Homojn proksimigas la amo kaj biero,sed por tiuj aferoj oni bezonas bonan sanon .Tamen ni tutegale sidas en bierejo.Ni cerbumas tie.Profunde kaj enhave.Pri la homo inter homoj.Longe ni pesis la faktojn kaj finfine ni kaptis la veron : la sorto estas kruela.Al unuj ĝi malavaras,sed al aliaj...
Kaj iĝas malgaje, kiam la preterirantaj homoj ĵetas al ni :
-Pro kio vi sidas ĉi tie malzorgemaj neglektuloj? Kiujn priridas,sinjoroj? Al falsaj aŭguristoj venos nigraj tagoj! Ĉu vi havas nenion por fari?
Tiu estas instruisto Salomono. Tion saman li demandis ankaŭ hieraŭ. Verŝajne al la homo konfuziĝis la psikologia ekvilibro.
Nia vira interparolo rompiĝis. Ni sidas silente. Post certa tempo ni komencas nervoziĝi, ĉar, kiel multaj homoj, ni ne kapablas silenti. Tial li,Salomono,silente,ke ĉiuj klare aŭdu,diris:
--Esperantistoj venos! Tiam vi ekvidos, kio okazos.- Li frapis pordon kaj forlasis bierejon. Ni nur ekridis. Tia estas la sorto de nuntempa klerulo.
Unu nokton furiozis la ŝtormo kaj matene en la arbaro, kolektante fungojn, la virinoj trovis gazeton,verŝajne de vento flugigitan el la urbo. De malproksime videbliĝis grandaj literoj „Heroldo de Esperanto“.Vekriante la fungokolektantinoj fuĝis el la arbaro kaj reveninte kolektiĝis en bierejo.Tie jam sidis tuta vilaĝa elito.La vilaĝestro Vaivada tralegis la strangajn vortojn kaj ial ektremis liaj manoj.-„Kion signifas tio?“- demandis ĉiuj. La virinoj kuntiriĝis. Nur policisto Kontrimas, kiu el ĉiuj amaskomunikiloj plej malfidis virinojn, komencis insulti ilin -Senhontulinoj! Alportis ĉi tien diversan makulaturon ! La virinoj diskuris.
Tamen ĉiuj sentis, ke io estis ne tiel,kiel decas.
–Necesas ekscii,kio okazas en la urbo,-diris vilaĝestro Vaivada. – Ĉu iu scipovas bicikli?
Ĉiuj ekrigardis kun espero policiston Kontrimas.Tamen tiu kapneis kaj veturi al la urbo kategorie rifuzis. Tiam ekstaris pensiulo Simeono, nervoza, senekvilibra viro kaj trankvile diris:-„Mi vidis,kiel aliaj biciklis“. –Vi estu singarda.La biciklo estas malnova, -avertis vilaĝestro.
–Mi kraĉu sur ĉion! - respondis Simeono, adiaŭkisis la najbarojn kaj ekbiciklis urben.
Ĉiuj miris, ke post sep diurnoj Simeono revenis, li estis apenaŭ viva. Virojn li trovis en bierejo.
–La impreso tia, kamaradoj,mi ne dubas, ke la vivo en la urbo furiozas. Kien oni rigardas, ĉie abundas homoj, vendejoj... Sed kiom da aŭtoj...! Tamen ĉu indas nervoziĝi !-malvarme diris Simeono.- Ne. Dank‘ al Dio, mi ĉiutage iĝas pli stulta kaj baldaŭ iĝos neimputebla. Do kion mi timu?!
-Sed tiujn...! – ekbalbutis la vilaĝestro Vaivada.- Ĉu vidis vi?
-Ne vidis mi, - respondis Simeono. –Sed apud ferojo la tergrundo jam bruas.
Ĉiuj ektremis kaj alpremiĝis unu al alia. Nur sola Tadeo, batemulo kaj artifikemulo, ĉiprintempe atinginta kvindekan jaraĝon, ĉirkaŭrigardis virinojn kaj knabaĉe kriadis:-„Ĉu venos? Nu, kaj kio! Mi tiel frapos...!“
Virinoj ruĝiĝis kaj viroj nur nazojn grimacis.
–Iru dormi, flavbekulo! –ekkriis vilaĝestro Vaivada. Tadeo ruĝiĝis kaj foriris hejmen.
Maljunulino Agota trenadis pensiulon Simeonon je basko kaj scivolis:-„Kio estas ili,tiuj esperantistoj?Kiel ili aspektas?
-Oni diras,ke ili estas preskaŭ kiel homoj.Nur havas pli multe da dentoj.
–Sed kiucele ili iru ĉi tien? Kion ili volas de ni? –interesiĝis bestkuracisto Antanas.-Ja ni havas nenion!
-Virinon vian forprenos,-malgaje diris vilaĝestro Vaivada.
–De kie ili venos?- eknervoziĝis bestkuracisto.
–El la urbo!
-Ni pereis! –kriadis virinoj kolektiĝinte al amaso.
–Sed eble ili ne alvenos,- vilaĝestro trankviligis la homojn .
–Mi vidis esperantiston...,- diris studento Rimas.
Iu vekriis. Kelkaj virinoj svenis. Studento iomete silentis, ĝuante la okazintan efikon, kaj kontenta eltrinkis bokalon da biero.
–En la urbo mi kun amikoj vizitadas bierejojn. Unufoje nin preteriris iu viro verdkolore vestita, sur sportĉemizo ĉarmis la surskribo -„Mi amas Esperanton“, sur ĉapon estis alpinglita granda verda stelo... Tiam mi prenis enmanen...
