Mi sukcesis.
Revenante post laboro hejmen mi aĉetis en presaĵbutiko la novan, ĵus eldonitan, numeron de urba gazeto.Ĉiun periodaĵon mi komencas legi de lasta paĝo , de anoncoj Kaj ĉifoje mi ne ŝanĝis mian kutimon.Mia atento stumblis ĉe unu anonco.Korpon mian trakuris la varmeta ekscitotremo.Mi tralegis ĝin ankoraŭfoje: „Urĝe oni vendas, aŭ ŝanĝas la kvarĉambran loĝdomon en la trankvila ,bela loko. Strato „Amikeco“ , nr.111.“
Tiun urboparton mi bone konis.Strato „ Amikeco“ situas apud la urba parko, tie susuras malnovaj arboj,kantas birdoj, skvaro,bonodoras floroj.Trankvileco.
Jam delonge mi serĉis pli grandan loĝejon,ĉar kreskis miaj geinfanoj kaj ili bezonis apartajn ĉambrojn.Des pli venas gaste al ni gesamideanoj enlandaj kaj eksterlandaj.Krome mi utiligas „Pasportan servon“.
Kaj jen..., mi jam sur la strato de „Amikeco“.Jen loĝdomo nr.111. Ĝi estas duetaĝa,kun teraso, belaspekta, ĉirkaŭ la domo –ĝardeno, antaŭ la domo- florbedoj.Ĝi aspektas fabele.
Per la tremantaj fingroj mi premis la ĉepordan sonorilbutonon.Loĝejan pordon malfermis korpulenta, tamen paliĝinta mezaĝa viro.
-Mi koncerne loĝejon...- mi ne kuraĝe ekbalbutis.
-A?,-ekspiris li.- Bonvolu...
Kaj vi ne kredos, ni interkonsentis, rapide kaj senprobleme.Kaj nur forirante mi demandis :
-Pro kio ...do... vi vendas loĝejon?
-Ĥe...La kaŭzo estas absolute privata...-strange ekridetis dommastro.
Ni ordigis ĉiujn necesajn dokumentojn, pagis la monon kaj post unu monato ni transloĝiĝis en la novan apartamenton.Ĝi estis komforta,oportuna.En la ĝardeno verdis la pomarboj,pirujo, bonodoris floroj kaj aero,kantis birdoj.Plej ĝojis niaj geinfanoj, ili povis libere kuradi kaj ludi en la ĝardeno...Mia edzino Sonata akvumis florojn...
-Bonan tagon!,- estante interne en la loĝejo, mi ekaŭdis la nekonatan virinan voĉon.La voĉo o-ho-ho -regimenton povas komandi.
-Ni interkonatiĝu,najbarino, -plue krakis la nekonatulino,-113-a loĝdomo,Maria Gapulova, profesoredzino... Kiel vi enloĝiĝis ĉi tie?...Fii!,- mi ekaŭdis ŝian voĉon jam ĉe la pordo de nia loĝejo.-F-i-i-i ! La kurtenoj estas malmodaj...Kaj kio estas tie, en la fenestro?Kion signifas tiu verda stelo? Kaj tiu surskribo „Bonvenon“?.
Mi malfermis la pordon kaj suriris la ŝtuparon ĉeterasan por ekvidi tiun,kiu tie ĉi komandas.Mi ekvidis sur la ŝtuparo la ampleksan ,nigraharan ,mezaĝan virinon.Ŝi sen la ceremonioj kritike ekrigardis min.Poste ŝi perfingre piketis mian ventron kaj returnis sin al mia edzino Sonata.
-Fii, kia malgrasa,flaviĝinta... Ĉu manĝi vi ne donas al li?
Ŝi diris,retiriĝis per du paŝoj kaj sendispute konfirmis:
-Alkoholulo ! La nazo bluas, kaj eĉ kun la akneto...Sekve la brandon li sitele drinkas!...
Vane mia edzino provis klarigi, ke mi dum dek jaroj eĉ guton ne drinkis.
-Tio des pli malbonas,-ironie ekrikanis profesoredzino. -Se li ne drinkas,- sekve estas flirtemulo, amindumanto.
