Nikodemo estas fajroestingisto- savanto. Lia laboro estas malfacila kaj danĝera. Pro tio li volas antaŭ laboro iom ripozi kaj satdormi. Ĉar neniu scias, kio povas okazi dum la deĵorado. Foje okazas, ke ĵus veninte en la laborejon, necesas tuj veturi al la loko de akcidento.
Nome pro tiu kaŭzo lia nova najbarino, lupreninta ĉisomere loĝejon super lia loĝejo, ne vekis lian simpation. Kio estas tiu fraŭlino? Ĉu amantino de la amuzvesperoj, konfidanta sin, aŭ tre nervoza reĝidino? La unuan fojon renkontinte ŝin en la ŝtuparejo, Nikodemo komprenis, ke la zorgoj ne mankos. Li ne estas homo volonte interkomunikiĝanta. Al li plaĉas la sporto, laboro kaj dormo. La homoj ofte ekscitas lin per siaj paroladoj. Ili babilas pri nenio kaj tiuj vantaj babiladoj ne permesas al li malstreĉiĝi.
Unuan fojon renkontinte la novan najbarinon, Nikodemo intencis fari nenion, nur satdormi antaŭ la nokta skipo. Tamen ŝi ne permesis al li tion okazigi, ŝi provis lian paciencon. En ŝtuparejo la fraŭlino kokete ekridetis, intersalutis kaj prezentis sin – „Veroniko“. Nikodemo kontraŭvole intersalutis, sed ne prezentis sin. Tamen Veroniko montriĝis obstina. Ŝin ne fortimigis lia morna vizaĝo, ĉar ŝi tuj rimarkis:-„Mi ne aŭdis vian nomon?“. Li respondis, ke lia nomo estas Nikodemo. Ŝi tuj reagis ĝoje ekkriante:-„Ho! Sinjoro kun tiu nomo kaj tia figuro devus labori en la uniforme vestanta servo“. Li ekbalbutis, ke li estas fajroestingisto – savanto, kaj rimarkis, ke ŝi ne hontas flirti kun li. „Vidu, mi divenis,“- ŝi trilis plu. Tamen Nikodemo rimarkis, ke tio evidente videblas, ĉar enmane li tenis kaskon. Najbarino konfesis, ke ŝi rimarkis tion kaj demandis,-„Ĉu oni permesas kaskon kunpreni hejmen?“. „Kutime oni ne permesas kunpreni ĝin, tamen tio estas ne via afero. Adiaŭ“, - Nikodemo finis tiun stultan interparolon kaj eniris sian loĝejon.
„Ĉu oni permesas al ni kunpreni ekipaĵojn hejmen?“- li havis ankaŭ demandon al ŝi. Kompreneble, oni ne rajtas tion fari, tamen rompiĝis la rimenetoj kaj necesas ilin ŝanĝi ĝis la venonta alterno. „Scivolema kaprino – jen, kio ŝi estas!“ – decidis Nikodemo. Tiumomente li vere tiel pensis kaj iris sin lavi. Poste li decidis iom ripozi post la malfacila laboro.
Nikodemo jam preskaŭ dormis, kiam vekis lin la frapado al la pordo. Li pensis:- „Kiu povas tiel malfrue frapi la pordon?“,- tamen kontraŭvole li ellitiĝis kaj paŝis al la pordo. Trans la pordo staris lia nova najbarino. Ŝi, radiante pro ĝojo, demandis, ĉu li povas pruntedoni iom da kuirsalo. Ŝi tiom kolerigis Nikodemon, ke tiu apenaŭ sukcesis tra la dentoj eldiri:-„Ne!“. Poste li frape fermis la pordon antaŭ ŝia nazo. Nikodemo jam direktis sin al la lito, kiam denove aŭdiĝis la frapado al la pordo. Li sciis, ke tie, trans la pordo, estas ŝi, Veroniko. Denove Nikodemo malfermis pordon kaj ekrigardis ŝin, tamen ŝi vantbabilis, ke ili ne sukcesos tiele ligi la bonajn, najbarajn interrilatojn. Al Nikodemo ŝajnis, ke li falos surloke. Li malfacile vespiris, pardonpetis, diris, ke li ne uzas kuirsalon kaj volas dormi. Ŝi tuj gajiĝis kaj komencis ion paroli, tamen Nikodemo ne plu aŭskultis ŝin. Finfine ŝi foriris.“Kia virinaĉo! Kia furio!“ – pensis li antaŭ la ekdormo.
