Mesaĝo el Parizo

Laimundas Abromas

„Bonĵur‘! Naus som a Pari!“ (Saluton! Ni jam en Parizo!) Plu france mi ne parolos, ĉar oni povas rompi langon.Plue mi preferas Esperanton. La ĉielo en Parizo nubiĝas, afrikanoj pli multas ol sufiĉas. Mi preskaŭ sentas min ĉirkaŭita (simple mi ne povis ne menciii tiun fajnan vorton)de ili.Tamen ĉi tie diable agrablas! Parizo ĉiufoje alias. Kaj mi ĝin tian – ĉian – alian ekamas denove

-Madam kaj mesje (sinjorinoj kaj sinjoroj), po unu glaseto! Ne, pli bone po pokalo da vino- ruĵ, silvuple‘!(ruĝan, mi petas). Ni eltrinku por spontaneco. Kaj por amo,-ĉar ni estas en Parizo. Nu, vi eble ne, sed mi vere tieas.

Mi ne povas ĉesigi en mi tiun agrablan sperton, ke mi ankoraŭ sukcesas dum lastaj minutoj paki valizon kaj post unu horo kaŝi min trans la nuboj. Agrablas, ke estas homo, kiu scipovas tion proponi. Agrablas, ke mi ne scipovas rifuzi.

Ĉu mi sonĝas? Nu, iomete jes. Necesas iomete pinĉi sin kaj vekiĝi... Ho, jes! Mi vere estas en Parizo! „Bonvenon en la urbon de la amo“, - ĵus diris en fantastike fuŝita angla lingvo mesje‘ el hotela registrejo. Ni ekloĝis en hotelo kun vidaĵo al kontraŭaj fenestroj. Nu, ne povas ĉiuj hotelfenestroj rigardi al monto Monmartro. Tamen ni ĉiam povas ligi kontakton kun tiuj,kiuj loĝas iom pli supre kaj vidas iom pli malproksimen. Aliokaze, ĉion ekvidi oni povas dum promenado. Sed en la ĉambro unue necesus malfermi valizon kaj elpaki ĝin.. Ho, Parizo, kiel mi bezonis vin!

La unua impreso: post mia unua restado en ĉefurbo de Francio, sufiĉe multiĝis alinacianoj, fremdlandanoj. Pro tio mi rapidas averti vin:se klariĝos, ke via promenado tro longedaŭris kaj ventmuelejo Mulen Ruĵ restis malproksime post vi, kaj antaŭ vi malmultas eŭropanaj vizaĝoj, mi rekomendus returni vin. Mi konfesas, tio min ĝenis: nekalkulebla multego da simboloj de araba kulturo, duono de Tunizio, triono de Maroko, pakistananoj, bengaloj kaj aliaj, kiuj min ne imponis, eble eĉ timigis, iliaj vizaĝoj ne aludis pri intelekto kaj interpopola amikeco.

Tamen la nigraj virinoj, sin ornamintaj per buntaj kaptukoj, impresaj togoj kaj abundo da ornamaĵoj estis nome tiuj, kiuj plej allogis por foti. Tamen mi klare komprenis – eligi el mansaketo fotilon aŭ monujon en tiaj malproksimaj urbopartoj egalus al memvola rezigno de sia havaĵo. Kvankam, prenu mil diabloj, ne multe malapudas tiuj urbopartoj! Mi volas kredi, ke pasio de praaj amuziĝoj en tiu urboparto ankoraŭ kaŝatendas en iu strateto. Tamen ni, ŝajne, tiun vojturniĝon preteratentis.

