Mia muzo

Laimundas Abromas
Aperis en "Turka stelo" nr. 82, oktobro 2022

Se la kluba prezidanto vin sendas al diablo, ne necesas iri tien, laŭ donita adreso. Vi povas iri ien ajn, laŭ via deziro.Do, ĉu mi iru tien, aŭ ne iru? Tamen ni iru al la afero.La klubgvidanto sendis min al la diablo, sed mi revenis hejmen kaj kuŝiĝis sur la sofon. Mi pensis, longe pensis pri tio ,kio okazis.
Verdire,mi jam dekomence suspektis la komploton. Mi konfesas, ke en tiu ĉi tempo, en mia aĝo, mi cedis al la tento iun kritiki. Mi mem miras, pro kio mi tion ne faris pli frue? Kiam mi decidis kritiki geklubanojn, mi mem ekcerbumis serioze – ĉu indas? Ĉar kritikante la samideanojn poste necesos pro la ĉagreniĝo ege bedaŭri. Esperantistoj ankaŭ estas homoj! Tiaj samaj kiel vi kaj mi. Kun la homo necesas konduti singarde, senteme, -ĉu lin, mizerulon, lasi senatente !? Li komencos kaj faros pli multe da malutilo ol utilo. Kompreneble, ne pro la malbona intenco.
- Do, necesas ilin pli forte kritiki, - pensis mi, longe pensis, tamen neniu ideo, neniu temo venis en mian kapon.
Kutime mi hejme preskaŭ ne aŭdeblas, ne rimarkeblas. Sed kiam mi ekparolas per tia decidema voĉo, ĉiuj scias – oni necesas tuj ĉion plenumi.Sed tiel okazas malofte.Mi kuŝis sur la sofo kaj silentis.
-Nu ?, -interesiĝas veninte en la gastĉambron mia edzino, la plej granda adorantino kaj subtenanto de miaj intencoj.
- Ne sukcesas kapti...,- balbutas mi.- Ideon mi ne kaptas!
- Kial vi ne kaptas?,- ne komprenas mia ĉefa Muzo.- La temo – ne fiŝo en rivero. Vi devas kapti... Skribu vi ;la kluba prezidanto – despoto, diktatoro, ĉarlatano, la kursgvidanto – gapulo...
- Mi jam skribis...- diris mi.- Jam kelkajn humuraĵojn pri ili oni publikigis.
- Skribu vi,-esperantistoj al la tuta mondo trumpetas pri siaj ŝajnaj venkoj.Kie estas tiuj venkoj? Abomena mensogo! La kalumnio! – daŭrigas mia Muzo.
- Mi jam skribis – kio utilas de tio? –parolis mi. – Mi verdire ne vidas iun tragedion..., - provis rideti mi, tamen miaj lipoj esprimis nur kompatindan grimacon.
- Vi skribu – la esperantistoj periodaĵojn ne abonas, librojn ne legas, ilia lingvonivelo – malpli alta ol kontentiga, - ne cedis mia Muzo.
- Ho, tion jam agnoskas malkaŝe eĉ mem la gvidantoj de landaj asocioj, -mi parolis al ŝi. - Do kaj vi skribu malkaŝe.Aliŝanĝiĝu! – rekomendas al mi mia Muzo.
- Mi ne povas tiel! Tio...,tio estas profanado! Malrespekto! – mi defendis mian pozicion. – Mi ne estimos min kiel..., kiel verkiston... Se verki per malkaŝa teksto... – ĉi tie interrompis min mia Muzo.
- Vi estimos vin! Vi verkos! Vi ekvidos! – okulsignis mia Muzo.- Alimaniere mi ne estimos vin, kiel viron, kiel...
Ŝi tuj forkuris en kuirejon kaj alportis pokalon kun 100 gramoj da armena konjako.Afable ŝi flustris ion al mi en orelon.La situacio radikale ŝanĝiĝis...
- Vi instruu tiun povrulon,fihomaĉon... – instigis min mia Muzo.
Mi senvole leviĝis de sur la sofo, sidiĝis ĉe la tablo kaj, kliniginte la kapon kaj iomete mordpreminte mian langon (tia pozo min plej efikas), po iomete, vorton post vorto,frazon post frazo, mi profundiĝante skribis linion post linio.
„Halo,la kluba diktatoro,povrulo malfeliĉa, porkvizaĝulo,gapulo duobla,fromaĝŝtelisto, ĉarlatano, kvankam vi estas viro,tutegale mi salutas vin okaze de la 8-a de marto kaj bondeziras, ke vi kabeiĝu, ke vin perfidu via edzino, ke vin mordu la hundoj..., ke al vi surkape kresku la kornoj..., redonu 20 eŭrojn... kaj tiel plu... ktp...“
„Tiel, malkaŝe, per rekta teksto..., scios li, kiel turmenti geklubanojn, ekspluati ilin...“- nestis en mia kapo . Kaj ekridetis mi pro tio, ke mi „bakis“ ankoraŭ unu rakonton. Mi finis kaj metis la lastan punkton.Sed tuj mi malĝojiĝis, ĉar en mian kapon venis penso :-„La rakonto estas sentitola, kiel mi titolu ĝin?“. Longe mi pensis,sed neniu taŭga ideo venis en mian kapon. Neatendite malfermiĝis la pordo kaj eniris mia Muzo.

- Nu,ĉu vi ion verkis? –tuj ŝi demandis min.
- Ver...
-Kaj vi intencas publikigi? – parolas mia Muzo.
- In...
- Ĉu vi pensas, ke oni konsentos publikigi tian tekston?- daŭrigas ŝi .-Ĉesu vi! Metu vi ĝin en la koverton kaj sendu perpoŝte.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Kaj okazis tio, kio devis okazi. Mi festis venkon.Ĉiuj fortiriĝis de mi: geklubanoj, sano, mono... Nun mi restis libera kaj sendependa, kaj sopirĝemis. La gesamideanoj preteriris min indiferentaj kaj malgajaj. Neniu atentis min.Kun mi ĉesis intersaluti Andeo.Kiel nekonato preteriras Tadeo.Sekretariino Aldona, kiam ekvidas min, transkuras la straton.Al la naskiĝtago neplu invitas min Simeono.Eĉ la hundo de Dominiko suspekte pliflaras min kaj komencas hurli.Ne intersalutas ili min, flanken turnas sin ekvidinte. Kaj tamen samideanoj ni estas. Tiel kaj decas! Mi ektremis, sin apogis je la muro. „Sed kontraŭ kiu mi batalis? Eble la kontraŭulo estis ne tiu?“ –plorĝemis mi. Mi sentis, ke la fortoj forlasas min, mi volis ĉion fini.Viŝis mi per maniko miajn okulojn, sed ili estis sekaj.Tamen la maniko estis truhava..
- Kion mi ekvidos tra la truo? –ekĝemis mi. Kaj min pripalpante mi trovis kelkajn pliajn truojn –en la stomako kaj en la pantalonpoŝoj. Truhavaj ni estas homoj.Kaj mi decideme konkludis:- ne estas pli kolera kontraŭulo ol mi mem.-