Unufoje, vespere por mi iĝis malbone, malgaje. Trans la fenestro pluvis kaj furiozis vento. Mia edzino perfidis min kaj foriris al alia viro, mia amorantino – ankaŭ al alia. Mi rimarkis –televidilo difektita, fridujo malplenas kaj ne funkcias. Radioricevilo disaŭdigas la funebrajn marŝojn. Ĉu intence? Do, kio restis por mi? Serioze pripensinte – restis nur sinmortigi. Ni ĉiuj en tiu ĉi mondo estas nur gastoj. Do, jen, mi komencos –unu, du!- kaj solvos la problemon. Finfine litovoj estas agnoskitaj kaj konsiderataj kiel popolo de sinmortigantoj. Se estos unu pli multe aŭ malplimulte, ĉu gravos? Do. Kion fari? Mi dronigis min en la kaliketo da brando, tamen mi ĉiam elnaĝis supren. Alnaĝinte la randon de la kaliketo, mi surrampis ĝin, fleksis min trans la randon kaj falis sur la ferdekon-ĉambran plankon.
Mi mallongdaŭre kuŝis surplanke. Kiomlonge – mi ne memoras... Eksonis telefono –ĝi sola funkciis. Afabla virina voĉo informiĝis, ĉu mi estas vere Dominiko.
- Jes,- mi respondis, - mi estas Dominiko.
- Mi telefonas el la Ofico de Animosavado, - prezentis sin tiu afabla virina voĉo el la alia fino de linio.- Oni nomas nin la Porkonsola aŭ Porkonfida telefonlinio. Ĉu vi aŭdis pri ĝi?
- Jes,- mi respondis.- Sed kia utilo de tio? Mi ne komprenas.
- Surbaze de anticipaj sciigoj, vi volas vin mortigi! Vi volas rompi vian vivfadenon,- aŭdiĝis en la telefono.
- Jes, vere,- mi konsentis.- Mi agnoskas vian servon, sed kiu utilas de tio?
- Nu,- aŭdiĝis jam kolereta voĉo,- vi ĉesu afekti! Diru, kio turmentas vin, kio ĝenas! Nur kurte! Tiaj, kiel vi, ĉe ni abundas kaj ĉiuj atendas!. Ni simple ne povas ĉiujn priservi, do!?
- Mi eĉ ne scias, de kio komenci... La vivfadeno apenaŭ sin tenas...- parolis mi.
- Vi finu ŝerci! – ekkriis voĉo en telefono.- Ni ne havas tempon por ŝerci, vi komprenu! Por ni malaltigis salajrojn, eksigis kelkajn personojn. Ni restis nur duope –mi kaj unu maljunulino.
- Sed mi restis sola, - respondis mi.
- Ĉe ni frostas, eĉ la animoj de estintaj klientoj tremas pro la frosto,- aŭdiĝis tremanta voĉo en telefono.
- La animoj?- mi ekmiris.- Kion oni faras ĉe vi?
- Ĉu estas via afero?!- kurte kaj firme hakis la voĉo en telefono kaj iom poste pli milde aldonis.- Nu... ili riproĉas, ke ni ne savis ilin, ke estas sentaŭga nia Animosava ofico.
- Tre malbonas... Mi tre bedaŭras, ke vi tiel malsukcesas...,- mi provis konsoli la voĉon en telefono.
- Vi sciu...!- ekkriis tiu voĉo en telefono.- Vi tutegale vin mortigos! Ĉiuj donitaĵoj, kiujn ni ricevis, tion atestas. Mi sentas, ke mi vane perdas la tempon.
Tiumomente en mia pereanta animo io ektremis, ekvibris. Kiel? Pro kio? Ili eĉ ne provas min forinstigi! Savi! Kiam en la lando estas tiom malbona demografia situacio! Kiam ĉiutage mortas pli ol naskiĝas! Nu ne! Ne estu tiel!
- Vi provu min persvadi,- mi parolis.- Eble mi ne mortigos min!
- Ĥe, - respondis virina voĉo.- Nur pro via kaprico? Prefere vi ne perdu tempon, ne prokrastu. Vi sciu, ĉio vanas. El nia laboratorio oni portis al ni peceton da via hepato... Tiu peceto krias- „mi ne volas vivi!“.
