Mi devas konfesi, ke tiuvespere mi faris absolute nenion. Mi kuŝaĉis sur la sofo kaj pripensis la sinsekvon de la eventoj de mia nova humuraĵo, kiu – kvazaŭ malseka sapo – konstante glitis kaj glitis el miaj manoj. Mi koleriĝis.
„Atendu...,- mi timigis ĝin.- Mi kontentiĝos sen vi. Vi ne estas iu eksterordinara humuraĵo, sed simpla..., ĉiutaga, pri esperantistoj...“.
Subite mi ekaŭdis, ke iu eniris mian ĉambron. Mi levis la kapon. Antaŭ mi staris iu nekonata persono. Kvazaŭ la kluba kasisto Petro, kvazaŭ la kursgvidanto Paŭlo. Aŭ eble ambaŭ samtempe, nur en unu persono.
- Kion vi volas? – mi demandis lin. – Ĉu mi povas helpi vin?
- Por mi malbonas,- komencis paroli la nekonatulo.- Tre malbonas...
- Sciu vi, estimata,- mi intencis lin konsoli,- la fizikaj mankoj ne estas tiom teruraj... La spiritaj mankoj estas multe pli teruraj.
- Aŭtoro...,- li subite ekploris.
Mi malfermis la buŝon. Tiu ĉi estulo klare kaj kortuŝe eldiris la vorton „aŭtoro“.
- Kion?!,- mi konsterniĝis.- Vi komprenas ion malĝuste...
- Aŭtoro...,- ripetis li.- Por mi tre malbonas...
- Pardonu vi, tamen mi – ne estas „aŭtoro“,- mi ekbalbutis .
- Vi..., vi ... Ne elturniĝu vi, - li parolis plorante.- Vi verkis pri mi, eĉ kelkfoje, en viaj humuraĵoj.
- Ne! –mi ekkriis.- Ne povas esti! Mi ne estas alkoholulo. Kaj ne degenerinto. Mi ĉion memoras!
- Aŭtoro..., - parolis la estulo.- Pro kio vi tiel faris...? Mi estas kluba prezidanto.Mi – Salamono.
- Ho! Do vi estas vere mia heroo... Sed pro kio vi estas tiom kripla, malklara?,- po iomete mi komencis percepti la aferon.
- Vi verkis min tian, ne finformitan, kiel personecon. Neniu amikas nun kun mi, ĉiuj preteriras senatente, sensalute. Iuj eĉ transiras la straton, por ne renkonti min. Kion mi faru nun? Kiam vi finverkis – vi ĝojis..., ĉu ne?, - ne ĉesis paroli tiu, kiu nomis sin Salamono.
- Sidiĝu, bravulo, - mi parolis al tiu, kiu sinnomis Salamono kaj montris por li seĝon. – Mi volas iomete interparoli kun vi. Amike... Ĉu vi scias, kio estas malsana ambicio? Tiam, kiam oni volas esti pli bona ol aliaj, superi aliajn. Kiam sensence oni kontraŭas, disputas, kverelas. Kiam mankas la modesteco. Kontraŭ tia ambicio necesas batali.
- Aŭskultu, aŭtoro..., - min interrompis tiu, kiu nomis sin Salamono. – Ni, ĉiuj ,faras erarojn... Mi povas diri tion saman ankaŭ pri vi. Tio estas senpera devo de mi, kiel gvidanto de la klubo. Mi multon povus diri, tamen mi ne volas. Kaj tamen vi? Proksimulon, samideanon en la kavon vi puŝas... Mi povus multon diri ,tamen mi ne diros. Ne indas difekti por si mem la humoron.
- Sed pro kio nestas en vi tiom da malsana ambicio? A?, - mi interrompis paroladon de tiu, kiu nomis sin Salamono. – Mi volas malfermi al vi la belecon de modesteco. Ĉu vi kredas, ke vi estas neŝanĝebla? Mi povas diri, ke vi eraras kaj baldaŭ vi mem konvinkiĝos pri tio...
- Kion?!, - li ekkriis.- Nur iu provu paroli tiel pri mi! Ĥa! Intelektuloj! Vi pensas, ke ili, tiuj geklubanoj ege saĝas?! Vi ne konas tiun ularon! Ili preferas klaĉi, fiparoli aŭ drinki, sed neniuokaze lerni Esperanton. Ili estas amatoroj. Ĉu ili pri la problemoj zorgas? Ĉu ili lingvokonojn perfektigas?... Ĉu mi devas singardi min? Vi diras, ke mi hontos... Mi hontos...!? Vi devas honti!
- Mi ne scias, kion respondi al vi,- jam tedis al mi lia parolado kaj mi kontraŭatakis lin. – Mi konas geklubanojn. Dum multaj jaroj mi interrilatas kun ili. Mi mem estas unu el ili. Vi ne trompos min!
- Ĉu eblas kompreni la aŭtoron, kiu ne komprenas la heroon, ĉar heroo ne komprenas sin mem? Ne! Do, jen..., - kolere parolis li.
- Kaj pri kio vi pensas nun ? – ne kuraĝe demandis mi.
- Pri io ajn... Pri tio, kiel pasas la tempo kaj griziĝas la haroj! Enkape io okazas... Io bruas, naskiĝas, mortas...
- Kaj pri la senco kaj esenco de Esperanto vi pensas? Nu, ĉu?, - ne ĉesis demandadi mi. – Interese... Tre intere.- Ĥa! Aŭskultu... Do,-pro kio vi altrudiĝas?,- mi komencis koleri.
- Fiaŭtoro, vi verŝajne volas, ke mi batu vian vizaĝon?,- jam kolere parolis tiu, kiu nomis sin Salamono.- Mi volonte...
- Pro kio?,- mi aŭtomate demandis.
- Via vizaĝaĉo mem tion petas. Forte altiras via fizionomio, - li ŝovis sub mian nazon sian tatuitan pugnon.- Mi povas nun...,kaj tuj. Antaŭ nelonge mi frapis unu ulon, similan al vi. Mi rekomendas al
vi trankviliĝi.
-Momenton,- mi petis tiun, kiu sin nomis Salamono, iomete atendi, por ke mi prenu notlibreton.- Vi saĝe parolas. Mi ion notos... Sekve estis tiel...
Ĉimomente en miaj okuloj ektrembrilis lazuraj lumetoj. Falante mi eksentis, ke mi puŝis ion apude. Aŭ eble ne? Eble nur ŝajnis al mi.
- Helpu! – mi ekkriis, sin verŝante per malvarma ŝvito, kaj... mi vekiĝis. Mi kuŝis surplanke apud la sofo.
- Mikaelo, ĉu por vi jam plibonas? – mi aŭdis afablan voĉon. Apud mi staris nur mia bona edzino Sonata.- Vi kuŝiĝu sur la sofon kaj ankoraŭ iomete ripozu, ĝis ĉio malbona pasos. La kranio via ne rompiĝis. Vi nur kapon frapis. Pro kio vi kriis? Kiu atakis vin? Pro kio?,- scivoleme interesiĝis mia edzino.
- Pro la kritiko, pro humuraĵo,- mi respondis mallaŭte kaj nevole.
Poste mi ekcerbumis, ĉu mi sonĝis, aŭ ĉu vere iu frapis min?