... Al mi sufiĉas,- ne cedis Dominiko.- Por kio tio ĉi?

-Por vi! Tio estas via vivo, via estonteco, via strebo, via celo...,- mi parolis.- Ĉiuokaze vi kondutu, kiel vi volas.

Dum tiaj minutoj de memdecido necesas posedi la sanan percepton. Dominiko gratis sian okcipiton kaj baldaŭ rediris:

-Bone. Por ke ni ne perdiĝu, mi invitas vin iri plu, tamen vi promesu, ke ni iros kune kaj ne rapidos...

-Mi promesas,- diris mi,- ĉiufoje post ĉiu vojkruciĝo kaj vojkurbiĝo ni trovos tempon por interparoli, ni pridiskutos la vojsignojn kaj nepre ĉiuj kune...

-Tiam ni leviĝu,- diris Dominiko,- li metis sur la ŝultron vojsakon kaj turnis sin laŭ montrita direkto. Irante oni devas observi la vojon kaj vojsignojn.La vojsignoj avertas, malpermesas, konsilas aŭ erarigas. Pro tio, neperdante rapidecon, necesas observi la vojon, portempe halti kaj pridiskuti signifon de la vojsignoj. Blinde konfidi la vojsignojn oni ne rajtas, ĉar tiuj signoj estas trompantaj kaj dusencaj. Des pli en la fremda lando. Ni ne rapidante,apogante unuj la aliajn je subbrakoj, ekmarŝis plu. La vojo kuŝis tra arbaro, ĝi estis rekta kaj longa. La vetero estis somere varma. Nin preterveturis aŭtoj, leĝeraj kaj ŝarĝojn veturigantaj, senhalte. Tamen ni marŝis perpiede kaj restis kontentaj. Vespere de la sepa tago ni atingis urbon Aŭgustavo. En tiu urbo ni renkontis nek unu esperantiston. Sur la urba placo ni parolis pri la interna ideo kaj esperantismo. Tamen neniu aŭskultis nin, ĉiuj homoj preteriris senhalte, ien rapidis kaj ni restis senesperaj. La parolado nia rompiĝis. Ni staris silente. Post la certa tempo ni komencis nervoziĝi, ĉar, same kiel multaj normalaj homoj, ni ne povis silenti. Ĉar tio ne estas agrabla. Mi ekkuraĝis kaj alparolis preter paŝintan virinon:

-Saluton, sinjorino. Ĉu vi volas lerni Esperanton?

-Tak, slucham, pana,-respondis ŝi.-Nie rozumiem.(1)

-Esperanto, internacia lingvo,- ripetis mi.

-On mowi jęzikiem esperanto(2),- rediris ŝi.- Czy warto się zajmowac językiem esperanto?(3)

-Jes, jes! Ĝuste. Vere,- mi parolis.

-Nie mam ani pieniędzy, ani czasu(4),- diris ŝi, svingis permane kaj foriris.

Paŭlo rimarkis:

-Rigardu, ĉiuj ien rapidas, hastas. Neniu volas vane perdi la tempon.

Ni eksidis sub la arboj por iomete ripozi. Proksimiĝis la krepusko, ĝi densiĝis. Nin komencis ataki kuloj. Ni sentis, ke nin forlasas la fortoj. Ni deziris ĉion ĉesi. Tamen ni sciis –ĉesi estas facile, sed komenci estas malfacile. Ni kunpremis la pugnojn, ekstaris kaj foriris laŭ malpuraj stratoj kaj senlumaj stratetoj, kie fantomis ankoraŭ pli malpuraj kaj mallumaj homaĉoj. Tamen ni jam timis nek ŝtelistojn, nek banditojn, nek rabistojn, ĉar ni havis malamikon, pli fortan ol tiuj ĉiuj kune metitaj.

Descendis la nokto.

