La vortkruciĝoj

Laimundas Abromas
Aperis en "Turka stelo" nr. 077

La geedzoj Simeono kaj Oksana post laboroj kaj tagzorgoj volas malstreĉiĝi kaj ripozi. Tiam ili solvas krucvortenigmojn, logogrifojn aŭ legas librojn. La krucvortenigmoj kaj similaj rebusoj tre vastigas klerecon kaj profundigas lingvokonojn. Ili estas la plej ŝatata speco de kaprompaĵoj, preferataj de multaj homoj, plej ŝatataj inter gejunuloj. Tio estas la gimnastiko por la prudento, stimulanta intelekton, komprenemon, orientiĝon, percepton, memorkapablon. Solvante krucvortenigmojn ,onidire, vidas vi la tutan mondon. El via ĉambro aŭ el kuirejo vi povas atingi, ni diru, Japanion, Antarkton aŭ iun ajn alian lokon de la mondo.
Ĉi foje Oksana legas la demandojn de la krucvortenigmo :
- La istmo inter Amerikoj ..., kio estas tiu „istmo“?
- Ĝi estas la terkolo inter du maroj, kuniganta du terpartojn, - respondis Simeono.- Ĝi estas „Panamo“.
- Kio estas tiu „pan-amo“? – demandas Oksana.- Pri kia amo ĝi temas? Ĉu al pano?
- Ne la amo al pano, sed ĝi estas la lando inter norda kaj suda Amerikoj, - klarigas Simeono al ŝi.
-
- Ĝuste..., taŭgas, ses literoj,- diras ŝi kaj plenigas la linion. Poste legas ŝi plue:
- Loĝanto de Hispanio?... „Polo“,- diras ŝi,- ne taŭgas, „maŭro, judo, litovo“, tro kurtas la vortoj. Estas sep literoj.
- „Hispano“,- diras Simeono.- Vi tute ne scias la geografion.
- Ho, prenu ĝin la diablo! Tiel simplas, ke ne tuj venas en la kapon, - pravigas sin Oksana, plenigas la linion kaj legas plue:
- La fiŝo, simila al kolbaso..., ĉu estas tiaj fiŝoj?, - ekmiras Oksana.
- „Angilo“, ĉu taŭgas?,- demandas Simeono.
- Jes, ĝuste..., mi legas plu,- plej grava organo de la homoj..., „parlamento“, ne, ne taŭgas, tro longas la vorto, kio ĝi estas ?, - scivolas Oksana.
- Kiom da literoj?, - demandas Simeono,- kvar aŭ pli multe?
- Kvar.
- Enskribu „koro“.
- Taŭgas,- ĝojas Oksana.- Jen sekva demando;- ĉifona, malzorgita senhejmulo,- legas Oksana.
- „Vagabondo“,- tujas Simeono.
- Ne taŭgas, tro longas la vorto, estas nur ses ĉeloj, - kalkulas Oksana.
- „Vagulo“,- ĝustigas Simeono.
- Ne taŭgas. La kvara litero estas „mo“,- nervoziĝas Oksana.
- Necesas konsulti la Plenan Vortaron..., Do, jen, vidu, ŝajne mi trovis..., „trampo“, ĉu taŭgas?,- ĝojplenas Simeono.
- Ĉu temas pri usona eksprezidento?,- surpriziĝis Oksana,- Ĉesu vi, ne povas esti!... Tamen taŭgas. Mi enskribas. Sekvas – speco de mikroboj, tro malgrandaj por esti videblaj, kaŭzas gripon kaj aliajn similajn malsanojn. Ses literoj..., „Bacilo“. Ne, ne taŭgas. Antaŭlasta litero „so“,- provas solvi Oksana.
- Devus esti „viruso“, - decidas Simeono.
- Ĉu temas pri ruso? – misaŭdis Oksana.
- Ne ruso, sed „vi-ru-so“,- ĝustigas la edzo.
Ŝi enskribas la menciitan vorton kaj legas sekvan demandon :
- Aŭtoro de internacia lingvo,- legas Oksana.- Kiu li estas?
-„Zamenhof“,- kun certa konfido diras Simeono.
- Kiu estas tiu Sam en hop? Mi nenion aŭdis pri li,- scivolemas Oksana.
- Li estas aŭtoro de Esperanto-„Za-men-hof“, mi hontas pro vi, Oksana,- diras Simeono.
- Ĝuste. Taŭgas... Granda metalurgia fabriko,- Oksana legas plu.- La dua litero - „zo“.
- „Uzino“, -post eta paŭzo diris Simeono.
- Hontu vi, ĉu temas pri la speco de publikulinoj?,- scivolas la edzino.
- Nu ne, mi trovis ĝin en la suplemento de la plena vortaro,- rediras Simeono.
- Jen alia demando – prostituitino, komenca litero „po“,- legas Oksana.
- „Publikulino“, ĉu taŭgas?,- demandas Simeono.
- Tute ne taŭgas, tro multas literoj,- rediris Oksana.-Estas ses ĉeloj.
- Necesas denove konsulti la vortaron,- diris Simeono kaj komencis foliumi ĝin...,- Do, mi trovis tiun vorton en la suplemento. Skribu „pu-ti-no“.
- Vaŭ! Ne povas esti! Ĉu temas pri rusa prezidento?...- surpriziĝis Oksana, tamen la vorto taŭgis kaj ŝi skribis ĝin. Bonas, ke iom post iom, spontane ĉio klariĝas, kiam Oksana enskribas: speciala nutromaniero – „dieto“. Po iomete, po iomete solviĝas ĉiuj aliaj demandoj ;- hejma flugilulo – „tineo“, post la ne taŭgaj vortoj: papago, kanario ktp. Se vi kelkajn vortojn ne scias, ne gravas ,– vi povas mem elpensi ilin. Eble ie taŭgos, ekzemple „ŝabalbono“,“belzebubo“,“frudento“ kaj similaj vortoj.
Kio estas tiuj vortkruciĝaj enigmoj? Ĝi estas kampo, sur kiu kruciĝas la vortoj. Kiam Oksana demandas:
- Kiam vi revenos hodiaŭ post la laboro?
Kaj Simeono respondas:
- Ĉu mi estas astrologiisto, por ke mi anticipe sciu ?
Kaj jen ĉi tie komenciĝas la vortkruciĝoj.