Mia revolucio

Laimundas Abromas

Saluton. Mi estas Laj Mundo, malnova esperantisto.
Pasintsemajne mi sonĝis : kvazaŭ mi sidas en kuirejo kaj atendas matenmanĝon. La ovaĵo kun kolbasetoj fritiĝas, sonas kvazaŭ telefono :
- Halo! – mi aŭdigis min.
–Saluton. Kun vi parolas Osmano Muller, la ĝenerala direktoro de Centra Oficejo.
Mi malfermis okulojn kaj timiĝinte perceptis tenanta enmane ne kuleron, sed telefonon. Mi ekrigardis horloĝon : estis ĝuste noktomezo... Ĉu mi ankoraŭ sonĝas?
- Ĉu mi parolas kun sinjoro Laj Mundo?- sonis plu .
–Sed pro kio vi telefonas nome al mi? –mi volas percepti.
–Mi telefonis al multaj personoj... Sed neniu komprenas la aferon..
Direktoro parolis longe, tamen mi ne ĉion komprenis. Mi ruĝiĝis kaj blankiĝis, eĉ eklarmis –tiom da afablaj kaj sinceraj vortoj dum mia tuta vivo mi ne estis aŭdinta. Kaj fine mi aŭdas malgajan lian voĉon: -„Nur vi sola estas tia...“
-Kia ?-ekmiris mi.
–Nur vi sola perceptas la gravecon de la situacio...- daŭrigas li.
–Kaj kia estas tiu situacio?- interesiĝas mi.
–Vidu, degeneras la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj. Multas fuŝaj tekstoj en Esperanto, abundas eternaj komencantoj, simple la interreto videbligis al ni tion, kio antaŭe estis kaŝita...-Mi interrompis lin kaj kontraŭargumentis:
-Ĉu vi praktikas nacilingve la interreton? Ĉu vi rimarkis, kio okazas tie, kiomgrade oni fuŝas naciajn lingvojn? Ne nervoziĝu vi.
–Sed esperantistoj ne legas librojn, periodaĵojn, - ne ĉesis direktoro.
–Kaj bone faras,- aldonis mi.-Antaŭe estis nur kelkaj eldonejoj, kiuj eldonadis nur bonkvalitajn, lingve kontrolitajn eldonaĵojn, kaj nun... verki libron kaj eldoni ĝin povas iu ajn. Kaj legante tiajn kaj similajn librojn vi saĝa kaj klera neniam iĝos.
–Sed atentu, sinjoro Laj Mundo, nin primokas la mondo ĉirkaŭa, priridas kaj tretas nin. Esperantistoj forlasas UEA, -ne ĉesas direktoro.
–Kaj ĉu mi kulpas? Kion vi volas de mi?- jam tedis al mi kaj mi komencis nervoziĝi.
–Mi proponas al vi la postenon de la prezidanto de UEA.Ĉu vi konsentas?-scivolis direktoro.-Kion vi diros? Mi kapneis kaj plendis, ke mi estas mallertulo kaj stulta, ke mi ne scipovos, ke mi havas cerban moliĝon.
–Tro multe da libroj antaŭe mi tralegis, - sindefendis mi.
–Kiam vi iĝos prezidanto, ĉio ordiĝos kaj via cerbo malmoliĝos...
–-Mi ne kapablos, sinjoro direktoro. Vi pardonu min,- mi ne ĉesis .
–Necesas, - parolis direktoro.-Neniu kapablas.
–Ĉu neniu volas?- ekinteresiĝis mi.
–Multaj personoj volas,- direktoro nur ekĝemis.- Sed mi ne plu konfidas ilin.
–Do, kio okazis?- scivolis mi.
Direktoro longe silentis, suspiris kaj poste eldiris:
-Ege malbonas ,sinjoro Laj Mundo. Uĥ, kiel malbonas...
–Vi neniam aŭskultu iun ajn... Vi havu vian opinion, vian kapon, ideojn, vivoplanojn... Vi iru vian vojon kaj ne gravas, kion oni parolas pri ni... Oni parolis, parolas kaj parolos... Ne nervoziĝu vi...! Tia estas la vivo... Ni iru la vojon celitan,- mi provis mildigi situacion.
–Neniuj helpas nin, jam delonge ni iras sole,- ne ĉesis direktoro.
Mi aŭskultis, cerbumis, ĉar mi komprenis la gravecon de la afero.
–Mizeruloj,- nun ankaŭ mi ekploris.- Do , se nun la afero statas tiel... Kion fari...?
–Tre bonas, ke vi, Laj Mundo, neniam perdas esperon. Kion ni faros sen vi...!
Kaj jen! Mi konsentis iĝi Prezidanto de UEA... Metinte la telefonon, per tremantaj manoj mi viŝis la ŝviton de sur la frunto kaj pensis:“Necesis almenaŭ demandi, kian utilon mi ricevos.Nu , nun jam tro malfruas. Nun li jam ne komprenos...“
Sed nun, kiam mi ĵus decidis iĝi Prezidanto de UEA, tuj mi eksentis min pli saĝa ol estis antaŭe... Ĉion mi komprenis plene, trae... Nun por mi ĉio iĝis klare, mi komprenis, pro kio esperantistoj fuŝas la lingvon. Tio ne plu estos. Mi estas ne tia ... Kaj al malveraj esperantistoj nun venos nigraj tagoj. Nun necesas komenci decidemajn konkludojn. Eksentinte senliman alfluon de la fortoj, mi tuj decidis iri al Rotterdamo kaj fari tie revolucion... Mi vestis min varme, foriris el mia hejmo kaj iris ĝis la domangulo:- tie estis senlume, malvarme, malseke. Mi haltis, ektretis per piedoj ... , kaj revenis hejmen. Tiel finiĝis mia revolucio.