Necesas ion fari

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr. 385

Kutime geesperantistoj estas bonaj homoj. Ili estus eĉ pli bonaj, se ne tiu vivo. Ĝi kondukas la homon al tento. Nur ne atentis li, ŝi , oni vidu, ili iras jam misvojon, jam kotvadas en la marĉo. Kaj poste la rezulto montriĝas. Mi komprenas, ke esperantistoj estas bonaj, sed malfortaj anime. Malgraŭ ĉio, ne mi decidu, ne mi juĝu. Mi nur konsolas min. Ĉu vi komprenas, kion mi volas diri? Kiaj ni estas, kiam ni hipokritas, kiam ni ŝajnigas, ke ni estas ne tiaj, kiaj ni estas vere? Sed kiaj estas ni? Tamen pro ĉio ni kulpas mem.

Ĉu ni ne tro multe permesas al niaj gvidantoj?! Ĉu ni ne portas sur niaj dorsoj diversajn, mi pardonpetas,...? Ĉu estas ni, kvazaŭ blinduloj sur la pentraĵo de Pieter Bruegel, kiuj permesas al blindaj gvidantoj nin konduki? Kaj poste ni krias, ke oni nin trompis. Tamen ni ne estas blindaj. Ne estas ni blindaj, nur fojfoje, portempe ni fermas niajn okulojn, ne rimarkas ion. Kaj poste ni krias:-„. UEA gvidantoj spertas krizon pri identeco. Nuna UEA havas grandajn organizajn problemojn, mankon de efika strategio kaj kunordiga agado. Ĝi komplete perdis orientiĝon. UEA drivas, mankas aktiveco en la Komitato, oni forvendas la ĉefan sidejon!...“. Tia estas la vivo! Kaj ni estas ĝiaj ostaĝoj, ni estas malliberuloj senrajtaj. Karaj gesamideanoj! Se vi sentas vin, kiel senrajtaj malliberuloj en la esperantista movado, tiam ni ion faru.

„Kie estas Ivo Lapenna, la dua, kiam UEA misvojas, disŝiriĝas? Kiam ĝiaj gvidantoj amatoras kaj kaŝas sin de esperantista popolo“. Tio estas la demando de esperantistoj veteranoj, aktivuloj. La respondon ili ne donas. Tiaj demandoj nomiĝas retorikaj. Tiun demandon malfacile oni respondas, tamen veterano Simeono tutegale ektremas. Li sentas sin respondeca kaj kulpa. Vere – kie estas Ivo la dua? La demandinto povus iĝi tiu la dua, sed, verŝajne, li okupiĝas pri aliaj aferoj. Simeono povus iĝi tiu la dua, tamen ĉimomente li ĝisorele estas inundita de personaj aferoj, dume li ne povas forlasi ilin.

Simeono cerbumas, pensas, ĉirkaŭpreninte per manplatoj la kapon kaj per kubutoj apogante sin sur la tablo.

En alia flanko de la tablo sidas Mikaelo, ankaŭ veterano. Li ankaŭ cerbumas. Ili estas optimistoj denaske kaj praktikuloj ĝisoste.

- La duan Ivo Lapenna ni, eble, trovos, - cerbumas Simeono, - tamen kie trovi verajn geesperantistojn, kiuj al li kredu kaj obeu lin? Jen kia demando!

- Necesas ion fari, - diras Mikaelo, levigante la senkulpajn okulojn, - necesas ion fari.

- Necesas ion fari...,- konsentas Simeono.- Ni devas vivi, dum vivas kontraŭuloj de Esperanto. Kaj ni neniam dormetu, dum mankas ili. Ni estu prudentaj. Ni estu pli bonaj kaj pli saĝaj. Ni ne permesu al ili trompi nin.

Ili ankoraŭ iomete cerbumas. Ili deziras malbeni la sorton. La sorton kaj ĉiujn figvidantojn, kiuj diktas regulojn, elpensas diversajn stultaĵojn, aŭ entute nenion faras.

- Necesas ion fari, - denove diras Mikaelo. Tio estas kiel savsignalo „necesas ion fari“ tiumomente, kiam vi mem sidas sur la sablobenko kaj drivas. Malfacilas tion akcepti.

- Necesas ion fari, nome kion? Diablo prenu!,- ripetas Simeono. – Kion fari? Ion!

Tio nervozigas ilin. Ŝajne ili devas scii, devas respondi. Aliflanke la konscienco povas ilin turmenti, riproĉi ĝismorte. Tio ofendas iliajn personan honoron kaj dignon.

- Necesas ion fari..., - ripetas Mikaelo.- Ĉefe, ne perfidi! Neniam kaj neniuokaze. La vorto „perfido“ estu por ni mortiga. Do, kion fari?

- Vi sentu vin kiel mondcivitano, - rekomendas Simeono.

Mikaelo ekĝojis, sereniĝis.

