La lasta hundo

Laimundas Abromas
Aperis en "Beletra edeno" nr. 12

Sabaton mi pasigis hejme kaj rimarkis, ke mia virinaĉo Ingrida kondukis la hundon por promenigi eĉ trifoje, sed min – nek unu fojon. Hundon ŝi vokis manĝi. Mi iomete atendis, supozante, ke ŝi vokos ankaŭ min. Ho ve! Tamen ne. Poste, ŝajnigante indiferenta, kvankam pro la doloro fendiĝis mia koro, mi ankaŭ peneiris en kuirejon. Al la hundo ŝi donis manĝaĵon, al mi – ne. Verdire, ŝi ne pelis min for de la tablo. Poste hundo kuŝaĉis sur la sofo kaj Ingrida ofte gratis ĝiajn flankojn kaj karesis kapon. Sed min ŝi nek gratis, nek karesis.

Antaŭ kelkaj tagoj nia najbarino demandis mian edzinaĉon Ingrida: „Kion el la animaloj oni preferas vivteni hejme? Ĉu viron aŭ hundon?“. Ĉu vi scias,kion ŝi repondis?: „Ĉu vidis vi, ke hundo, eĉ kun altdevena dokumento, kuŝaĉus antaŭ la televidilo, senhumora vagadus de angulo al angulo aŭ kuradus por eltrinki? Kaj kiajn funkciojn nuntenpe viroj plenumas hejme? Tio estas nure la eta individua entrepreno, tralaboranta bieron al urino. Sed kiu bezonas tion? La plej bonaj amikoj estas kvarpieduloj. Pro tio iuj viroj revenas hejmen kvarpiede.“

„Iru vi...!“ – mi pensis, finante ruslingve. Virinaĉo..., Bombo..., Fulmotondro... Kiaj teruraj vortoj! Ni ŝajnigas, ke amas unu la alian. Tio ne estas ege malfacila afero. Plej gravas ne subiĝi al emocioj. Mia virinaĉo ekridas. Mi serioziĝas. Tiaj pensoj ne kondukas al bono.

Ofte la homo, sed ne hundo, ekkoleras, kiam oni nomas lin „hundo“. Tamen mi ne komprenas, kial la homo, precipe proksima, parolas ion ajn kaj ankoraŭ ridas.

„Mikaelo!“,- diras al mi Ingrida, mia virinaĉo, post kiam mi el vendejo alportas hejmen panon, kolbason kaj ovojn, sed ne alportis fromaĝon, oleon kaj buteron, ĉar simple mi forgesis,- „vi estas lasta hundo!“. „Lasta hundo!“. Jes, tio ion signifas! Kion signifas tiu „lasta“? Ĉu tio signifas, ke, post kiam mi mortos, kun mi finiĝos la hunda specio? Neniel! Ĉar, verdire, mi ne estas hundo... Tio ĉi estas specifa epiteto, kaj nur. Kaj estas aplikata ekskluzive al vilaĝanoj. Pro kio al vilaĝanoj? Pro tio,ke vilaĝanoj scipovas interparoli kun la hundo samkiel kun la homo. Kaj tion mi mem vidis... sekve tio estas tre agrabla proceso de ekzistado...

Ĉu vi ne kredas? Jen konvinkantaj ekzemploj. Iam revenis hejmen ebriiĝinta ĝardenisto Tadeo. Li renkontis ĉe la sojlo de sia domaĉo atendantan hundon. La hundo ĝojis pro tiu afabla renkontiĝo, tiel ĝojis. Ĝi sciis, ke,enirinte sian fraŭlan loĝejon, Tadeo renkontos neniun vivan estaĵon. Hundo kuŝiĝis surdorse... Tadeo surgenuiĝis. Li gratis bruston de la hundo kaj ,ferminte la okulojn, flustris: „Mia amo..., mia amo...“ kaj fluigis du larmojn, po unu el ĉiu okulo. Li rememoris sian unuan kaj lastan fordrinkitan amon...

Similaj interparoloj kun hundoj en vilaĝoj abundas. Jen mia Ingrida, kutime ripetas al nia hundo Ĉipo, kiu kutime kuŝas sur la sofo apud ŝi:-„Aj-aj-aj, Ĉipo, aj-aj-aj. Kiel doloras miaj gamboj! Mi scias, kio atendas min estontece... Nun ĉiuj homoj estas bestiĝintaj kaj brutiĝintaj... Ajajaj, Ĉipo, ajajaj!“.

