Post laboro mi ŝatas viziti bierejon por trinki iom da biero kaj ripozeti. Apenaŭ mi eksidis ĉe la tablon, gustumis la malvarman bieron kaj manĝetis fromaĝon, la bierejon eniris mia samklubano Dominiko. Supren levis li la ostecan manon. Komprenu „saluton“. Li aĉetis bokalon da biero kaj eksidis apude. Li estas viro pli aĝa ol kvindek, malagrable aspekta, kun la homoj komuniki ne scipovanta, kun eraroj parolanta Esperanton.
- Hej, amiko, mi salutas vin!- li diris al mi.
- Saluton, Dominiko, saluton. Mi jam delonge ne vidis vin, - respondis mi.
Ni eksilentis.Ĉar tiumomente mi certe ne sukcesis ion pripensi, pri kio ni povu interparoli. Mi ĉiam sentas min iom ĝenata, kiam mi estas devigata kun iu rilati. Kaj malofte mi trovas temon, pri kiu mi povu babilaĉi.
- Por Esperanto mi ne estas bezonata, - komencis Dominiko.
- Finu vi! Ni, esperantistoj, ankoraŭ ne perdis la interrilatojn de la homo al homo. Jen estas en tio nia forteco! Kaj kiaj estas perspektivoj!- mi volis subteni la samideanon.
- Do, Esperanto estas plena sensencaĵo kaj por litovoj ĝi neakcepteblas esence! - koleris li..
- Nu vi sakrilegias, Dominiko. Do, kion vi volas, ĉu rifuzi Esperanton?- malfermis mi la buŝon.
- Nu jes. Se ni ne venkos Esperanton, ĝi supervenkos nin, - plue daŭrigis Dominiko.
- Kaj kiel vi tion faros?- ekinteresiĝis mi. – Ĉar Esperanto estas tiom potenca.
- Esperanton necesas malpermesi, forskrapi el la memoro de la homoj, forgesi kiel malagrablan sonĝon, reverki ekciklopediojn. Esperanto forestas, kaj neniam plu estos, -furiozis li.
- Imprese...,- la intereso kaptis min.
- Kaj tio ĉi estas ankoraŭ ne ĉio!. Esperanto postulas grandegajn investaĵojn. Al diablo tiun Esperanton!,- furiozis li.- Ni devas ion fari, - diris Dominiko, gustumante el la bokalo bieron. – Ni ne bezonas facilajn kaj hazardajn venkojn! Nia vojo, nia celo, nia celobjekto estas malfacile atingeblaj.
- Brave! – ekkriis mi emociiĝinte.
- Bone vi diris. Ni metas antaŭ ni altajn celojn, ni devas ĉiufoje forte eksalti,- daŭrigis li.
- Naskiĝinta por flugi, rampi surtere ne povas!- kronis mi la paroladon de Dominiko kaj supren levis la bokalon.
- Mi vidas, ke ne plaĉas al vi tio, kion mi parolis pri Esperanto. Mi vidas, kiel vi grimacas,- ne ĉesis paroli Dominiko.- Pro tio, ke vi alkutimiĝis akcepti Esperanton tia, kia ĝi estas. Kaj vi ĝin ne kritikas. Ne priridas ĝin. Sed tiuj, kiuj kritikas, estas ne tolerataj. Tia estas via vidpunkto.
- Diru al mi, Dominiko, mi petas, pro kio vi diras „ni devas“, „ni faros“, „ni postulos“, „nia vojo“, „nia celo“? Ĉu vi estas multnombraj? Kiom da vi nombras?,- nervozinte kontraŭatakis mi.
- Nu..., verdire nun mi estas sola, - iom cerbuminte respondis Dominiko.- Tamen baldaŭ ni estos multnombraj. Ĉu vi komprenas!,- ekkriis Dominiko.- Mi nervoziĝas! Mi ne scias, kio okazas kun mi.
Dominiko eksentis tro multe dirinta kaj provizore eksilentis. Ĉimomente li malamis sin pli ol iun ajn alian.
- Vi nek vin gardas, nek aliajn kompatas. Ĉu vi ĉiam tiel kondutas?,- post la certa paŭzo mi demandis kaj gustumis bieron, manĝetis fromaĝon.
- Eble mi eraras, tamen mi sentas min trompita,- maltrankviliĝis Dominiko plue.
- Kion signifas tio?- scivolis mi.- Vi diras unu, enkape vi havas ion alian. Ezopa parolado. La skribado inter la linioj. La perfido - kiel normo. Kian impreson vi faras al venanta, nova kaj impeta generacio? Do jen, mi povas viajn vortojn bildece ilustri; „Ne maltrankviliĝu, ĉio finiĝos malbone“. Ĉu?,- ne ĉesis mi kaj sincere ekridis,- ĥa, ĥa, ĥa!. Tio ne estas serioza... Kio okazis, Dominiko?
- Dum multaj jaroj mi estas esperantisto, vizitadas klubajn kunvenojn,- komencis Dominiko.- Mi plenumas diversajn taskojn, helpas al aktivuloj. Tamen neniu konsideras min serioze. Neniu proponas al mi iun gvidan postenon. Neniu volas kun mi interrilati, amikiĝi, fotiĝi, komunikiĝi. Mi havas rajton nur samopinii, sed neniam konsili... La fino!.Sufiĉas al mi, - mansvingis Dominiko kaj ektrinkis bieron.
Mi ne ĉion komprenis, tamen estis io nova kaj interesa. Al mi ŝajnis, ke la homo estas malsaĝa, kiu ne komprenas kion li posedas. Ĉu oni rajtas diri al la homo „Vi estas senespera“.Tamen kio estas mi, ke mi tiel juĝas?
- Neniam plu vi diru tion! Ĉu vi komprenas, Dominiko?,- kolere mi eldiris tra la dentoj.-Kiucele vi volas iĝi kluba prezidanto?
Li tuta ruĝiĝis, eĉ la varmo surverŝis vizaĝon de Dominiko. Neniam li pensis pri tiu posteno. Sed nun... Li mem iĝis scivolema. Pro kio? Ĉu li bezonas tion? Tian respondecon? Ĉu li kapablos? Post longa pensado, cerbumado Dominiko decidis:
- Vi sciu, mi jam ne plu volas iĝi prezidanto... Sufiĉas al mi. Vi pravas.
- Do, ni leviĝu ?- demandis mi.
Ni fintrinkis bieron kaj forlasis bierejon.