La manuskripto

Laimundas Abromas


Mi cerbumas pri tio, ke al literaturo ĉiu verkanto venas laŭ sia propra maniero. Iuj entute ne alvenas.

Oni diras, ke la plej malfacila literatura ĝenro estas la humuro. Tiel oni parolas en jubileo de la felietonisto, dum enterigo, aŭ en interkonsiliĝo de satiristoj. Kutime en la vivo la humuron neniu serioze konsideras, kaj humuriston – des pli. Verkis iu el inter viaj kolegoj etvaloran noveleton kaj jam estas verko. Paŝadas li meditema frunton sulkinte, analizas la problemojn de monda literaturo, en la kunvenoj de prozistoj novajn amerikojn malkovras. Kaj humuristo...? Kio estas humuristo? Nur humuristo. Kaj ĉio!

-Mi laboris tutan semajnon, ĝis finis la verkon, - foje mi diris al redaktoro.
-Kaj kion vi verkis? Ion seriozan aŭ humuraĵon ?- demandis tiu.
-Ne,- ekhontis mi,- satiran rakonton finverkis. Kaj iĝis al mi ege honte, ke mi okupiĝas pri tiaj bagatelaĵoj. Li ekridetis kaj okulumante ekrigardis min. Poste iom streĉinte atendas kaj fine diras:.
–Vi skribu ion pri Esperanto...
La temo estis malfacila. Por ke estu pli facile orientiĝi, mi ĉiujn homojn dividis je du partoj : esperantistoj kaj ne. Kaj ĉio tuj okupis siajn lokojn. Post kelkaj tagoj la rakonto estis finita, tamen pro ne klaraj kaŭzoj la manuskripto ien perdiĝis...


Unu belan tagon mi promenadis en la urba parko kaj ne atendite kaptis min je mano la barbohava junulo kaj ekis:
–Ni sidiĝu, ni havos longan interparolon.
Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝinte, ke ankoraŭ preteriras la homoj, ni eksidis sur apude situantan benkon. –Do,-sulkiĝis barbulo.- Ĉu vi en urba aŭtobuso restigis la manuskripton?
-Ĉu mi?, - mi ne komprenis demandon.
-Ne elturniĝu...!- riproĉis tiu.
–Nu, eble restigis...-dubis mi.
–Do vi restigis aŭ ne?- ne lasis li min.
–Eble... , mi ne memoras.
–Ĉu vi intence restigis ĝin?
-Ne, pro kio...? –mi komencis percepti la aferon.
-Konfesu vi,- minace ekmoviĝis la barbulo,-ĉu ĉe vi ĉiuj „hejmas“, ĉu vi saĝas?
-Kiel...?- ne komprenis mi.
-Ĉu vi konsideras vin prudenta?- li atakis min plu.
Mi ruĝiĝis, ekstaris kaj ne cedis:- Kion vi volas de mi?
Barbulo eksaltis kaj ekkriis :- Do, vi verkis tiun rakonton „La lasta esperantisto“?
-Jen ĝi..., kaptu ni ! – subite proksime ekaŭdiĝis ekkrio. Barboza junulo ekkaŭris, kaptis min je mano kaj tiris min al arbustaro. Pos kiam la perpieda tretetado silentiĝis, barbulo ,per unu mano tenanta ĉe sia vizaĝo klinigitan arbustan branĉon, volis ion diri. Sed subite de la urba flanko ekaŭdiĝis la hunda bojo.
–Malbonas,- siblis la barbulo.
–Kio malbonas ?,- demandis mi.
–Kun la hundoj persekutas min !
-Kion vi faros?-ekinteresiĝis mi.
Barbulo lasis la arbustan branĉon, ekstaris, frotis frunton kaj diris: „Vidu, mi trovis en la aŭtobuso vian rakonton, ĝin tralegis ,ĝi plaĉis al mi kaj mi portis ĝin al redaktoro de urba gazeto. Tiu volonte konsentis ĝin publikigi“.
–Kion ?! –kriis mi,- Vi diras, ke oni publikigis ĝin?!
-Publikigis,-mansvingis barbulo, sed denove kaptis la arbustan branĉon.-Nur mian familinomon sub via rakonto li skribis.
Barbulo levis per sulkoj kovritan vizaĝon, riproĉe ekrigardis min kaj forturniĝis.
– Malbonas, tre malbonas,- konsentis mi.
–C-ss-s,- barbulo silentigis min, metinte fingron ĉe siaj lipoj.- Mia edzino iras...
–Ĉu tiu en ruĝa jupo?
-Jes,- ekĝemis barbulo... kaj subite ekmoviĝis.:- Estu bona homo, postkuru ŝin kaj ĉion klarigu. Trovis li, vi diru, la manuskripton kaj portis, vi diru,al redaktoro de urba gazeto. Mi, diru vi, estas tiu aŭtoro de tiu rakonto. Ne mi, sed vi. Ĉu komprenas vi? Ĉar ŝi, kiam tralegis en la gazeto vian rakonton kun mia familinomo, min en psikiatrian malsanulejon veturigis... Tra la fenestro mi fuĝis...
Tiutempe laŭ parka aleo geinfanoj posttiris kaptitan hundon.
–Ni iru kune al via edzino,- ekridis mi.- Vidu vi, ne vin la hundo, sed infanoj la hundon persekutis kaj kaptis...
Li ekridetis kaj, turnante la okulojn, alrigardis min.
–Ĉu vi serioze...? Ni iru...
Se priskribita de mi la okazintaĵo ŝajnas al vi bagatela kaj ridinda, kaj homaj zorgoj ne indaj la atenton, ni ne forgesu , ke tio ĉi povis okazi ankŭ al vi.