Hela, ripozinta plenluno aperis trans la supraĵoj de la arbopintoj. Milda, opaka ĝia lumo surverŝis vojon. La vojo serpentumis al la arbaro. Silente, senbrue susuris arboj. Ni marŝis plu. Ie ekbojis la hundo. En la antaŭarbaro al hunda voĉo respondis la eĥo. Plenluno supreniris pli kaj pli. La vento plifortiĝis, kaj luno kaŝis sin en nuboj. Ni retrofleksis kapojn, ekrigardis lunon, ĝi mankis. Ni mallaŭte, apenaŭ aŭdeble ,blasfemadis. „Hejmen ni ne revenos...,- nestis en niaj kapoj.- Ni scias nian vojon kaj ni iros ĝis la fino... Jam ne malproksimas“. Mi rememoris mian edzinon. En mia kapo restis ŝiaj vortoj,- „... la vero kaj feliĉo estas hejme“. Nur steloj prilumis nian vojon. Niaj piedoj rifuzis nin porti. Ni haltis kaj alvokis:

-Ĉu estas iu ĉi tie?

La silento.

-Hej, homoj!

La homoj mankis, nokto silentis.

-Kion ni faros nun?,- demandis Petro.- Ĉu ni iros plu aŭ haltos kaj atendos?

-Sufiĉos por hodiaŭ,- mi diris.-Ni ripozu.

Apud la vojo, en arbaro ni aranĝis bivakon, bruligis lignofajron. Ni estis tre lacaj, ni iomete manĝis el niaj sakoj kaj preparis nin por ripozi. La somera nokto estis varma kaj kvieta.

Tamen matene la humoro nia estis stranga. Ĉu ni ĝisiros? La pejzaĝo restis tia sama, ne ŝanĝiĝis: la arbaretoj, kampoj, valoj, riveretoj, lagetoj. „Ĉu ni devojiĝis?“,- venis penso en mian kapon. Ambaŭflanke de la rivero Biebrza vilaĝanoj falĉis fojnon. La aero bonodoris je freŝa fojno. Kaj vetero estis varma kaj agrabla. Kiel belas la vetero! Eĉ sen la nubeto surĉiele. Ekblovis freŝa venteto- karesa vento somera. Ni iris, tutan tagon iris, de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro... Nin preterveturis diversaj aŭtoj, tamen ni iris perpiede... Venis la vespero, sunsubiris. Jen la krepusko . Ni restis solaj survoje, inter la kampoj. Neniu vilaĝo videblis, neniu kampodomo. Por ripozo ni trovis apudvoje stakon da freŝa fojno. La dormo sur la freŝa fojno estis bona kaj agrabla. Sur la firmamento flirtis indiferentaj steloj kaj ridetis nia kunulo la luno. Ni ekdormis kaj ripozis sensonĝe. Kun unuaj radioj de la suno ni vekiĝis kaj ekiris. De la frumateno ni marŝis kaj vespere ni jam trairis preskaŭ kvardek kilometrojn. Ju pli foren ni marŝis, des pli ni rapidis. Nur antaŭen kaj antaŭen. Al Bjalistoko, al nia celo.

-Dodąz idziecie, panstwo?(5), - nin demandis vilaĝanoj renkontitaj survoje.

-Kien ni volas, tien ni iras, - arogante respondis Paŭlo. – Kia estas via afero?

Ni estis jam lacaj kaj nervoziĝis.

Tiel ni iris, marŝis antaŭn, nur antaŭen, ĝis kiam ni aliris grandan arbaron. La arbaro negastame muĝis kaj timige bruis. Mi por minuto haltis, sed aliaj kunirantoj ne komprenis pro kio. Ni, ŝajne la unuan fojon dum la tuta nia vojaĝo, ekrigardis unu la alian al la okuloj.

-Amikoj miaj, - mi turnis min al kunirantoj.- Ni trairis longan vojon, ni renkontis multajn ŝlimecajn marĉojn, lantajn riverojn, profundajn lagojn kaj malhelajn arbarojn. Ĉu ĝi, tiu fia, aĉa arbaro, haltigos nin? Ne! Ni nepre trairos tiun arbaregon! Kuraĝe antaŭen! Ne flankiĝante! Ni paŝo post paŝo atingos la celon.

Nin mordis kaj pikis sangon soifantaj insektoj, tamen ni marŝis kaj marŝis antaŭen.

