Trinkante pokalon kun eksterlandanoj, mi spertis diversajn neatenditajn surprizojn. Kvankam alkoholaĵoj reprezentantojn de ĉiuj nacioj efikas egale, tamen homoj ĉe la tablo kondutas diference.
Poloj diras: „Je via sano!“. Pri la tradicioj de drinkado de rusoj disvastiĝas legendoj. Ili drinkas ĉiam, ĉion kaj ĉie kaj neniu superos ilin. Rusoj estas spertuloj en drinkado. Tamen agrablas resti ĉe la tablo ankaŭ kun poloj. Cetere polinoj levas pokalon ne pli malbone ol viroj, tamen ili sukcesas resti virinece ĉarmaj. Ĉio pasas glate, ĝis la interparolo venas al historiaj temoj. Apenaŭ iu ekparolos pri la pasinteco, tutan restintan tempon necesos paroli pri 1939 jaro, Ĥatino, Siberio kaj aliaj dolorigaj temoj. Ne donu Dio, se iu litovo ekparolos ion similan: „Kiam mia avo batalis ĉe Vilno kontraŭ poloj...“ La postsekvoj de tia disputo povas esti neprognozataj!
Finnoj diras: „Terviseks!“. Plej malfacilas festeni kun finnoj. Kun ili ĝenerale malfacilas interkompreniĝi. Afero estras tia, ke sobraj finnoj malmulte parolas. Ili drinkas kaj silentas. Post kelkaj pokaloj ili ekparolas – kompreneble, en la finna lingvo. Tamen mi tiumomente paroli jam ne kapablis, ĉar mi kuŝis sub la tablo.
Hungaroj diras: „Egisŝegere!“. Kvankam hungaroj apartenas al la sama lingvofamilio,kiel finnoj kaj estonoj, tamen ili parolas pri ili kun ironio, primokante: „Iam ili migris al nordaj marĉoj, sed ni enradikiĝis en la mezo de Eŭropo, ĉiujn supervenkis kaj ĝisvivis!“ Do, ĝisvivi ili sukcesis, tamen interkomuniki kun reprezentantoj de aliaj nacioj preskaŭ ne lernis. Ili parolas nek anglan, nek germanan, nek rusan lingvojn. Esperanton forgesis, kvankam antaŭ kelkaj dekoj da jaroj Esperanto en Hungario furoris. Oni provu en la societo trovi komunan lingvon. Cetere ili drinkas siaspece – brandon kaj bieron ili aldrinkas per „Tokay“. Plej interese, ke post tia derivaĵo matene kapo doloras nek por unu hungaro, ili viglas kiel „kukumoj“.
Skandinavoj diras: „Skul!“. Se oni trafas ĉe la tablon kun skandinavoj, vi sciu, ke ĉiuj paroloj koncernos nur du demandojn: „Kiel oni vivas ĉe vi?“ kaj „Ĉu multe diferencas la vivo en Danlando (Svedio, Norvegio) disde la vivo en Litovio?“ Komence mi fiere aktoris popolan diplomaton kaj poste tio tedis al mi ĝisradike. Kaj mi ne komprenis, per kio oni povas anstataŭi abundon da biero kaj iom da kono pri popola mastrumado...
Hispane: „Salud!“. Ili estas gajaj fraŭloj. Pri Litovio aŭdis ĝis nun nenion, pro tio malsaĝaj demandoj en iliaj kapoj ne naskiĝas. Iliaj deziroj modestas: sufiĉe eldrinki, iomete petoli, trovi fraŭlinojn kaj daŭrigi festenon. La temoj de iliaj interparoloj analogas – kun kiuj ili festenis pasintan semajnon kaj ĉu estis gaje. Hispane ili parolas riĉe kaj abunde, ĉiam aldonante dusencan vorteton „puta“ (en Esperanto signifas „putino“). Ĝi ofte estas uzata anstataŭ komo aŭ dezirante substreki iun precipe gravan penson. Kaj tiajn pensojn hispanoj posedas multe. Nu, eĉ tiun jam menciitan: kun kiuj ili pasigis lastan tempon kaj kiel gaje ili diboĉis...