Jen, Petro, tute ebria, kuŝas en la ĉaro kaj fordonas ĉiujn fortojn por lasta atentigo, kiu estas adresata al Granto, la germana ŝafhundo:-„Grant... hik... ti... ĉeval.. hik... pelu!“. Kaj ĉevalo subiĝas al bojanta Granto. Kaj ĉaro kun viva kadavro finfine alveturas necesan korton.

Vi, kara leganto, verŝajne scivolas, ĉu mi ankaŭ interparolas kun nia hundo ? Kompreneble mi interparolas kun ĝi. Jen, hieraŭ, kiam mia Ingrida foriris vizite al najbarino, nia hundo Ĉipo kuŝiĝis apud mi. Kaj mi parolis al ĝi:-„Ho, Ĉipo, Ĉipo, kiel tedis al mi tiu vilaĝo! Kiel mi laciĝis. Mi ĉion lasos kaj revenos al la urbo... Diversaj pensoj penetras en mian kapon. Mi mem demandas min, pro kio mi ne estas milionulo? Kio kulpas, ĉu mia kapo aŭ la koloro de la okuloj de miaj gepatroj? Mia samklasano Johano, nazmukulo, gapulo kaj pigrulo, nun estas membro de la klubo de milionuloj,- sed mi ? Mi estas nenio!“

Mi eĉ ne eksentis, kiel piedbatis la ŝrankon. Ĝia piedo rompiĝis. Nun necesis urĝe ripari ĝin. Mi ekblasfemis kiel ruso! Hundo levis la kapon kaj ekrigardis min.

„Kio okazas, mastro? Pro kio vi nervoziĝas?“ – demandis min Ĉipo.

„Se ci, Ĉipo, vivus mian hundan vivon, ci eĉ pli kolere flamus“, - mi respondis kolere.

„Mi vivas mian hundan vivon kaj estas malvarma, kiel glacio, do, mi estas pacienca.“

„Pro tio, ke ci satas, varmas, pro tio paciencas... Tamen mi volas fuĝi de ĉi tie...“

„Do, pro kio vi ne fuĝas?“, - scivolis hundo.

„Bona demando... Ci komprenu, mi ne povas tiel subite, abrupte... Fekinte- do, oni returnas sin por ekrigardi... Mi venis al Ingrida nur por unu tago, sed mi pasigis kun ŝi tutan nokton, „mielan“ monaton, poste jaron kaj tiel pasis eĉ dudek jaroj... Mi ne povas lasi Ingrida-n, kiel lavtukon, kvankam ŝi nomas min „lasta hundo“,- mi parolis emociiĝinte.

„Ho, mastro, vi estas ridinda kiel eta infano... Vi scipovas la hundan lingvon aŭ almenaŭ komprenas ĝin?“

„Sed kiu instruis min? Mi eĉ homan lingvon malbone scipovas, kaj blasfemadas kutime nur ruslingve, ci mem aŭdis, ĉu ne?“

„Tiam vi scias nenion... En nia hunda lingvo epiteto „lasta hundo“ signifas „lasta amo“... Jen estas la konfeso de mastrino, publike, sen iu honto plenumita... Kaj nun vi pripensu mem, ĉu indas fuĝi de tie ĉi, aŭ resti... ? Mi jam decidis kaj nenien fuĝos...“

Mi tre miris, ke Ingrida lernis la hundan lingvon... Eble ŝi eldiras nur tiun solan frazon? Kaj ŝi eĉ ne scias , kion ĝi signifas en ĝenerala kaj emocia lingvoj?

„Ĉipo, mi suspektas cin...“

„Jes, mastro, mi estas instruisto de mastrino“.

„Mi volas, ke ci instruu ankaŭ min“.

„Volonte, mia mastro. Sekve ĝi ne estos la supera klereco. Bakalaŭron vi ne ricevos...“

„Mi jam havas du bakalaŭrojn“,- fieris mi.

„Mastro, kiam vi finos mian lernejon, vi estos dungata profesoro“.

