Mi tamen volas

Laimundas Abromas

Kun jaroj venas maljunaĝo,
Doloras tuta korpo.
Po iomete lamas saĝo,
Ne ĉiam venas dormo.

Kun jaroj pli rapidas tago,
Pli kurtas ĉiu horo.
Malpli valoras ĉiu ago,
Kaj jam perturbas koro.

Ne plu favoras apetito,
Ne akras jam rigardo.
La promenado jam hezita,
Kaj sonĝo jam – hazardo.

Kontraŭe: mia sango bolas
Kaj spite mi impetas.
Nur tiu vivas, kiu volas,
Defii kiu pretas.

Jes, certe. Do, mi volas voli
Kaj ĝis la morto ami.
Eĉ ridi, ŝerci kaj petoli,
En la disput‘ ne lami.

Rigardi volas mi, admiri,
Matene laŭte kanti,
Ke ne forlasu min inspiro.
Nenion fari vante.

Ke min favoru la inklino,
Kaj vivo malavara.
Ke estu kara amatino,
Amiko estu kara.

Mi volas spiri, sate manĝi,
Ke sano bona estu.
Kaj multaj bonaj vortoj, agoj
Post mi memore restu.

Honoron volas mi adori
Kaj glori sincerecon.
Por bono de la hom‘ labori
Plenumi devon dece.

La aĝo mia nur konsolas
Min esti ribelinto.
Pro tio, ke neniam volas
Nenion nur... mortinto.