La rezulto de la silenta rezistado

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr. 388

Denove estas la mateno, denove tuta tago antaŭ la okuloj. Mi enspiras freŝan aeron, poste longe tusas fleksiĝinte. Tuskraĉinte mi iras al televidilo, ŝaltas ĝin. Mi sidiĝas sur la sofon.

- Ĉu vi iros hodiaŭ al laboro? – demandas mia edzino Monika.

- Mi ne iros, - respondis mi.

- Ĉu en via kapo io malbonas? Ĉu mankas klapo en via kapo? – miras ŝi.

Mi nur enspiris lante.

- Ĉu antaŭ longe vi tion rimarkis?, - ekinteresiĝis mi.

- Ekde la unua tago, - ŝi rediris.

- Pro kio vi diris nenion pli frue?, - ekkoleris mi. – Ni tiom da jaroj vivas kune!

- Kion vi permesas al vi?!, - koleris Monika.- Vi okupiĝas pri balalajkoj. Labori vi ne volas, drinkadas, nenion vi scipovas, nenion kapablas.

Mi neniam volis labori, tamen mia edzino, mia Monika... Ŝi konstante klarigadis al mi, ke laboro estas utila. Necesa por vivteni familion. Tamen mi ne kredis... Tiutempe, antaŭ kelkaj jardekoj, mi laboris. Kaj kio sekvis el tio? En laborejo ni drinkis, multe ni drinkis, ke eĉ Soveta Unio ruiniĝis. Mi diras „ni“, ĉar mi unu drinkis neniam. Ni drinkadis ne pro la kaprico, ne pro tio, ke ni volis drinki. Ni drinkis pro tio, ke ni aspektu kiel veraj viroj. Eldrinkinte ni blasfemadis, kraĉadis, kriadis, interpuŝadis kaj interbatadis, parolis pri sporto kaj politiko- pri tio, kio havis nenian sencon. Ĉiutage mi stultiĝis pli kaj pli kaj baldaŭ mi iĝos neimputebla. Do, kion mi timu? Antaŭe tio nomiĝis silenta rezistado, kontraŭstaro. Kaj tio donis esperon. Mia edzino Monika diras, ke mi estas stranga. Tamen estas multaj homoj pli strangaj ol mi. Ni ŝajnigas, ke ni amas unu la alian. Tio ne estas tre malfacile, gravas ne subiĝi al emocioj.

-Kion vi faros, se vi ne iros al laboro?,- koleris Monika.- Ĉu vi povas ion utilan plenumi? Almenaŭ la rubojn kolekti kaj forporti el hejmo.

Mi sidis sur la sofo kaj spektis televidilon- oni disaŭdigis lastajn novaĵojn.

-Ho,Mikaelo, Mikaelo. Kiel vi ŝanĝiĝis. Labori vi ne volas, drinkadas, Esperanton vi ne finlernis, restis vi eterna komencanto... Diru al mi. Nur ne mensogu. Pro kio ?

Sulkiĝis mi kaj respondis:

-Pro tio, ke ...

Ĉi-momente mia penso komencis striki, lango – stumbli. Aperis la deziro eldrinki kaj serĉi la kulpajn, bati buŝaĉojn kaj frakasi fenestrojn. Tamen mi superregis min, levis la kapon kaj kuraĝe diris: . -Pro tio, ke mi estas stulta!

Mi ekploris, tamen, malgraŭ tio, mi obstine ripetis:

-Stulta! Vere mi estas stulta! Jes! Jes!! Jes!!!

Tiam ŝi demandis:

- Kiu kulpas?

- Vi ne komprenos..., - mi respondis al ŝi.

Subite mi memoris; kvankam mia edzino ne estas pli saĝa ol mi, tamen ŝi tre bone posedas Esperanton. Sekve la aliaj kriterioj decidas la sukceson. Mi mem ne komprenas, pri kio mi pensas, tamen mi scias, ke tio gravas.

- Kvankam mi estas stulta, viadire gapulo, tamen ankaŭ mi volas paroli Esperanton. Pro kio vi bone posedas Esperanton, sed mi -ne?- koleris mi.

- Mi ne diras, ke vi estas malsaĝa, stulta,- pravigis sin Monika.- Simple vi pigras.

- Do, pro kio vi edziniĝis al mi?- kontraŭatakis mi.

- Kiam mi ekvidis vin en la Esperanto kurso, vi estis simpatia, sprita junulo. Sed kiu povis antaŭvidi, Mikaelo, ke vi tiel ŝanĝiĝos,- bedaŭris Monika.