Kiel mi menciis, por pretiĝi al vojaĝo, mi havis nur duonhoron. Pro tio ne estas mirinde, ke mi ne aŭdis veterprogramon. Ombrelon mi ne kunprenis, sportŝuojn – ankaŭ. Mi dankas al jaketo kun kapuĉo. Ĝi savis min dum malseka horo. „Parizo mirindas eĉ pluvoza“,- sugeste mi diris. Sed iom poste mi devis trankviligi mian raviĝon. Tamen, ĝis oni ne verŝis sitele sur niajn kapojn nuban ankvon, ni, interkroĉiĝintaj permane , malrapide paŝadis sur historiaj aleoj. En loka komerca centro ni aĉetis kontraŭ unu eŭromonero du etajn plastajn boteletojn da blanka malklara, varma vino. Romantikooo! Post la tria gluto timigita, ke acido de stomako tuj memorigos pri si mem, mia amikino sian boteleton enmanigis al mi. Sed eĉ kelkaj glutoj sufiĉis, ke mia kapo agrable ebriiĝu. Eble ne pro vino, sed pro la neatendite el post la angulo aperinta Ejfela turo? Rivero Sejno plu preterfluas tiun feran giganton kiel antaŭe. Tamen kiam mi vizitis ĝin pasintfoje, rivero Sejno estis tre superakviĝinta. En tiu pigra rivero konstante navigas ŝipoj. Iliaj noktaj lampetoj interrompe brilas. Parizo, mi amas vin!... Sufiĉas! Ni revenu en hotelon!

Frumatene mi vekiĝis kaj tuj komencis rideti. „Bonan matenon, Parizo!“. Dum mia amikino ankoraŭ dolĉe dormis, mi per mia saĝa telefono sciigis miajn geamikojn: „Saluton!Bondeziroj el Parizo“. Mi tuj iris duŝi min, ĉar tago komenciĝas. Mankas tempo por atendi. En Parizo ni denove nur por semajnfino. Tamen Parizo tre grandas. Ni devas ankoraŭ multon ekvidi, ankaŭ manĝeti ni volas, tamen ĉio beste multekostas.

En Parizo mi volis ekvidi tiun bildon, pri kiu Dan Brown filmis „Kodon de Da Vinci“. Tamen tiaj kiel ni, ŝajnis esti milionoj. Ĉe Luvro serpentis longa vico. Mi suspektis, ke iuj en ĝi staris dum tuta nokto. Por ni Monna Lisa ridetis el la profundo de vitra piramido. Bedaŭrinde, ne originalo – nur ŝia afiŝa kopio. Apude mi ekvidis oficiston, interrompis lian oscedadon kaj malrapide demandis en fuŝita angla: „Bonvolu diri, ĉu tiu tuta vico atendas por ekvidi Monna-n Lisa-n?“ Franco respondis al mi per rideto kaj per mirinda vortmiksaĵo: „Oui, noo... Ĉi tie okazos koncerto. Klasikaĵo“. Fantazia freneziĝo! Al klasikaĵo en Parizo- kilometrolonga vico?! Mi kliniĝis al orelo de franco, ĉar mi ne kuraĝis esti stulteta: „Ho, jeees... Bonvolu diri, kie estas tiu Roza linio, priskribita en la libro?“. Por granda mia ĉagreniĝo, franco ekuzis amason da francaj vortoj. Li bonkore gestadis permane kaj montris al palaco, tamen mi komprenis nur unu vorton: „Fermita“.

Kion ankoraŭ mi rakontu al vi pri Parizo? Oho, ĝi estas nepriskribebla. Neforgeseblaj impresoj por vojaĝantoj memstrare estas Mulen Ruĵ‘, Ejfelturo, Luvro-muzeo, noktaj ekskursoj, se vi havas volon kaj forton, Triumfa arko, Clichy bulvardo. Ne forgesu gustumi la frititajn kaŝtanojn. Ili bongustas ne nur sur placo Pigalo. Kiam vi gastas en Parizo,nepre vizitu almenaŭ unu fojon ventmuelejon Mulen Ruĵ‘, ĝi funkcias ekde 1889 jaro. Mirindas sinprezenta programo. Ĉio apudas ĉe monto Monmarto; kvartalo de Ruĝaj lanternoj, placoj Pigalo, Blanŝi, bulvardo Kliŝi.Tio estas simbolo de Franca ĉefurbo. Tamen ĉion tion oni devas sperti persone. Necesas nur kuraĝo, kaj eble spontaneco.

Au revoi‘r! Ĝis revido!