„Ho! Similas, kiel „dungata murdisto“... Sed kiu min dungos?“

„Kompreneble, via edzino Ingrida...“

„Ĉipo, mi suspektas...“

„Ho, jes, mastro, mastrino jam estas profesorino.“

„Ĉipo, se Ingrida jam mem estas profesorino, pro kiu celo ŝi bezonos dungatan profesoron? Interalie, Ĉipo, kion mi perlaboros, kiom granda estos mia salajro?“

„Ĉi tio estos la afero de interkonsento, sed, laŭ mia opinio, pri mono eĉ ne indas paroli...

„Do, kia mi estos dungata profesoro? Plej verŝajne mi estos senlaborulo...“

„Eble tiel, sed kie estas du profesoroj,mia mastro, tie oni rajtas fondi hejman Sciencan Akademion kaj elekti Prezidanton.“

Min senlime ravis tiu ĉi ideo.

„Kiun?“,- scivolis mi.

„Vin, kompreneble...“

„Mi dubas, sed, tamen... Ĉiĉjo, ci estas por mi lasta hundo...“

„Kaj vi por mi, mia mastro“,- respondis Ĉipo.

Ni ekspiris laciĝintaj kaj ambaŭ ekdormis.

Sed kiam revenis mia edzino Ingrida, min inundis duboj. Ĉiuj pensoj koncernis fromaĝon, oleon kaj buteron... Do, tie ĉi estis farita mia hunda eraro, pro tio,ke mi ne aĉetis tiujn ĉi nutraĵproduktojn. Pro tio Ingrida esprimis sin hunde. Mi prenis listoj de papero kaj notis ĉiujn aĉetindajn varojn. Poste mi diris al mia edzino: „Ingrinjo, mi iras al vendejo, kion bongustan aĉeti por vi?“

„Nenion“,- respondis ŝi, kaj tio signifis, ke mi devas aĉeti multe, multe,- komencante de fromaĝo, butero kaj finante per kukoj kaj bombonoj „Birda lakto“ kaj aliaj dolĉaĵoj. Mi kun Ĉipo iris al vendejo kaj tie, aĉetitajn varojn, metis en grandan bazarkorbon. Ĝi pleniĝis kaj iĝis tiom peza, ke mi apenaŭ sukcesis porti ĝin. Reveninte hejmen mi estis tute malseka, kiel soldataj ŝtrumpoj.

„Ĉu pluvas?“,- ekmiris Ingrida.-„Televidilo ĵus informis, ke en la korto frostas ĝis dek gradoj. Mensoguloj!“

„Eĉ frostu ĝis tridek gradoj!“,- respondis mi koleriĝinta, sed samtempe ĝojis, ke portis hejmen tiun eksterordinaran ŝarĝon. Mi purigis tablon kaj komencis elkorbigi ĉiujn portitajn aĉetaĵojn. Kvankam mi estas pedanto, tamen mi ne intencas laŭnome nomumi ĉiujn varojn. Mi nur diros, ke Ingrida, ĉion tion ekvidinte, ameme ekrigardis min kaj starante komencis manĝi. Tio daŭris unu horon, seninklude trinkadon de kafo. Tiam Ingrida sidiĝis sur la sofon, manojn siajn metis sur la ventron kaj ekronkis. Dum unu horo ŝajnis, ke ŝi estas mortinta, nur ŝiaj vangoj pufis pro ruĝeco.

Mi kun Ĉipo sidiĝis apude por legi gazetojn kaj legante ankaŭ ekdormetis. Sed abrupte mi ekaŭdis krion de Ingrida: „Miĉjo! Kie vi kaŝas vin?!“

Nun Ingrida manĝis sidante ĉe la tablo. Ŝi mansvingis kaj invitis min sidiĝi apude. Al Ĉipo ŝi pugnominacis.

„Mi suspektas, kion parolis al vi tiu hundo... Vi ne kredu eĉ unu ĝian vorton... Vi kredu nur min... Kion mi diros tio estos sankta. Miĉjo, vi povas esti bona homo, se vi volas“,- ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj flame ensorbiĝis kiel hirudo per siaj pufaj lipoj al miaj lipoj. „Miĉjo, mia plej bona kaj plej bela birdeto... Ho, kiel bonguste mi manĝegis, oni eĉ priskribi ne povas... Mi amas vin kaj ĉiam estos via!“