- Ĉu vi diras?! Ŝajnas, ke via ideo ne malbonas.... Tamen kien vi turnas?,- demandas Mikaelo. -Denove „Esperantistoj de ĉiuj landoj, unuiĝu !“. Sufiĉas por ni tiuj revolucioj! Ni havu paciencon. Ne ĉion samtempe...,- Mikaelo por momento eksilentis kaj ekpensis. - Jes, ni sentu nin kiel mondcivitanoj, ĝis ni alkutimiĝos. Interese, kiel sentas sin tiuj mondcivitanoj? Interese, kion similas ili?

- Pro kio ni ŝanĝiĝis? Kiam ni maturiĝis? Pro kio?, - parolas Simeono. – Pro kio ni ridetas, kvazaŭ en farunon fekintaj? Pro tio, ke ni kakis? Pro kio?

Ili ploras, jes, ploras... Ili tre kompatas tiun UEA, ĉar ili vidas katastrofon.

-Perdiĝos tiuj geesperantistoj en la vivo, perdiĝos ili... poreterne,- bedaŭras Mikaelo.- Ŝajnas al mi, ke neniu serioza esperantisto, sincere laboranta por Esperanto, povas subteni kaj aprobi tian agadon de la gvidantoj de UEA. La afero ne simplas.

Ili cerbumas- „Kio okazas? Kio okazas al esperantistoj kaj la mondo?“ Kortuŝis ilin tiu afero, incitis nervojn.

- Tio estas la komploto kontraŭ sana evoluo de Esperanto. Tio estas la salto de spirita mondo al la tero de fantomoj,- parolas Mikaelo.- Ĉu ne? Min oni facile ne trompos! Delonge mi aŭdis, kia estas mizera, fia la mondo.

- Jes, vi pravas , Mikaelo. La estraro, sub la gvido de fiulaj gvidantoj kun subteno de la komitato, perfidis la movadon, - konsentis Simeono.- Tamen, malgraŭ ĉio, necesas ion fari.

- Se ankoraŭ io mirigas min, do nur tio, ke mi jam ne plu miras entute. Aliflanke nenio mirigas, ke mi perdis la senton miri, – eldiras sian opinion Simeono.- Ĉar ni vivas en la tempo, kiam nenio neniun mirigas... Pro tio ege strangas, ke ankoraŭ troviĝas tiuj stranguloj, kiuj ĉiam ion elpensas.

- Nu, jes, vi pravas. La perdoj multas, tamen atingoj – dubindas. – konsentas Mikaelo.- Ne sufiĉas vendi Esperanto librojn, ili ekvolis vendi la centran sidejon de UEA. Mi komprenas,- ĉiuj volas monon. Mi ankaŭ.

- Al mi ŝajnas, ke gvidantoj de UEA estas malsaĝuloj, ĉar ili ne komprenas, kion ili posedas, - parolas Simeono- Mi neniam komprenis la decidon, kiu estas, laŭ mi, unu el la plej detruaj paŝoj en la historio de Esperanto, kiu venas deinterne de Esperanto movado. Al mi ŝajnas, ke tio estas la mendo de la kontraŭuloj de Esperanto, de angleparolantoj, por frakasi Esperanto movadon. Laŭ ordono de la Sekreta Servo, por ke Esperanto ne kontraŭstaru al la superrego de la angla.

- Brave! – ĝojkriis Mikaelo.- Vi bone, trafe diris! Tiuj gvidantoj de UEA ne estas ekzemplo al ni, ne estas modelo por ni. Ni devas iri nian vojon, ni fosu nian sulkon... La ordo devas esti! – li firme diris , batis per la pugno la tablon kaj apenaŭ ne falis mem de sur la seĝo. La konkludoj aperas spontane, kvankam la afero ne simplas. Kaj Mikaelo pripensis teruran planon.

- Necesas kapti tiujn UEA- gvidantojn kaj bati ilin.

- Sed kiel vi kaptos ilin, ĉar ili kaŝas sin, ili ne interrilatas kun esperantista popolo, - ekdubis veterano Simeono.

- Ni aliĝu al Universala Kongreso. Ili certe tien venos. Ni kaptu ilin tie, piedbatu iliajn sidvangojn kaj forpelu ilin de sur la podio, por ke vidu tutmonda esperantista publiko. Ni ne plu aŭskultos iliajn trompajn paroladojn. Ni forpelu ilin el Esperantujo. Estos nia venko, vera festo por esperantista popolo, - entuziasme parolis Mikaelo. Li iomete laciĝis kaj eksilentis.

- Do, ni rapidu aliĝi al Universala Kongreso, ni ne atendu la lastan tagon,- konsentis Simeono, kapjesis li kaj tuj aliĝis al UKE.

Vi, estimata leganto, ankaŭ aliĝu al UKE, por ne preterlasi interesan spektaĵon. Mikaelo kaj Simeono vin atendos tie. Ĝis revido!