Kiam ni, post longa irado, eliris la arbaron kaj atingis riveron Suprasl, nia ĝojo estis senlima kaj senfina. Ni ploris pro la ĝojo kvazaŭ malgrandaj infanoj, kiel infaneciĝintaj maljunuloj. Malproksime, en la horizonto vidiĝis blankaj tegmentoj de Bjalistoko. Arunas instigis nin marŝi antaŭen. Ĉar ni estis tre lacaj, ni lavis nin en la rivero kaj restis ripozi sur la bordo de Suprasl .

Kun la unuaj radioj de la leviĝanta suno, en la deka tago dela irado, nia grupo aliris Bjalistokon. Ho, kiel mirinde aspektis tiu urbo en tiu ĉi valo kun la rivero Bjala. Lando, en kiu vivis L. Zamenhof, vere estis eksterordinare ĉarma. Veninte en la urbon ni direktis nin al kultura Centro de Ludoviko Zamenhof. La celo de la Centro estas disvastigo de la ideoj de Esperanto movado, proksimigi la diversajn kulturojn, verki la lokan identecon kaj instigi la dialogon inter diversaj popoloj. Nin impresis, konstante funkcianta en la Centro, la ekspozicio „Bjalistoko en la junaĝo de L. Zamenhof“. Ni trovis ĉi tie tre riĉan bibliotekon de Esperanto - literaturo. Tiom da libroj! En la Centro ni renkontis bjalistokan samideanon Andrzej. Li volonte konsentis ĉiĉeroni al nia grupo tra la urbo. Unue ni vizitis lernejon, en kiu en 1869-73 jaroj lernis Ludoviko. Ĝi malmulte ŝanĝiĝis ekde tiu tempo. Poste ni trairis tutan L. Zamenhof-straton. Ni aliris lokon, kie loĝis familio de L. Zamenhof. La loĝdomo ne ĝisrestis.Ĝi estis detruita kaj anstataŭ ĝi ,sur ĝia loko estis konstruita multetaĝa, multloĝeja domo. Sur la balkono de dua etaĝo de tiu domo ni ekvidis mem Ludovikon Zamenhof. Li aspektis kvazaŭ viva, kvankam estis pentrita. Sur la fenestrobreto de la unua etaĝo sidis Jakub Ŝapiro, la plej fama esperantisto de la intermilita periodo, bjalistokano kun iu alia ĵurnalisto. Ni vizitis ankaŭ la skvaron de L. Zamenhof, kie en la apuda Lipowa strato staris monumento omaĝe al L. Zamenhof. Ni trifoje kliniĝis ĝis la tero antaŭ la monumento. Ni estis ravitaj pro ĉio vidita, la impresoj abundis. Finfine ni vizitis hotelon-restoracion „Esperanto“. Ĝi estis impona. Aŭdi kaj mem vidi estas du malsamaj aferoj. Kiel la aeron, kiel la akvon esperantistoj bezonas impresojn, renkontiĝojn, konatiĝojn. Kaj ni tion spertis.

Tiu ĉi ununura en mia vivo la vojaĝo al Bjalistoko elradike kaj plene ŝanĝis mian karakteron. Ĉiuj ja scias, kia mi estis vulgarulo, impertinentulo, sentaŭgulo, parolanta la fuŝitan Esperanton, kaj fojfoje eĉ senmezure. Mi kaj miaj amikoj- kunirintoj ŝanĝiĝis plene kaj iĝis afablaj homoj, ĝisostaj esperantistoj, pretaj helpi al ĉiu. Necesas, ke ĉiu esperantisto, almenaŭ unu fojon en la vivo, vizitu Bjalistokon, la naskiĝurbon de L. Zamenhof kaj Esperanto. Por ke ĉiu eksentu la spiriton, kiu regas tie, kaj la animon, kiu nestis en la koro de nia majstro.

Geografion oni povas forgesi, sed la historion – neniam.

Glosoj: 1.(en pola lingvo) Jes, mi aŭskultas, sinjoro. Mi ne komprenas.

2.(en pola lingvo) Li parolas en Esperanto.

3.(en pola lingvo) Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?

4.(en pola lingvo) Mi havas nek monon, nek tempon.

5.( en pola lingvo) Kien vi iras, sinjoroj?