La kunvenoj esperantistaj

Laimundas Abromas

Vendrede en kulturpalaco oni aŭdas bruon, tumultas homoj, sonas kanto. La melodio estas malnova kaj enua, sed vortoj estas bonaj kaj justaj: -„ ... Esperanto estas la lingvo por ni, por ni ...“
Mi observas tiujn homojn, ili plaĉas al mi ... Niaj ! Min kaptas entuziasmo, mi kvazaŭ akiras flugilojn kaj flugas kanto en mia koro. Kaj tio okazas ĉiun lastan vendredon de la monato. Dum klubaj kunvenoj regas bonhumoro kaj ni parolas pri diversaj internaciaj kaj lingvaj temoj. Kaj neniuj ĝenas nin, neniuj kontraŭas, ni furoras kaj sinprezentas.
-
- Mi opinias, ke Esperanto baldaŭ venkos,- diras Pranas ,eksa klubgvidanto.
- Kaj poste?– demandas Kazinjo.– Kio okazos tiam, kiam Esperanto venkos?
- Ni vivos pli bone, - aldonis kasistino Aldona.
Ĉiuj ekcerbumis pri veraj valoraĵoj de la vivo.
- Kio estas la celo de la vivo ?-demandas Rimas, novbakita esperantisto.
- Mi , ekzemple, ne povas vivi sen vivocelo,- diras Petro, serĉante ion en la pantalonpoŝoj .
- Do vi ne vivu, - instruas Kazinjo, - neniu bezonas ĝin, la vivocelon.
Petro kontraŭdiras :
- Mi havas celon: instrui Esperanton, altiri ĉiujn novbakitajn esperantistojn al kluba agado. Mia celo estas : tuta urbo -la granda esperantista komunumo.
- Tamen kio estas ni – esperantistoj? - ekdubas Kazinjo.
– La instruistoj, artistoj, laboristoj, pensiuloj, gelernantoj ... – daŭrigas Rimas.
– Vi trankviliĝu , - interrompas Sofio. - Se ni ne atingos nian celon, neniu punos nin.
- Pro kio tiam ni penas ?- interesiĝas Kazinjo .
- Tial, ke ni estas stultaj,- interrompas Rimas.- Tiuj, kiuj penas– malhelpas aliajn.
- Tiam mi neniam penos,- decidis Kazinjo.
Kaj Paŭlo, la nuntempa klubgvidanto, diris tiel :
- Veron mi diros al vi : Esperanto devas esti apogilo al ni dum tuta nia vivo .....
- Ĝuste tio timigas min, - aldonis Aldona, - ĉar por Esperanto mi elspezas monon kaj ricevas neniam profiton ...
- ....kaj ĉiu esperantisto, ĉiu el vi devas plenumi vian mision :perfektiĝi anime, esperantigi gefamilianojn, bopatrinon kaj aliajn proksimulojn, -daŭrigis Paŭlo . – Kaj neniun profiton ni atendu, nia devo estu diversmaniere subteni Esperanto movadon.
Ĉiuj ektremis kaj ne rimarkite flanken turnis sin for de Paŭlo . Kaj la vero - for de ni.
- Ĉiu esperantisto devas restigi en vivo la spurojn, - daŭrigis Paŭlo.
- Neniajn spurojn. ... Oni venos kaj mortigos nin, ...- ĥore geklubanoj interrompis Paŭlon.
- Mi diris kaj mi jam iros, -diris Paŭlo kaj forlasis kunvenon.
Ni ĉiuj interrigardis unuj la aliajn, kapjesis kaj konsentis, ke la vivo de esperantistoj estas danĝera kaj malfacila : oni devas vivteni familion, pagi membrokotizon al kluba kaso, viziti klubajn kunvenojn, aĉeti kaj legi Esperantlingvajn librojn, aboni E-periodaĵojn... Kaj tuj iĝis pli gaje.
Al la kunvenoj de nia Esperanto klubo ni invitas ankaŭ veteranojn de esperantista movado. Hodiaŭ en nia klubo gastis veterano Pranas, iam li estis longedaŭra kluba gvidanto. Nun pro la aĝo kaj sanstato li vivas per rememoroj. Maljunulo Pranas tiras el la teko taglibron, permane forviŝas polvon, malfermas ĝin kaj listigas. Poste li diras:
- Hodiaŭ, estimataj geklubanoj, mi finlegos al vi la lastajn paĝojn el la dek sepa kajero de mia taglibro.
- Legu , estimata , - instigas geklubanoj.
Maljunulo gustumas teon, ektusetas kaj komencas : „...Hieraŭ venis en mian hejmon Mikas kaj demandis : -Kion utilan por Esperanto vi faris hieraŭ ?
Mi respondis : - Mi verkis artikolon pri Esperanto kaj enmanigis ĝin al redaktoro de loka gazeto, aŭskultis disaŭdigon de Pola radio en Esperanto.
–Kaj hodiaŭ? - demandis Mikas.
– Hodiaŭ mi legis „Litovan Stelon“, „Heroldon...“ , „La ondon...“,
- Kaj morgaŭ?
- Morgaŭ ...morgaŭ estos dimanĉo,... mi skribos leterojn al miaj leteramikoj .
Kaj Mikas diris : -„Malmulton vi faras por Esperanto ... Vi kompromitas Esperanto movadon , vi malbonodoras... Vi ja plenumis vian rolon, liberigu la postenon por aliaj...“
- Ĉu tio okazis vere ? – indigniĝis nuntempa sekretariino Valerija.
Aperis pliaj malkontentaj geklubanoj, ĉar ili nenion sciis pri la pasinta tempo el la kluba vivo. Tamen ekkoni la movadon tia, kia ĝi estis tiam, rajtas ĉiu geklubano.
Kazinjo ne sintenas kaj diras al Mikas, la nuntempa vicprezidanto de la klubo : -„ Nu, nu ! Vi almenaŭ iom hontu. Vi ne sentu vin tiom grava, por ke ĉiuj timu vin. Kio estas vi ? Aŭtoritato ? Deputato, direktoro, ministro...? Al mi ŝajnas, vi estas fekaĵo“.
Mikas ne sukcesas vicigi siajn pensojn, sed li ne perdas sinkontrolon.
– Vi politikumas ? - demandas li. - Tio estas la malsano de nuntempo. Sed mi povas vin sanigi... Forpeli iun ajn trans la horizonton mi sukcesos ĉiam ...
Irinte al Pranas, Mikas salutis lin kaj ĝentile, sed severe ekpostulis : - Vi ne plu skribu!
–Sed pro kio?- demandis Pranas.
– Pro tio, ĉar neniu legos, neniu bezonos tion. Kaj al vi nek la honoro, nek mono ... Ĉu vi povas fari ion utilan por Esperanto? Almenaŭ...
– Bone vi diras, - ĝojplenas la veterano. –Mi eĉ ne ekpensis pri tio. Mi forĵetos la plumingon. Ne plu verkos mi.
– Vi ne nervoziĝu, trankvile vivante eĉ centjariĝon eble atingos vi , - daŭrigas Mikas .
- Inter la komencantoj vi sidiĝu, sian sperton disdividu. Kompreneble, ne interese tiel vivi, sed kiam oni alkutimiĝas, nenion oni rimarkas. Kaj oni povas tiel pasigi tagon post la tago. Mi scias, kion mi diras, - finis sian paroladon Mikas.
Kluba prezidanto Paŭlo diris tiel: - Veteranoj grizharaj estas simplaj, bonaj homoj interalie, kaj ili deziras al ni nur bonon, kvankam ni tion ne meritas. Ĉu ni ofte trovas bonan vorton al veteranoj? La vivo de Pranas ne estis facila. Li scipovas legi kaj paroli Esperanton.Dum la malfacila tempo de ruĝuloj, Pranas firme tenis enmane la stirilon de esperantista movado kaj pro tio li meritas estimon de nuntempuloj. Tamen, neglektante tiujn ĉi meritojn., lin turmentis la vivo, persekutis malamikoj kaj punis la Dia fingro ... Post ni restos niaj laboroj . Ni estu justaj... - finis Paŭlo.
Tuj ekaperis pormomente la kompreno, ke harmonio en tiu ĉi mondo mankas .
- Kion vi volas? - balbutis Mikas. - Kion signifas tio? Kiel vi tedis al mi! Jen mi tuj foriros.Kaj agu vi laŭ via bontrovo...!
- Mi ekŝercis, - post ioma paŭzo daŭris Mikas kaj eksidis.
Ĉiuj interrigardis unuj la aliajn, sed nenion respondis. Pranas kontenta balbutis ion en fuŝita Praesperanto kaj klakis per kariiĝintaj dentoj.