-
-La krucon...!, - ekkriis maljunulino Agota.
–Tranĉilon...! - paliĝis policisto Kontrimas.
–Ĉesu vi!- diris studento Rimas, -Kvazaŭ prudenton vi tute perdis pro la timo. La homoj mallevis kapojn kaj studento parolis plu:- Do! Apenaŭ mi prenis la bokalon kaj eltrinkis bieron, la esperantisto malaperis. Li iris, preteriris kaj nenio okazis.
La viroj interrigardis kaj, longe nepensante, decidis ,ke ekde morgaŭ trinkos pli multe. Tiam neniu kontraŭulo estos terura.
-Propogando! – ekkriis kolere la komercisto Staseo,sobra viro kun malsana hepato. – Mi ankaŭ vidis esperantiston ...,antaŭ pli ol dudek jaroj, en la pasinta jarcento. Kalveta, frenezeta, ŝajne frapita li estis, sed je unua rigardo li similis nin. Sin turnadis li, promenadis duontagon ĉe fervojo... Homoj restis sanaj, vivaj. Nur post kelkaj tagoj oni trovis apud fervojstacio la verdan ĉapon kun surskribo „Esperanto“ kaj disĵetitajn periodaĵojn en nekonata lingvo.Ne, kamaradoj, ne nervoziĝu ni. Esperantisto estas moderna. Li homojn ne tuŝas...
Post tiaj vortoj de komercisto ĉiuj trankviliĝis, eltrinkis po bokalo da biero kaj disiris hejmen. Nur policisto Kontrimas, kiu ne konfidis la ebriigaĵon, eltrinkis du.
Sed apenaŭ la suno subiris, ekaŭdiĝis la krio :-„Oni venas!“. Kaj jen aperis li... .Apiris li ĉe la rando de vilaĝokaj turnis sin al vilaĝa ĉefa strato. En la luna lumo tio estis timiga vidaĵo. Pensiulo Simeono kaŝis sin en fojnejo sub la fojno. Maljunulino Agota svingis de sur la sojlo per la bildo de Sankta Virgulino kaj kriis :
---Malaperu, malbenita fantomo! For, for!
Tamen terkultivistoj Saŭlo kaj Paŭlo tuj elkuris el vilaĝa domo renkonten kaj ĉirkaŭbrakis tiun homon :-„Adamo! Frateto!“.
La plej junan fraton Adamon ili ne vidis pli ol dek jarojn. Iam Adamo strange diris: „Mi iros serĉi feliĉon“ kaj forlasis gepatran hejmon.
–Kie vi pasigis tiujn jarojn? – scivolis Paŭlo.
–En urbo mi estis,en urbo,miaj karaj fratoj, - diris Adamo.
–Kaj kion vi faris tie?-demandis Saŭlo.
--Mi studis en la universitato. En urbo mi havas loĝejon., laboron. Tie mi trovis edzinon, havas mi du infanojn,-rakontis Adamo.
–Sekve vi trovis feliĉon, ĉu ne? - scivolis plu Paŭlo.
–Sed esperantistojn, ĉu vidis vi tie? - ne ĉesis Saŭlo. Adamo okulumis fratojn kaj per obtuza voĉo, kvazaŭ el la tombo , diris : „Mi estas esperantisto“. Tiuj du fratoj kiel staris, tiel falis surdorsen. Tamen Adamo montris dentojn, rikanis kaj ekridegis: „Nun estos bone, miaj fratoj!“.
–Ĉu bone ?! –timigita diris Paŭlo, kaj Saŭlo retiriĝis surmane kaj piede kaj pro io pardonpetis :
-Pardonu al ni pro ĉio ...
–Kion vi timas? Ĉu esperantistojn ? Esperanto ja estas nur lingvo, internacia lingvo. Kaj al tiuj, kiuj ĝin scipovas, malfermiĝas la vojoj al la tuta mondo...
La interparolo rompiĝis. Ili silentis kaj iom poste komencis nervoziĝi. Ili rigardis unu la aliajn malice.
–Tamen ni nenien volas veturi, ni bezonas nenion,- eklamentis Paŭlo.
-Nia devo postulas gardi niajn naciajn morojn, tradiciojn..., la lingvon kaj kredon...,-aldonis Saŭlo.
–Vi malfermu la okulojn kaj rigardu al la mondo. Ni montru nin al aliuloj pri kio ni estas interesaj, pri kio ni riĉas!- emocie parolis Adamo. Poste li surmetis la manon sur la ŝultron de Saŭlo.
–Ne ekscitiĝu, fratoj. Ne tiel ĉio estas farata!
-Sed kiel?- demandis Paŭlo.- De kie ni sciu? . Saŭlo aŭskultis, cerbumis kaj nenion respondis.
Adamo ĵetis rigardon al fratoj kaj tre serioze diris :“Ni laboru kune...“
La plej juna frato estis prudenta viro. Li perceptis, kio estas justa kaj kio ne. Li faris interkonsentojn kun amikoj el aliaj landoj, komencis negocon kaj liveradon de agrikulturaj produktoj eksterlanden. La vizioj pri estonteco akiris realan bazon. La vilaĝanoj jam ne plu timis esperantistojn. Najbaroj estimas la fratojn -terkultivistojn .Kaj tri fratoj jam estis en Afriko, Aŭstralio kaj Antarkto.
Nur oni nenion timu!