La avantaĝo, kiun mi sentis antaŭ mia edzino, estingiĝis, bonhumoro falis, la vivo montriĝis sensenca. Miaj oreloj ruĝiĝis.

-Tiom da jaroj..., ĉiutage..., kune, - mi apenaŭ eldiris.

En la profundo de koro mi sentis min kulpa. Mi ektremis. Nun mi ektimis vere. Kaj mi decidis: „Sufiĉas. Mi ne volas esti la ŝarĝo por mia familio“.

Mi aliris spegulon. Longe mi esploris mian bildon, ŝmacis per lipoj, turniĝis antaŭ la spegulo, palpebrumis per okuloj, pufis la vangojn, grimacis. „Ĉu li jam freneziĝis?“,- ekpensis mia edzino. Ŝiaj manoj kliniĝis, la kuleroj falis el ŝiaj manoj.

- Kion?!, - kriis mi.- Pro kio vi gapas ĉi tie?

- Mi nek gapas, nek..., - ektimis Monika.

Mi nervoziĝis, eĉ okuloj miaj ruĝiĝis.

-Al vi ŝajnas, ke mi similas porkon?!,- ne cedis mi.

- Ĉesu, Mikaelo. Vi tute ne similas...,- timigita parolis Monika.

Mi ektremis, apenaŭ sin kontrolis.

- Kion mi similas?,- ne ĉesis mi ataki.- Pro kio vi ne plu rigardas min?

- Pro kio mi rigardu?,- konfuziĝinte parolis Monika. – Ni estas jam ne plu junaj.

- Sekve, mi jam ne estas simpatia?

- Simpatia, bela,- balancadis ŝi.

- Ne, vi diru veron!, - komencis ekscitiĝi mi.- Kio mankas al mi?

Monika paliĝis, en ŝiaj okuloj iĝis mallume. Mi diris nenion pli, ekrigardis ŝin strange. Poste mi aliris ŝin kaj forte kisis ŝiajn lipojn. Mi aspektis tre ĉagrenita, malgaja. Monika mankaresis mian kapon kaj ,preninte mian manon, tiel milde, tiel bele diris:

-Miĉjo.... Mi neniam forlasos vin.

Mi levis mian kapon. Ŝiaj okuloj brilis, kiel dum la unua rendevuo. En mia koro io ekmoviĝis.

-Do, kion mi devas fari, de kio mi komencu?,- kun espero demandis mi.

Monika surtabligis „Plenan Manlibron de Esperanto Gramatiko“, botelon da minerala akvo kaj diris: „Vi legu“. Poste ŝi forlasis ĉambron kaj ŝlosis pordon.

Mi tralegis tutan PMEG-gramatikon de la unua vorto ĝis la lasta. Tamen mi komprenis nenion. Ĉu tiu Bertilo komprenis mem, kion li verkis? Trinkinte akvon, mi komencis legi PMEG ankoraŭfoje. Ĉifoje traleginte mi iom komprenis.

Subite la pordo malfermiĝis kaj eniris mia edzino.

- Do, Mikaelo. Vi diru, metinte la manon al la koro, ĉu tiu lernado donis al vi ion utilan?,- tuj demandis ŝi.- Nu, ĉu vi komprenis, kion vi legis?

- Kiel mi povis kompreni, se neniu klarigis al mi, - mi aŭdigis min.

Mi parolis longe, tamen ŝajnis, ke ŝi ne komprenas min. Poste lumo malaperis kaj iĝis malhele, mi svenis kaj falis de sur la seĝo sur plankon.

...............................................

Sed kiam denove mi ekvidis lumon, mi aŭdis mallaŭtan voĉon de mia edzino.

- Doktoro, ĉu estas iu espero?

- La kriza aĝo. Li ne devis tion fari, sinjorino,- la kuracisto trankviligis ŝin .

- Necesis!, - kriis mi. – Mi lernos plue.

Tamen mi ne sukcesis leviĝi kaj komprenis, ke mian krion neniu aŭdas, ke mi apenaŭ movetas la lipojn.

- Li tre volis finlerni Esperanton, - parolis ŝi.- Komence la principoj malhelpis... Klereco... Kompreneble eĉ mankis la volo... Poste li mem sentis, ke la plej bonaj jaroj jam pasis... Mi plej kulpas, - ĝemis ŝi.- Ni devis lerni kune. Mi devis helpi lin.

- Neniu kulpas, - la kuracisto trankviligis mian edzinon.- Tiel devis okazi. Tro granda ŝarĝo. La sanstaton li ne kontrolis. Amatoreco... Jen, kion signifas la soveta edukado kaj litova modesteco. Tamen ni havu esperon,li saniĝos,- diris kuracito, adiaŭis li kaj foriris.