La kluba prezidanto

Laimundas Abromas
Aperis en "Turka stelo" nr. 080

La posteno de kluba prezidanto, sendube, estas serioza ofico kaj ĉion plenumi necesas serioze kaj pripensinte. Antaŭ ĉio la prezidanto devas posedi propran opinion.

Dominiko, elektita al posteno de klubgvidanto, jam en la unua tago faris eraron, kiu kaŭzis gravajn postsekvojn kaj influis lian postan agadon. Ĝi poste estis nomita „la politiko de firma mano“. Iĝinte la kluba prezidanto, Dominiko ofte cerbumis, -„ĉu Esperanto finvenkis, aŭ ankoraŭ ne?“ „Ĉu demandi sekretariinon? Kasiston? Sed ĉu tiuj diros veron? Ne, necesas demandi vicajn geklubanojn“. La kasiston Dominiko evitis, ĉar li ne estis fidinda, kaj sekretariinon li timis, ĉar ŝi estis maljuna kaj malbela. Kaj li estis sola. Aliflanke li hontis, ĉar ne volis sin montri nenion scianta, nenion komprenanta. Sed foje, dum la paŭzo de kluba kunveno, Dominiko ekkuraĝis kaj demandis Staseon, la veteranon de esperantista movado:


- Mi petas, diru, estimato, ĉu Esperanto finvenkis ?


Staseo malkontente ekrigardis Dominikon.


- Nu-u,- ekmurmuris Staseo malfavore,- Kaj kia estas via afero?


- Necesas ion fari. Ni komencu decideme labori, - diris Dominiko.


- Pro kio vi tion bezonas?- scivolis plue Staseo.


- Atentu! Mi estas kluba prezidanto, - ofendiĝis Dominiko.
Staseo retiriĝis kaj atente ekrigardis lin.


- Kiuj elektis vin?- scivolis Staseo.


- La membroj de la klubo.


- Kaj kiu devigis ilin?- Staseo daŭrigis pridemandadon.


- La malnova kluba prezidanto rifuzis postenon, li forlasis la klubon, - klarigis Dominiko. Tiam Staseo trankviliĝis kaj eĉ okulsignis. Kaj, per manplato frapetinte lian ŝultron, komencis lin saluti. Poste scivoleme li demandis:


- Sed pro kio vi volas esti la kluba prezidanto?


La oreloj de Dominiko ruĝiĝis, lian vizaĝon surverŝis varmego. Li ŝvitis kaj ne sciis, kion respondi. Li neniam pensis pri tio. Nun li mem scivolis. Pro kio?


Dominiko kuris en la necesejon, fermis pordon kaj sidiĝis sur la klozeton. Li ekpensis profunde kaj enhave:


- „Li pensas, ke mi ne kapablos..., ke mi por nenio taŭgas... Ne, sinjoroj, vi atendu!. Ni ekvidos, kiu kiun!“. Li elpoŝigis krajonon, skribaĉis sur la neceseja pordo triliteran rusan kombinaĵon kaj, por ke neniu suspektu lin, sube subskribis „Ivan“. Poste li fluigis akvon. Dominiko forlasis necesejon preta ne subiĝi...


– Necesas aranĝi praktikan Esperanto kurson por profundigi la lingvokonojn,- komencis Dominiko.


– Estus bone. Tamen ne ĉiuj komprenos, -diris sekretariino.-Neniu volos lerni. Ĉu vi ne hontos rigardi al la okuloj de geklubanoj?


- Mi eĉ ne rigardos, -respondis Dominiko.- Krome, se virinaĉo komencas balbuti, oni batu per pugno ŝian vizaĝon, por ke ŝi sin leku. Tia estas la prudento, la sperto de rusa popolo!- severe diris Dominiko.


Li kunvokis ĉiujn geklubanojn kaj komencis paroli:


- Estimataj gesamideanoj. Vi ne pensu, ke en Esperantujo sunsubiras kaj neniam plu la suno aperos. Trankviliĝu vi! Tio ne veras! Esperanto estis, estas kaj estos. Kaj eĉ dum malfavora tempo! Kaj nun pri tio, kio plej gravas. Ĉu vi scias, ke esperantisto ne havas pli koleran kontraŭulon, ol li mem? Kaj kian impreson vi faras al la venanta, nova kaj impeta, generacio? Sufiĉas! Vi diras unu, tamen faras ion alian. Ĉu vi ĉiam tiel kondutas? Ni ,esperantistoj, ankoraŭ ne perdis la ligojn de la homoj al la homoj. En tio estas nia forteco! Kaj estas bonaj perspektivoj! Nia vojo, nia celo estas atingeblaj. Ni ne bezonas facile atingeblajn kaj hazardajn venkojn! Eble vi ne perceptas la gravecon de la situacio?


La geklubanoj interrigardis unu la alian, tiriĝis for de Dominiko, sed nenion respondis.


- Mi vidas, ke ne plaĉas al vi, kion mi diras, -daŭrigis sian paroladon Dominiko.- Mi vidas, kiel vi grimacas. Ŝajne, pro tio, ke vi alkutimiĝis pigri, nenion fari, akcepti esperantistan agadon tian, kia ĝi estas. Al mi plaĉas la homoj, kiuj neniam perdas optimismon, neniam perdas esperon. Do, ĉio! Iru kaj laboru!