Feliĉe Nikodemo dormis longe, ĉar atendis lin malfacila deĵorado. En tiu tago li estingis brulegon en la kvara etaĝo de multloĝeja domo, poste li rapidis al la aŭtokarambolo, ĉar la stiristo estis fermita en la frakasita aŭto. Post dudekkvarhora laboro li revenis hejmen senfine laca. Li duŝis sin, prenis el fridujo unu ladskatolon da biero kaj surfoteliĝis por rigardi televidilon. Trinkinte bieron li eĉ ne eksentis, kiam liaj okuloj mem fermiĝis. Bedaŭrinde, la frapado al la pordo vekigis Nikodemon. Malferminte la pordon li demandis insistan najbarinon, pro kio ŝi ĉiam frapas, sed ne premas la butonon de la pordsonorilo. Ŝia respondo mirigis lin. Veroniko klarigis, ke pordosonoriloj estas senanimaj, sed tiu frapado sur la pordon estas io alia. Ĉiu homo frapas unike, pro tio oni tuj povas diveni, kiu venis. Nikodemo demandis, kion ŝi bezonas ĉifoje. Veroniko diris, ke ĉivespere ŝi aranĝas amuziĝon por siaj geamikoj kaj demandis – ĉu li volas aliĝi? Li gape rigardis al Veroniko kaj ne povis kredi, kion ekaŭdis. Nikodemo dankis kaj diris, ke li kutime enlitiĝas fruvespere, antaŭ la deka. Ekaŭdinte la respondon, Veroniko foriris sen iu bedaŭro kaj disreviĝo. Kiam ŝi komencis supreniri, Nikodemo fermis pordon kaj revenis al televidilo. Li spektis ĝin ankoraŭ du horojn kaj, kiel estis dirita al najbarino, enlitiĝis je la deka. Al Nikodemo plaĉis tiel vivi kaj pro tio li ne hontis. Li amis sian laboron. Ne ĉiu aĝa fraŭlo devas diboĉi en amuzvesperoj. Tamen tiuvespere dolĉe satdormi li ne sukcesis. La amuzvespero komenciĝis malpli frue. Verŝajne ŝiaj geamikoj ne scias, kio estas ĝustatempeco. La bruo, rido, dancoj kaj senbridaj krioj, kompreneble, vekis lin. Proksimume unu horon Nikodemo turnadis sin surlite de unu flanko al alia, provante denove ekdormi. Domaĝe, ne sukcesis. Finfine li konkludis, ke ne indas perdi la tempon. Li leviĝis, vestis sin per la sportvesto kaj iris surstraten por iom kuradi.Li kuradis pli ol unu horon kaj revenis kun espero, ke amuzaĵoj finiĝis, tamen ho ve!, ili daŭris kun pli granda forto. Verŝajne ne nur lin solan kolerigis tiu bruego, diboĉado, ĉar kiam Nikodemo forlasis duŝejon, subite iĝis silento. En ŝtuparejo aŭdiĝis la voĉoj de najbarino kaj iu alia vira. Li komprenis, ke estis vokita la polico. La furiozo iom mildiĝis. Nikodemo esperis, ke la gastoj baldaŭ disiros. Sed post la foriro de policisto denove komenciĝis ridego kaj krioj. Li profunde vespiris kaj decidis simple ĝisatendi la finon. Nikodemo sidiĝis sur la fotelon, malŝtopis la duan ladskatolon da biero kaj spektis noktan filmon. Li atendis, ĝis kiam oni lasos lin finfine ekripozi, tamen tiu momento ne venis. Subite ĉiuj komencis krii. Nikodemo pensis, ke iu diris spritaĵon aŭ iu trodrinkinte falis de sur la seĝo, per tio elvokante ridegon. Tamen ververe okazis io alia. El ĉiuj vekrioj li apartigis unu:“Ni brulas!“ kaj tuj eksaltis de sur la fotelo. Li kuris al la pordo de najbarino. La homoj diskuris el tiu loĝejo, en kiu evidente io brulis. Reveninte propran loĝejon, Nikodemo prenis la fajrestingilon, kiun kompreneble li havis hejme, kaj kuris supren. Sen ajna klarigo li forpuŝis tra la pordon la restintajn ebriiĝintajn kaj timiĝintajn gastojn. Tuj li komprenis, kio okazis. Pro la brulanta kandelo, flamiĝis la kurteno, poste la sofo. Senprokraste li forigis hermetigilon kaj direktis fajrestingilon rekte al la flamo. Tuj ĉio finiĝis. Nikodemo returniĝis, kolera kiel krabro, kaj ekkriis:-„Amuzvespero finita!“. Veroniko staris kvazaŭ senkonscia kaj strange kontenta. Ŝi nur voĉis:-„Dankon, mia heroo“. Nikodemo koleris kaj diris, ke tio estis lasta fojo, ĉar alifoje oni solvos tiun problemon alimaniere... La mateno estis kvieta. Verŝajne najbarino ĉifoje dormis tre longe.