- Hepato eble ne volas, sed mi volas! – mi komencis nervoziĝi.
- Sen hepato?
- Sen hepato!
- Vi estas stranga paciento..., – nervoziĝis virina voĉo en telefono.- Multaj, similaj al vi, senhezite konsentas morti. Sed kiam ni mencias hepaton...
- Eble tiu hepatpeceto estas ne mia? Jes, jes. Mi eĉ ne dubas – ĝi ne estas mia!,- mi ne cedis.
- Do, ĉu vi mortigos vin aŭ ne?! – scivolis ŝi.
- Mi ankoraŭ ne decidis,- dubis mi.-Mi portos al vi mian renon. Tiam ni decidos! Surloke!
- Ni havigas la servojn nur telefone!-ŝi kontraŭatakis min.
- Ne gravas, vi faru escepton. Kiu scias, eble lastan fojon mi trairos la stratojn de mia amata urbo... sub la balancantaj lanternoj, karesata de aŭtuna vento kaj pluvo... Kiu scias?- kaj metis mi telefonon.
Veninte al Animosava Servo, mi trovis tie du plorantajn virinojn. Maljunulino provis konsoli fraŭlinon, kiu telefonis al mi, ripetante: „Simona, ne sinmortigu vi. Kion oni pensos pri ni, pri nia servo? Ĉio pasos, ĉio preterpasos...“
-Mi renon portis, - mi sciigis ilin.- Jen.
Kaj metis mi sur la tablon rensimilan ŝtonon, trovitan sur la pavimo.
- Do, tiu estas vi? – ekkriis Simona. – Vi, prenu vin diablo, ankoraŭ vivas?!
- Ŝi pro vi freneziĝas, - klarigis al mi maljunulino, - ŝin forlasas prudento. Ŝi volas sinmortigi.
- Dum vi iris ĉi tien, - ploris Simona kaj parolis al mi, - kvin personoj forlasis nian mondon. Sed vi?
- Oni malaltigas niajn premiojn, - klarigis al mi maljunulino,- se ni ne sukcesas savi antaŭviditan kvanton da animoj.
Mi komprenis nenion. Ho, dio, kiom mizeras tiu servo?! Malordo!
-Simonjo, - mi ĉirkaŭbrakis ŝiajn mallarĝajn ŝultrojn, - vi iru kun mi. Vi ja ne mortigos vin nun kiel gapulino, ĉu ne? La vivo belas – post la ŝtormo la suno denove aperas! Ĉio rondiras – feliĉo, malfeliĉo...
Ŝi levis supren larmoplenajn okulojn, ili estis bluaj kaj belaj, kaj demandis:
- Ĉu vere?
- Vere, - respondis mi. – Krome mi estas tute sola. Tielsame kiel vi. Vi iru kun mi, ni trinkos kafon. Vi sciu,- mi plene malfermis mian koron, - verŝajne mi edzinigos vin.
Simona sereniĝis kiel ĉielarko. Ŝi kolektis siajn personajn aĵojn, ekkriis al maljunulino „adiaŭ“ kaj ni foriris... Jen ni vivas duope. Ŝi savis min. Mi iusence savis ŝin.
- Nun ni estas senmortaj, - diras Simona. - Ĉar ni ambaŭ jam staris sur la sojlo al la aliflanka mondo. Kiam ni geedziĝos?
- Diru vi, - mi demandis ŝis, - pri tiu hepato. De kie vi prenis ĝin?
- Ĥa, ĥa, – ridis Simona.- La trompo! Ni nur provis novan metodikon.
- Jen, kiel?! Tiam mi preskaŭ ekfidis, Simona, - mi diris serioze,- tio estas kruele!
- Jes, vi pravas, - konsentis ŝi, - tamen vivi ankaŭ necesas.
Pro tio ni duope organizis Animosavan servon. Ni laboras nur duope. Ni jam savis kelkajn animojn- ili nun estas senmortaj. Ĉefe per la hepato-rena metodiko, tre rezultodona. Ĉar la homa korpo estas nesto de animo.
Tio estas kruele, jes, tamen vivi ja necesas.