Ĉinoj diras: „Gan bej!“. Reprezentantoj de tiu nacio estas precipe amikaj. Ili senĉese tuŝetas permane vian ŝultron, ridetas kaj per ĉiuj aliaj eblaj manieroj esprimas sian favoron „al ridinda blanka homo, kiu nenion komprenas en tiu ĉi vivo“. Cetere, en Ĉinio 0,7 litra botelo da biero por kvinpersona kompanio – dozo faliganta ilin de sur piedoj. Ĉina biero al mi malbongustis, tamen ĉinoj pri ĝi fieras. Drinkinte po 200 mililitroj da biero, ili komencas kanti kaj svingi permane. „Varmiĝinte“ ili drinkas sojfaban brandon aŭ „U lan e“ drinkaĵon (kio signifas- „kvin grajnoj“, kiu odoras kiel Vjetnama balzamo kontraŭ nazkataro. Ankaŭ laŭguste ĝi similas tiun balzamon, tamen al ĉinoj ĝi plaĉas. Kun ĉiu levita taso (pokalojn ĉi tie neniu uzas) ĉinoj atente rigardas al okuloj de kunparolanto kaj eldiras: „Gan bej“ (ĝis la fundo).Ĝi ne estas la tosto – nur preludo. La tekstoj de veraj kaj justaj tostoj estas sankciitaj de partio: „Je la sano de Granda Estro!“ kaj similaj. Ebriiĝinta ĉino ŝatas rakonti anekdotojn. Kutime pri mongoloj. Cetere, mongoloj posedas strangan alkutimiĝon: antaŭ ol eldrinki la unuan tason, ili trempas la montran fingron kaj per brando ŝmiras sian frunton. Pro kio oni tiel faras al eksterlandanoj ili ne klarigas, nur diras: „Tiel decas“.
Araboj diras: „Muĥamad rasuloloĥ!“. Kutime ili verŝas plenplenan glason kaj komencas diri longan toston, kies ritmo multe similas la preĝon, krome ofte menciatas la vortoj: „Muĥamad“ (Mahometo) kaj „rasuloloĥ“ (Alaĥo Granda). Tion aŭdante, eksterlandanoj suspektas, ke araboj ĉiufoje sinpravigas antaŭ Dio, pro kio ili deliktas Koranon. Kiam unu arabo finas sian toston kaj glutas iom da ebriigaĵo, oni lasas paroli al alia. La glason oni findrinkas nur post multaj horoj.
Meksikanoj diras: „Arriba!“. Meksikanoj komencas festeni tre bele. Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ tablon, elektas „tomado“, kiel ni – litovoj diras „tablan komandanton“. „Arriba!“ (supren),-eldiras ĉetablaj kunestantoj ĥore,kaj iliaj manoj kun plenaj glasoj leviĝas supren. „Al centro!“ (sentraduke), - aklamas ili,kaj per glasoj intertintas. Komando „Abacho“ (malsupren) devigas ĉiujn mallevi glasojn apenaŭ ne ĝis la tero. „El entro!“ (internen), -krias meksikanoj, kaj la enhavo de glasoj finfine iras al buŝo. Tiu ĉi ceremonio estas ripetata dum tuta festeno. Meksikanoj drinkas tekilon sen salo kaj sen citrono (ignorante holivudajn fabelojn) kaj praktike sen almanĝo. Do, festenoj finiĝas en plena ebriiĝado.
Armenoj diras: „Ara, ĉu vi havas problemojn?!“. Pri tio, kiel festenas kaŭkazianoj ( ekzemple , armenoj) estas tiom multe skribita, ke malfacilas ion novan aldoni. Tamen tutegale mi volas diri kelkajn nostalgiajn vortojn... Ĉar nenie vi ekaŭdos la vortojn: „Ara, ĉu vi havas problemojn? Ni iru kune kaj tuj disbatu viajn kontraŭulojn!“ Eble tio ne estas civilizacia, tamen tutegale tre agrablas.
Tamen alimatene... En postdrinkada mateno, rusoj la kapdoloron provas mildigi kun salakvo de sur peklitaj kukumoj. Azianoj – kun herba supo kaj ginsengo. Mongoloj – kun tomata suko kaj marinita ŝafa okulo. Finnoj – kun malvarma biero kaj haringo. Persone mi, por mildigi mian ebrian staton, eldrinkas glaseton da rusa brando. Nur unu, kaj ĝi helpas.