Kiam Nikodemo ekaŭdis la frapadon al la pordo, lia sango tuj ekbolis. Li pensis, ke la freneza fraŭlino denove invitos lin al la amuzvespero, tamen ĉifoje ŝi nur dankis pro la helpo nokte kaj invitis lin por vespermanĝo. Kiam ŝi tion diris, Nikodemo sammomente eksentis sin kaj strange, kaj agrable. Tamen li respondis, ke pardonpeton li akceptas, sed ne intencas kun ŝi vespermanĝi, ĉar mankas la tempo.
Nikodemo pensis, ke io malpli bona jam ne plu povas okazi, tamen ho ve! Dum lia sekvonta deĵorado Veroniko venis al li en lian laborejon. Ŝi staris antaŭ li, impertinente rigardis al liaj okuloj kaj konvinkadis, ke, se li ne konsentos kun ŝi vespermanĝi,ŝi venos al li en laborejon ĉiutage. Nikodemo komprenis, ke li ne sukcesos venki kontraŭ tiu fraŭlino. Pro tio li cedis kaj konsentis. Tamen enkape li promesis al si mortstrangoli tiun najbarinon, kiu diskonigis al Veroniko la adreson de lia laborejo.
Atendante vespermanĝon Nikodemo ekdormetis antaŭ televidilo. Tamen vekigis lin la konata odoro de la debrulaĵoj. Li saltis de sur la fotelo kaj tuj ekvidis, ke tra la fenestro super lia loĝejo penetras la fumo. Li blasfemis, komprenante, ke tiu fumo penetras el tiu sama loĝejo, kaj denove kuris supren kun fajrestingilo. Eĉ ne frapis la pordon. Tiu ĉi frenezulino ne alkutimiĝis ŝlosi pordon. Nikodemo direktis sin en kuirejon, ĉar de tie penetris la fumo. La kuirejo estis malhela pro la fumo. Li volis funkciigi la fajrestingilon, sed ekaŭdis Veronikan -„Ne!“. Tiam li komprenis, ke la situcio ne estas tiom tragika, kiel ŝajnis al li postdorma. La fumo penetris el bakujo.
La larmoj, pro la amara fumo ,fluis de sur la Veronikaj vangoj,eĉ forgutumis ŝia kosmetikaĵo. Ŝia senforteco estis tiom mirinda, tiom alloga, ke por la unua fojo Nikodemo eksentis simpation. Tiel komenciĝis ilia unua rendevuo. Poste estis la dua, tria kaj pliaj. Kaj tiel, paŝo post paŝo... ili restis kune. Tio okazis antaŭ du jaroj. Kaj nome nun Nikodemo rememoris tion, ĉar ĵus li petis Veronikon edziniĝi al li. La geedziĝa festo antaŭvidita somermeze kaj, kiom li konas ŝin, li atendas de Veroniko ion eksterorninaran. Kvankam iom strangas, tamen Nikodemo amas ŝin. Li, tiu silenta fraŭlo, kiu antaŭe ŝatis laboron, sporton kaj dormon...