En nia Esperanto klubo okazas ankaŭ renkontiĝoj kun famaj esperantistoj: profesoroj,dokto- roj,aktoroj ...Pasintfoje gastis en nia klubejo profesoro Salomono , kiu klarigis al ni la sencon kaj esencon de esperantismo.
„–La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo Esperanto, kiu donu al la homoj de malsamaj nacioj la eblecon kompreniĝi inter si,- komencis la profesoro.-Nur esperantismo, nur sola ĝi plenplenas je optimismo.Necesas, ke ĉiu esperantisto eksentu la guston de esperantismo.Por atingi celon, taŭgas ĉiuj rimedoj.- daŭrigis profesoro.-Komence naskiĝis la Interna Ideo, poste ĉio alia: neŭtralismo, sennaciismo, homaranismo, finvenkismo k.t.p.“ Profesoro parolis daŭre kaj enue.Ni komprenis nenion, tamen estis tre interese Poste profesoro parolis pri klereco kaj moralo, tamen misvagis al malproksimaj, senlumaj spacoj. Tiam ekstaris Mikas kaj serioze diris: „-Por esti klera –la supera klereco ne estas bezonata. Ni perfektiĝas ĉi tie, en nia klubo. Kaj ni estas kontentaj“. Tion aŭdinte ĉiuj klubanoj gloris lin. La profesoro iomete ripozis, trinkis kafon kaj plu parolis : -„Restis ankoraŭ unu ne plenumita tasko kaj mia misio estos finita“. Tamen kio estis tiu tasko li ne memoris kaj demandi pri ĝi ni hontis... Profesoro Salomono kolektis ĉiujn siajn aĵojn kaj foriris.