Por ke ĝuste kompreni tiun ĉi rakonton, oni devas komenci ekde la komenco. Kondiĉe, kompreneble, neniu scias, kio estas tiu komenco kaj kiam ĝi komenciĝis. Des pli, ke ĉiun historion oni povas reverki kiel oni volas.
Ĉiu nova fenomeno, afero, novaĵo, neatendite aperanta en la vivo, nin timigas, mirigas kaj konfuzigas. Scivolemaj kiel etaj infanoj ni rapidas serĉi la kondiĉojn kaj kaŭzojn de tiu fenomeno, ĝian necesecon kaj ĝiajn eblecojn. Kaj ni forgesas tute senkaŭze, ke ĉiu afero, ĉiu fenomeno posedas la rajton libere funkcii, spite al la eksteraj incitoj kaj opinio de ĉirkaŭantoj.
Jen UEA. Tiuj debatoj, tiuj diskutoj, tiuj disputoj, tiuj ŝaŭmantaj kvereloj, tiuj unuflankaj malsanaj justeco,vero,deliroj... Tiuj provincaj profetoj, filozofoj– amatoroj, politikistoj- aŭtodidaktoj, per la bastono svingantaj sanktuloj de UEA! Kiomlonge tio daŭros? En UEA– oficejo oni parolas la saman lingvon, Esperanton, tamen oni ne komprenas unu la alian. Oni parolas longe kaj ne memoras en la fino, pri kio oni parolis komence. La parolado devas simili la virinan robon, ĝi devas esti sufiĉe longa, por ke ŝirmu kaj sufiĉe kurta, por ke kaptu la atenton.
Estis tempo, kiam en nia Esperanto-klubo aktivis du esperantistoj, veteranoj: Mikaelo, kiu poreterne forlasis tiun ĉi mondon pasintjare kaj Salamono. Li ankoraŭ nun estas forta kiel kverka branĉo. Salamono aĝas pli ol naŭdek jarojn, kaj tion indas atenti, ĉar mi provos kompari.
Mikaelo kaj Salamono estis miaj najbaroj kaj mi preskaŭ ĉiutage vidis ilin sur la benko sidantajn, sub la kverko. Ĝi staris antaŭ la fenestro de mia loĝejo.
Kiomgrade pli bonas la najbaro ol televidilo? Tiom, ke kun la najbaro oni povas interŝanĝi opiniojn, sperton. Kun televidilo – ne. Krome, televidilon vi povas elŝalti, sed najbaro povas „elŝalti“ vin. Tiucele la televidilo estas pli bona... Do, tamen mi deflankiĝis, pardonon.
Miaj najbaroj Mikaelo kaj Salamono estis kvietaj, trankvilaj homoj, ili metodikon de la forto neniam praktikis. Salamono estis fininta universitaton kaj iam instruis aliajn, kaj Mikaelo nenion estis komencinta, sed multon fininta. Tamen ili estis memstaraj. Kaj ne parolu pri ili tiuj, kiuj ne konas ilin. Foje mi observis ilin. Mikaelo kaj Salamono interparolis sub la kverko, sidante sur la benko. Ili ofte tiel pasigis la tempon, sidante vidalvide la sunon kaj soife sorbante vivigajn radiojn. Ili rememoris la junecajn tagojn, solvis nuntempajn problemojn, interŝanĝis opiniojn, impresojn. Ilin ĉirkaŭis la mondo, urbo, familioj, zorgoj, vivo. Ĉio, kiel oni diras...
Post duonlitro ,kompreneble ne da akvo, Salamono diras:-„...skes..., ...fiskes...“ Tio estas ĉio, kion oni povas kompreni. Ĉio alia – nur gestoj kaj neklaraj sonoj. La senzorga svingo permane – ĉio klaras, ĉio bagatelas:-„...skes..., ...fiskes...“. Kion parolas Mikaelo, ĝenerale ne klaras. El lia buŝo penetras siblantaj, ĉirpantaj sonoj kaj salivo, la okuloj liaj ĝoje radias, vizaĝo lia ruĝiĝas. Li ion klarigas, ion rakontas, juĝas, argumentas kaj finfine pruvas: disetendas la manojn kaj ridas. Salamono klinadas la kapon:-„...skes..., ...fiskes...“, svingas permane, li ĉion komprenis, pri ĉio konsentas, ĉu ne „...skes..., ...fiskes...“, ankaŭ ridas. Ĉio tute klaras, tieldire... Mikaelo komencas klarigi ankoraŭfoje. Por ke estu pli klare. Definitive. La miksaĵo de iaj primitivaj sonoj kaj rido. La pralingvo. Li gestadas, frapas per fingro, ŝprucas salivon, siblas, liaj okuloj radias, lia vizaĝo ruĝiĝas. Por ili ambaŭ ĉio absolute klaras, „...skes...,...fiskes...“, ambaŭ balancas la kapojn, svingas per manoj, ridadas. Tiun ilian paroladon neniuj komprenas ĉirkaŭe. Nek sobraj, nek ebriaj.Ekzemple preterpaŝantoj. Por preterpaŝanto malpli facilas, ĉar li konas nek Salamonon, nek Mikaelon. Tamen samideanoj inter si perfekte interkompreniĝas...
Kiam mi ekvidas Salamonon, la rideto tiklas mian animon, kaj tuj mi rememoras Mikaelon. Mi vidas du virtajn, justajn homojn. La diferenco inter Salamono kaj Mikaelo kaj tiuj disputoj kaj kvereloj ene de UEA estraro estas en tio, ke tiuj du virtaj viroj, interparolante en la lingvo, nekonata por aliaj, perfekte interkompreniĝas kaj neniam interkoleras. Sed tiuj en UEA estraro, parolante inter si la komunan lingvon, por ĉiu kompreneblan, unu la alian neniel komprenas.
La demando, ĉu estas bezonata la komuna lingvo, restas ne solvita. Tamen ne pri tio mi demandas. Mia moralo estas alia –ne en la vortoj esenco kernas. Ne pro tio mi verkis tiun ĉi rakonton, por ke kalumniu, malrespektu UEA estraron. Mi volas diri jen kion. Observante iujn ajn aferojn, ekrigardu, karulo, la fenomenon kaj objentojn de alia vidpunkto, el alia angulo kaj vi ekvidos, kiel statas la afero ververe. Kiel oni diras, necesas observi la aferon per okuloj de alies. Povas esti, ke tiam vi sukcesos ekvidi veron.
Ĝis mi estis etulo, mi neniam riproĉis, kontraŭstaris. Tiam mi nur dormis, manĝinte denove dormis. Tiam por mi ĉio taŭgis. Do jen, kiam mi plenkreskis, komencis ĉirkaŭrigardi kaj ne plu esti indiferenta,mi komencis kompreni ĉion kaj por mi ne plu ĉio plaĉis. Tiam mi konsterniĝis pro miaj satanaj intencoj, kaj sincere abomenis pro la senfina, kaj verŝajne ne plu riparebla, la difektiĝo de mia karaktero. Tiam definitive mi perdis esperon. Tamen ankaŭ mi estas bona, rekta kiel tanka tubo.