Ŝajne, la vortoj de Dominiko ne faris grandan impreson al geklubanoj. Tamen ĉiuj komprenis, ke la komencitaj paŝoj estas ĝustaj, ili foriris kaj komencis labori.


- „Jen, tiel, - frotis la polmojn Dominiko.- Sed nun – la kavo, en kiun ni falas...,necesas finfine tiun ĉi aferon fini. Nur pli multe da decidemo necesas. La decidemo!“.


Al la kursgvidanto Dominiko severe diris:


- Oni lernas la lingvon por paroli en ĝi, sed ne pri ĝi. Morgaŭ ni komencu praktikan-paroligan kurson.


–Por morgaŭ estos malfacile organizi ĝin,- ektimis kursgvidanto. – Pli bone oni komencu ekde venonta semajno.


- Ne! –kurte hakis Dominiko. –Geklubanoj ne plu povas atendi.


- Ĉu ni bezonas tion? Krome lernolibroj mankas, -sinpravigis kursgvidanto.


- Ĉu vi komprenis?!- ekkriis Dominiko.- Karoĉe, se vi ne sinpretos – al vi „kaput“


- Mi ne komprenis,- rediris kursgvidanto.


- Estos „kaput“, - ripetis Dominiko.


- Tion mi komprenas, - respondis kursgvidanto, - tamen kio estas tiu „karoĉe“?. Ne unu fojon mi aŭdis ĝin, sed kion signifas ĝi, mi ne scias.


- A-a!... – rediris Dominiko, - vi ne komprenis pro tio, ke ĝi estas en la rusa. Tio signifas „ne kaku en la farunon“, aŭ „kurte dirinte“, ĉu vi komprenis nun?


- Nun mi komprenis, - jesis kursgvidanto.


- Do, vi, komencu! – mansvingis Dominiko


- Je kioma horo la komenco?


- 18,oo. Kia estas via humoro? – ekinteresiĝis la klubgvidanto.


Solvinte tiun ĉi aferon, Dominiko ne iĝis feliĉa. Al li denove io mankis, io ege grava kaj esenca. Li eksentis sin sufiĉe pli saĝa, ol estis antaŭe. Vicajn geklubanon li observis kun malrespekto, desupre. Estis inter la geklubanoj unu kun la interesaj kaj originalaj ideoj. Tamen tiun li precipe ne ŝatis.


-Ne pensu vi, ke vi estas plej saĝa el ĉiuj, - insultis Dominiko tiun.


Konstante en lia kapo naskiĝadis la kuraĝaj planoj kiel progresigi Esperanton. Por ke ne aperu al geklubanoj la malsaĝaj demandoj, li anticipe pretigis la respondojn skribe. Li ĉiam, ĉie kaj pro ĉio kontraŭis. Li estis forta, kiel oceano, li estis severa kiel caro. Li estis firma per sia senlima sindonemo al Esperanto, per sia karaktero, ideoj kaj celoj, sinteno, kutimoj. Li estis ne subigebla batalanto por la plej noblaj ideoj de Esperanto. Tamen Dominiko faris eraron per sia tro firma gvidado. Ĉiu faras erarojn, tamen oni donu al la homo eblecon por korekti tiujn erarojn, por sinpravigi. Dominiko tamen restis indiferenta ne nur al siaj problemoj, sed ankaŭ al aliaj. Ekaperis la kompreno, ke harmonio en la Esperanto klubo mankas.


Foje dum la kluba kunveno okazis io ne atendita,sed longe maturiĝinta.


- Kion vi permesas al vi ? – ekkoleris veterano Staseo. –Ne tiel decas gvidi la kluban agadon. Ni ne volas, ke vi despotu, diktatoru en la klubo. Al mi ŝajnas, ke vi estas fekaĵo.


Ĉiuj geklubanoj ektremis, aŭdinte tiujn kuraĝajn vortojn. Ili ekcerbumis profunde kaj enhave pri la homo inter homoj. Aliaj ĝojis kaj restis ege kontentaj.


- Jes, jes! Vi pravas, Staseo, - subtenis iuj..


- Ni ne subiĝos!,- ekkuraĝis ankaŭ aliaj geklubanoj. -Venceremos!


- For Dominikon! Ni ne kunlaboros kun li!


La avantaĝo, kiun sentis Dominiko antaŭ la geklubanoj, po iomete estingiĝis, bonhumoro – degelis, la vivo ekŝajnis sensenca. „Tiom da jaroj, ĉiutage estis destinitaj al Esperanto...“, -pensis li.


Ŝajnis al li, ke li forte superis la geklubanojn. Sed nun?.Li eksentis, ke la fortoj forlasas lin. Subite li morte paliĝis kaj ŝanceliĝis. Li sidiĝis sur la seĝon, kaj ekbatalis kontraŭ si mem dum kelkaj minutoj. „Kontraŭ kio mi batalis? Eble kontraŭulo estis ne tiu?“- pensis Dominiko. Li mem komprenis , ke la situacio komplikiĝis. Kiam li ekstaris, li estis preta decideme kontraŭi, sed ,turniĝinte al la geklubanoj, lia decidemo estingiĝis. Dominiko, preminte la pugnon, ekpaŝis al la pordo. Li ektremis kaj sinapogis al la vando. Poste por kelkaj minutoj li haltis en la aperturo de pordo, nesciante kien iri. Dominiko svingis per mano, kraĉis en la angulon kaj forlasis klubejon. Savu nin dio de gvidantoj falsaj!