Paĉjo.
Mi skribas al vi el banurbo. Kvankam mi havas multe da laboro, tamen mi trovis tempon por skribi al vi. Panjo volis al vi telefoni, tamen sinjoro Dundun forkondukis ŝin promenadi, pro tio ŝi hodiaŭ ne sukcesos telefoni.
Hieraŭ dum tuta vespero, kiam venis sinjoro Dundun, mi kaptadis unu pasereton. Panjo diris, ke mi nepre devas kapti ĝin. Mi kaptadis ĝin,kaptadis, tamen ĝi finfine forflugis. Tiam sinjoro Dundun volis, ke mi kaptu la katon en la korto. Sinjoro Dundun diris, ke ne decas, se tiaj grandaj viroj, kiel mi, faras nenion. Mi komencis kaptadi la katon. Ĝia vosto estas granda, granda, kaj hirthara. Mi kaptis ĝin je tiu vosto, tamen ĝi subite forkuris. Tiam sinjoro Dundun donis al mi bombonojn kaj petis, ke mi iru en najbaran vilaon kaj demandu, kioma horo estas nun, ĉar lia horloĝo difektiĝis. Mi iris tien. Irante mi ekstumblis kaj iom batvundis mian genuon. Tamen tio ne gravas. Sinjoro Dundun diris, ke li ankaŭ ofte ekstumblas kaj batvundas genuojn, sed li neniam ploris. Neniu viro ploras.
Ĉu vi, paĉjo, konas sinjoron Dundun? Panjo diras, ke li estas la plej bela viro en nia vilao. Kaj pro li virinoj perdas saĝon. Li estas tre alta. Kaj ĉiam bonodoras. Sed vi, paĉjo, ne malgaju, kiam vi venos al ni, vi estos la plej bela.
Ĉimatene ni ĉiuj iris bani nin. Mi, panjo kaj sinjoro Dundun. Panjo diris, ke ni aspektas kiel vera familio, pro tio ni iris en teritorion por familioj. Tie ĉi abundas sablo kaj akvo. La akvo malbongustas, ĝi estas sala. Mi provis, sed ĝi ne plaĉis al mi. Sinjoro Dundun diris, kiam mi plenkreskos, mi povos iri en restoracion kaj trinki tie vinon. Li diris, ke vino pli bongustas ol akvo. Nun mi rajtas trinki nur lakton, limonadon kaj kuracilon kontraŭ tusado. Panjo diris, ke vino en restoracio multekostas. Ŝi donis monon al sinjoro Dundun, por ke li pagu vespere por vino. Ŝi diris, ke vi baldaŭ sendos al ŝi monon, do ne indas ŝpari ĝin.
Sinjoro Dundun indikis al mi lokon ĉe la maro, kie mi devis konstrui altan sablan turon. Li promesis al mi ĉokoladon. Panjo iris kun li naĝi. Mi timis, ke ŝi ne dronu, ĉar en maro estis grandaj ondoj. Sed sinjoro Dundun ĉiam tenis ŝin sur siaj manoj, pro tio ŝi ne dronis. Kiam mi finkonstruis turon, sinjoro Dundun petis ĉirkaŭbari ĝin per barilo el konketoj, ĉar sen barilo, diris li, ĝi ne imponas. Kaj se mi volas esti inĝeniero, jam nun mi devas lerni konstrui barilojn. Sed mi, paĉjo, ankoraŭ ne scias, kio mi estos: inĝeniero aŭ muzikisto. Hodiaŭ, kiam mi kun panjo kaj sinjoro Dundun iris por aŭskulti muzikon, al mi tre plaĉis muzikistoj. Eble mi estu muzikisto, sed ne inĝeniero? Kiel vi pensas, paĉjo? Muzikistoj havas tiajn brilantajn gitarojn kaj belajn ruĝajn pantalonojn. Kvankam blanka pantalono,kiun panjo aĉetis por sinjoro Dundun, pli bele imponas.
