Staseo estas esperantisto denaska, liaj gepatroj estis esperantistoj kaj lia avo ankaŭ estis esperantisto. Pro tio li ne povas kompreni, kial inter la homoj estas tiom multe da mensogo, prirido, malamo, agresemo. Kie estas la kaŭzoj de tio? Ĉu nur en Litovio oni mensogas,malamas,agresemas? Ĉu ankaŭ en aliaj landoj tio okazas? Staseon turmentis tiom multe da demandoj, kaj li decidis priparoli, pridiskuti ilin kun Andreo, gvidanto de loka Eperanto klubo.
-Andreo, diru, ĉu tio estas vero aŭ absurdo? Statistiko diras, ke ni en Litovio avangardas en la sinmortigado, intencaj murdoj, primokado de malsampensantoj, alkoholismo, laŭ kvanto de prizonuloj ktp.
-Multaj litovaj esperantistoj, senescepte vi, ne volas kredi tiun timigan statistikon. Ĉar inter homoj disvastiĝas fama eldiro de Mark Twain; „Estas tri specoj de mensogo: mensogo, impertinenta mensogo kaj statistiko“, -strabe ridetante diris Andreo.
-Jes, vere. Jam dum multaj jaroj oni diras, ke esperantistoj estas sentaŭguloj, stranguloj kaj plej malbonaj homoj, ĉar ili volas konkeri la mondon. Mi suspektas, ke tio ĉi estas komploto – iuj volas domaĝi nin kaj intence tion faras, - nervoziĝinte parolis Staseo.
-Brave, Staseo. Se io ne plaĉas al ni, ni tuj serĉas, kiuj estas tiuj malbonuloj, kiuj domaĝas nin. Se, verdire, kulpas nur ni mem kaj ni mem domaĝas nin... Kio estos tiam? – scivole parolis Andreo.
-Tiam ni serĉu la kaŭzojn... en ni mem, - lante voĉis Staseo.- Verdire, mi ankaŭ rimarkis ion... Mi ne komprenas, pro kio la homoj tiel kondutas? Kial oni mensogas, malamas, agresemas, drinkadas, sinmortigas? Pro kio oni ne volas esti pli bonaj, ne volas ŝanĝiĝi? Pro kio oni tiom amase elmigras eksterlanden? – li verŝis demandon post la demando.
-Pro tio, ke ŝanĝi sin mem multe pli malfacilas, ol ŝanĝi ĉirkaŭaĵon, medion. Jen pro kio oni forveturas, anstataŭ ŝanĝi sin, - parolis Andreo.- Mi pensas, ke la homaro malsanas. Ni forte malsanas je dependo al agresemo.Pri tio oni malfacile kredas. Tamen tio estas reala problemo, kiun multaj neas. Kion devas fari alkoholulo, kiu volas ĉesi drinkadi? – per demando finis li.
-Agnoski, ke li posedas problemon...,- kulpe diris Staseo.
-Jes! Ĝuste tiel!- diris Andreo, li leviĝis de sur la seĝo kaj komencis iradi en la ĉambro.-Ni devas agnoski, ke al ni plaĉas la agresemo, ni estas depentataj de agresemo, ni uzas ĝin kiel nian ilon – tio estas parto de nia vivkulturo.
-Eble vi pravas, tamen estas tia la mondo, tia estas la mondpercepto... tiaj estas la distroj, -parolis Staseo.- Oni ŝaltu iun ajn televidkanalon –ĉie oni nur pafadas kaj persekutas, drinkadas kaj murdas, rabas kaj perfortas. Do, ĉu ni kulpas, ke ni konfuzis hororfilmon kun la vivo? La televizio instruas nin malami, agresi, mensogi. La bonaj novaĵoj neniun interesas.
Andreo sidiĝis ĉe la tablon kaj plenzorge diris:- Mi suspektas, ke tio venas de pratempo.
-Do, pro kio la malamo tiom allogas, -Staseo per manplatoj ŝirmis sian vizaĝon.- Kie estas la esenco, la kaŭzo?
-Vi sciu, mi ne trovas ĝustan respondon. La dependeco al agresemo, al malamo, verŝajne estas rezulto, sed ne kaŭzo, - konkludis Andreo.
-Vin aŭskultante, mi kaptis interesan ideon... – parolis Staseo.
-Nu, bonvolu diri, -ekatentis Andreo
-Mi suspektas, ke tio okazas pro la manko de estimo, toleremo...
-Kiel? – ekmiris Andreo.
-Se oni timas, sekve oni estimas, - emociplene parolis Staseo.- Multaj agresemuloj nome tiel komprenas la devenon de estimo- subigante alian.Ili kredas, ke per forto kaj timo eblas profiti estimon.
-Tamen estimo posedas nenion komunan kun timo, - ekmiris Andreo.- Estimo estas kontraŭo al agresemo kaj timo. Por perforto bezonatas viktimo kaj por estimo – la homo... Oni kredas, ke estimon necesas meriti. Sekve, la estimo estas merito.
-Estas ankoraŭ unu maniero...
-Kiu? –ekbrilis la okuloj de Andreo.
-Ricevi estimon senpage!- parolis Staseo
-Kiel senpage? Vi volas diri, ke ĉiuj ĉiujn estimu senkaŭze?- miris Andreo.
-Ĝuste tiel! Vera estimo postulas nek perforton, nek meriton. Kiel ni, esperantistoj, estimas unu la alian. Necesas nur diri al si mem, ke mi estimas ĉiujn homojn, ĉar mi mem volas esti estimata, - klarigis Staseo.
-Tamen tio tiel simplas, tiel ordinaras... ,tro simplas, - miris Andreo.
-Konfucio antaŭ 2500 jaroj diris: „Absolute ĉio en la socio sintenas per estimo...“-aldonis Staseo.
-...aŭ per la agresemo kaj timo...- finfine Andreo komprenis la alternativon. –Se inter homoj mankas denaska estimo, ĝin ŝanĝas timo kaj agresemo.
-Nome! Aŭ ni kontrolas nin kaj estimas homojn, aŭ timo, malcerteco kontrolas nin kaj naskas agresemon, - konkludis Staseo.
-Do, sekvas, ke scipovo estimi estas la ŝlosilo al la homaj koroj, - ekradiis Andreo.
-...kaj liberiĝo for de agresemo kaj malcerteco, timo, - finis Staseo.
Ambaŭ samideanoj nur nun eksentis, kiel lacigis ilin tiu malfacila interparolo.
-Mi sentas min kvazaŭ permane malŝarĝinta vagonon da karbo, - konfesis Staseo. - Ni iru trinki po bokalo da malvarma biero, - proponis li.
- Kun plena estimo, Staseo, -ekĝojis Andreo.