Ni estas bonaj homoj

Laimundas Abromas

Mi nomiĝas Andreo Dundun. Mi estas bona homo. Eble iuj pensas, ke mi mensogas, tamen tiel estas. Iom poste mi parolos pri tio.

Fojfoje matene mi ellitiĝas plej frue ol ĉiuj. Verdire, la dua el tuta nia familio, ĉar kutime la katon nian mi jam trovas deĵorantan. La nomo de kato–Bestio kaj mia– Andreo. Mi jam diris... Aliaj familianoj ankaŭ posedas nomojn, sed tio ne esencas.

Sekve, mi leviĝas la dua kaj vagaĉas en la hejmo kiel animo lokon netrovante. Kaj kato alpremiĝas al miaj kruroj. Pro tio, ke mi estas bona. Al la kruroj de malbona homo la kato ne alpremiĝas. Kato sentas kiu estas kia, malbona homo povas piedbati ĝin for kiel futbalpildon. Al la kruroj de malbona homo oni prefere ne alpremiĝu. Bona homo toleremas, iam dentojn kunpreminte, kaj ne piedbatas for. Iun fojon mi volus ĝin piedbati, sed mi rememoras, ke mi estas bona homo, kaj nur demandas tiun katon afable: „Nu, kion ci volas, kion? Mi mem ankoraŭ ne manĝis. Atendu iomete. Vekiĝos nia Karulino, ŝi zorgos pri ni ambaŭ, al ni ambaŭ donos ion por manĝi...“

Ellitiĝas Karulino... La kato, instruita de mi, impete kuras al ŝi kaj tuj alpremiĝas al ŝiaj kruroj, ĉar ŝi estas bona homo. Ĉu Bestio estus tiom malsaĝa azeno, ke ĝi alpremiĝu al la kruroj de malbona homo? La animalo sentas kaj komprenas...

„Nenion donis al vi tiu senkorulo“, - parolas al kato mia Karulino,- „vi atendu iomete, mia anĝeleto. Mi tuj malfermos freŝan pakaĵon de „Whiskas“. Eble vi preferas „Kitekat“? Mi nenion diras al tiu kato, ke tiu „freŝa“ verdire estas nur konservaĵo, mi ne volas malbonigi niajn interrilatojn triflankajn...

Kiam la kato satmanĝas, ĝi iĝas tiom kontenta, ke eĉ malagrablas observi ĝin. Ĝi sin lekas- „lavas sin“, tra la fenestro gapas; nin,la homojn, ne plu rimarkas, malatentas. Mi pensas, ke tio nenion malbonan signifas nek por ni, nek por ĝi. Simple– emocia paŭzo.

El sia ĉambro bele hartaŭzita, oscedante kaj lertigante muskolojn, aperas Ninjo. Sabato, ŝi permesas al si iom pli longe dormi. La kato saltas de sur fenestrobreto kaj tuj premiĝas al ŝiaj kruroj, tiel amindume sin alpremas, ke mi eĉ ekenvias. Kvankam tio hontindas– envii la amon... Krome, pro kio Bestio ne alpremiĝu al ŝiaj kruroj, se Ninjo estas bona homo.

Ni tiel kunvivas– ni ĉiuj kvar estas bonaj, bonaj, kiel en fabelo. Nur vespere iam, kiam ni komencas kvereli, la hejma tegmento komencas saltadi. Kutime ĉio komenciĝas kiel fulmotondro el serena ĉielo, neatendite. Kaj plej ofte pro iu bagatelaĵo sensignifa. Verdire, kiomlonge oni povas toleri... Kato tiam forkuras kiel brogvundita. Kutime sub la liton. Kaj tiam ni eldiras ĉion, kion ni pensas unu pri alia. Certan tempon ni suspiras, muĝas, perokule strabrigardas ĉirkaŭe kaj forlasas la vaporon. Poste ni ĉiuj ĉirkaŭprenas nin kaj interkisas. Bestio revenas el sub la lito kaj komencas amindume premi sin al niaj kruroj. Vi divenu – pro kio? Ĉar...