Mi volas plenkreski kaj esti tia, kiel sinjoro Dundun. Tamen al mi ne plaĉas unu afero, pro kio liaj haroj estas ĉiam ŝmiritaj per graso, simila al tiu, per kiu vi ŝmiris mian manon, kiam mi brogvundis ĝin per bolanta akvo. Mi diris, ke vi, paĉjo, neniam ŝmiras viajn harojn kaj pro tio vi pli belas ol sinjoro Dundun. Tamen panjo diris, ke vi havas nenion por ŝmiri. Kaj ankaŭ ŝi diris, ke vi ne havas dentojn. Tamen tio malveras, paĉjo! Mi mem vidis en via buŝo kelkajn dentojn, kaj eĉ unu orumitan! Kiam mi tion diris,panjo ordonis al mi foriri por kapti virkaton.Mi ne scias, pro kio oni bezonas tiun virkaton, tamen sinjoro Dundun diris, se mi volas esti tiom alta, kiel li, mi devas kapti virkaton. Ĉar li, estante malgranda, ĉiam kaptadis virkatojn. Kiam mi finfine tiun virkaton kaptis kaj portis en la ĉambron, denove difektiĝis horloĝo de sinjoro Dundun. Kaj denove mi devis foriri por ekscii kioma horo estas. Tamen nun mi devis iri en alian straton, post la angulo, ĉar en tuta nia strato ĉiuj horloĝoj difektiĝis. Mem sinjoro Dundun diris tion al mi. Kaj de kie li ĉion scias? Panjo diris,ke li havas bonan kapon. Sed mi diris, ke vi havas pli bonan kapon. Kaj, kiam vi venos,paĉjo, vi estos kun la plej bona kapo en tuta banurbo. Tiam panjo diris, ke vi ne venos tien ĉi, ke vi havas nenion por fari tie ĉi. Ke vi povas sidi hejme kaj sendi tien ĉi monon. Tamen vi,paĉjo, tutegale venu! Mi tre, tre petas vin. Tiam ni ambaŭ kaptados virkatojn
Kaj sinjoro Urbano, kies pezo ĉiutage pligrandiĝas je unu kilogramo,diras, ke viro ĉiam devas veturi al la maro kun edzino kaj infanoj. Fraŭlino Ineta el nia vilao, al kiu malplaĉas la mastroj de nia vilao, neniel povas kompreni, pro kio viroj permesas al siaj edzinoj veturi al banurbo solaj. Mi mem aŭdis propraorele. Ankoraŭ ŝi diris, ke ĉiuj viroj, kiuj restas somere en la urbo, hejme, estas malsaĝuloj.
Venu, paĉjo. Mi sola ĉi tie enuas. Kvankam mi havas ĉi tie multe da laboro. Hodiaŭ posttagmeze mi denove devis kaptadi paserojn, tamen denove mi kaptis nek unu. Kaj vespere mi tre timas dormi sola, ĝis revenas panjo. Sed panjo revenas nur kiam sunleviĝas. Sed kiam mallumas, mi dormas sola kaj timas. Kvankam tion mi ne vidigas. Sinjoro Dundun diris, ke ĉiuj viroj ne timas dormi en mallumo. Sed se vi, paĉjo, venus, ni ambaŭ dormos kaj ambaŭ nenion timos. Hieraŭ nokte, kiam mi vekiĝis, panjo estis ĵus reveninta kun elartikiĝinta piedo. Sinjoro Dundun akompanis ŝin en nian vilaon. Li estas tre bona... Li masaĝis ŝian kruron, por ke ĝi ne doloru. Poste li estingis lumon,por ke mi ne vidu,kiel panjo ploras pro doloro kaj por ke mi ne ĉagreniĝu pro ŝi. Mi diris,ke vi venos kaj kondukos ŝin al kuracisto, kiu kuracos la kruron. Sed panjo diris,ke vi nenion kuracos. Ĉar sinjoro Dundun mem estas kuracisto. Sed antaŭe li diris al mi, ke li estas inĝeniero. Mi ne komprenas, paĉjo, ĉu povas esti kuracisto-inĝeniero? Se estas tiel, tiam mi ankaŭ estos doktoro kaj inĝeniero. Kaj kiam mi estos doktoro, tiam mi kreskigos al vi novajn dentojn kaj harojn. Venu, paĉjo, kaj diru: ĉu mi estu inĝeniero, ĉu doktoro, aŭ muzikisto? Mi neniel povas decidi.
Nun mi bruligas kandelon kaj skribas al vi... Panjo revenos nebaldaŭ, sed mi kovros mian kapon per litkovrilo kaj provos ekdormi. Ne, mi timas tute nenion. Ĉar sinjoro Dundun diris, ke neniu timigilo venas tien, kie dormas infano sole sen panjo. Do, pro kio mi timu?
Venu, paĉjo. Mi tre atendas vin. Mi kisas vin.
Peĉjo.