Mi devas konfesi:-estas mi nek kapabla, nek saĝa. Verdire mi stiras aŭton, sed preferas mi veturi per biciklo. Mi havas modernan televidilon, sed mi sentas pli grandan plezuron rigardi tra la fenestro. Mi voĉdonas kiel ĉiuj ,la leĝojn mi ne komprenas kaj ne volas kompreni. Dum klubaj kunvenoj mi frotas nazon aŭ dormetas. Mi penas resti ne rimarkita, en diskutadoj mi ne partoprenas kaj neniam diras, kion mi pensas. Sed plej ofte mi pensas nenion. La prezidanto de nia Esperanto klubo eĉ laŭdis min. Ĝis nun mi ne komprenas, kiel tio okazis kaj pro kio oni elektis min al kluba estraro. Tiam mi estis iom eldrinkinta bieron, la kluba prezidanto proponis al mi la postenon de kluba vicprezidanto kaj mi kapjesis. Pri tio memoras mi preskaŭ nenion, nur tion, ke ĉiuj ridis kaj aplaŭdis. Vi ne pensu, ke mi estas granda drinkulo. Tute ne, gravas, ke estante sobra mi kapablas al homoj diri nenion. Al mi ŝajnas, ke ili ĉion scias mem. Tamen unufoje mi ekscesis min. Mi mem ne komprenis, kio okazis; povas esti pro la grasa nutraĵo aŭ pro nekutima ĉirkaŭo. Jen mi ekstaris kaj diris: -„Geamikoj, ni finfine finlernu Esperanton“...
Revenante hejmen post la kluba kunveno iuj atakis kaj pugnobatis min... Mi suspektis, ke tiuj estis samklubanoj... Mi rekonsciiĝis post duonhoro kaj ekde tiam suspektas ilin. La membroj de la klubo jam delonge timigis min. Ili ĉion komprenas kaj ĉion scias, tamen mi ...nek scias, nek komprenas . Sekvont- matene mi vekiĝis kun doloranta kapo kaj , kiel kutime dum similaj okazoj, mi pensis nur :“Kie mi estis? Kion mi faris?“. Ne priskribebla teruro trapikis mian koron kaj nur unu penso nestis enkape :“Forkuri! Rapide forkuri el la hejmo“. Sed mia edzino pacienca, korpulenta virino pacience reviziis miajn poŝojn: forprenis ŝlosilon de la loĝejo kaj lastajn monerojn, tiam diris : “-Mi aĉetos por vi bieron“.Mi kuŝiĝis konsterniĝinta, apenaŭ viva kaj en mia kapo nestis ununura penso : „Neniam. Mi neniam pardonos miajn samklubanojn“. Post kiam mi eltrinkis du botelojn da biero, sanstato mia iom pliboniĝis. Sed apenaŭ mi rememoris, ke necesos viziti klubajn kunvenojn, min atakis febro, ektremis gamboj kaj mi duonkonscie falis sur la sofon. –Kion mi faros tie ?-lamentis mi.- Mi nenion scipovas.
–Vi rigardu, kion faras aliaj, tion faru vi, - instruis min edzino.-Poste alkutimiĝos vi kaj ekplaĉos al vi.
–Nenio rezultos el tio!- mi kriis, -ĉar mi ...vi mem diris ... eĉ najlon marteli ne scipovas.
–La najlojn tie oni ne martelas, - diris edzino .
–Eĉ ne scias mi, kiam okazos kluba kunveno, - rediris mi.
–Tio ĉi estas malpli bone... Mi telefonos al kluba prezidanto, -diris edzino.
La kluba prezidanto ...Kiel nun mi malamas lin.
Edzino kolektis numeron kaj telefonvokis, sed neniu respondis.
–Forkuras ratoj !- mi nervoziĝis... Ŝajne mi komencis deliri. Memoras mi, ke mi kriis :“...en mia cerbo ne kreskas herbo,...mi ŝovos al vi urtikon en la kalsonon...“.Tio ĉi tedis al mia edzino. Ŝi ĉirkaŭrigardis, prenis de sur tablo la forketon kaj pikis min inter ripoj... Mi forkuris surstraten... kaj ekkriis:-„Samideanoj !“.Sed ĉirkaŭe nur vento fajfis. Mi eksentis min forgesita de ĉiuj, soleca kaj malpli saĝa ol ŝajnis al mi antaŭe.