Poste ŝi pruvis, ke nia filo Peĉjo,lernanto de kvara klaso, avangardulo, estas banditotipa kaj li jam ne iĝos bona homo.Restiginte, en malesperon falintan, mian edzinon kaj plorantan pro la timo Peĉjon, profesoredzino adiaŭis kaj ordone invitis:
-Hodiaŭ je la oka horo posttagmeze mi atendos vin...
Precize je la oka mi puŝis sonorilbutonon ĉe la pordo de najbara loĝdomo.
-Salomono!,rigardu,kiuj impertinentuloj nian pordon rompas!,-ni ekaŭdis aliflanke de pordo la voĉon de profesoredzino.Poste aŭdiĝis la treniro de babuŝoj.En la porda aperturo montriĝis la kapo de eta maljunulo kun kapra barbeto.
-A?- demandis maljunulo.
-Ni...,-duope mi komencis kun edzino.
-A?!- denove demandis maljunulo.
-Pro kio vi tie mallertas? – ektondris la voĉo de profesoredzino jam en koridoro.
La maljunulo fortiriĝis.
-Ĥa,do estas vi? De 111-a...Kio novas? Kion vi diros?Al mi ĉiuj venas pro la diversaj aferoj, por ion pruntepreni.La pordon ni ne sukcesas fermi...Eniru,se vi jam venis...
Ni eniris la apartamenton kaj aperis en la vasta gastejo.
-Salomono!.Kafon preparu por ili!
En iu angulo de la gastoĉambro iu eksusuris, malfacile ekĝemis.Pretere ,apenaŭ aŭdeble , paŝetis tiu sama maljunulo.
-Ĉu paĉjo?- demandis mia edzino profesoredzinon.
-Kiu?Ĉesu vi!- siblis malkontente la mastrino.-Li estas mia edzo, Salomono Gapulov. Profesoro pri medicino.
Ni malkuraĝe sidiĝis.Sidis ni kaj timis laŭte enspiri, ekmoveti rigidiĝintajn membrojn. Maljunulo alportis kafon.Ni trinkis ĝin kaj interparolis.Parolis , kompreneble, ŝi.Ni, laŭbezone, jesis, aprobis al ŝi. -Je-es?
-Nee...
-Ĉu povas esti?
-Hmm...
Finfine interparolado flankiĝis pri ni.
-Mi esperas,ke vi estas pacemaj,akordiĝemaj homoj,-la mastrino pikrigardis perokule .- Bona najbaro –ĉiela donaco! Sed kiam trafas ia diablo...,gardu dio!...Ĝis nun ĉi tie,antaŭ vi ,en via loĝejo frenezaj homoj loĝis... Do ni satsuferis!!! Dum tri jaroj,ekde kiam ni loĝiĝis en tiun ĉi loĝejon, jam ŝanĝiĝis ĉirkaŭe ok najbaroj.
Mia edzino permane sin apogis sur mian genuon .Mi kuraĝige ekridetis.
-Ĉu vi ridas?!-ekkriis profesoredzino, vidinte mian rideton.- Vi ne scias,kio okazas ĉi tie , ĉirkaŭe.
Kaj ŝi,apogante sin al seĝa dorsapogilo, ekkriis:
-Salomono!Kiel nomiĝis tiu kurbnazulo el 115-a, tiu instruisto pri muziko?
-Butkus,- alflugis mallaŭta respondo el la apuda ĉambro.
-Malsaĝulo! Butkus estis tiu,kiu loĝis trans la strato, en 112-a loĝejo kaj li ne estis instruisto.
Profesoredzino iomete cerbumis kaj tuje diris:
-Jen, mi rememoris.Mateo estis nomo de tiu krianto,la plej terura krudulo,malĝentilulo.Li per sia kriado-„kantado“, perturbis trankvilecon por loĝantoj de nia tuta strato.Lia edzino surhavis abomenkoloran ĉapeton...Estis ili tre neakordiĝemaj homoj...Eĉ al niaj fenestroj ili ne rigardis preterirante. Mi provis alparoli ilin, sed ili rifuzis, rikanis...Mi provis ilin instrui...Nenia rezulto! Tiam mi ne plu toleris :komencis li gamon elbuŝigi ,mi-la hundan hurladon imitas. Aŭ sub la fenestro mi kapre blekas...Foje muzikisto furiozinte volis niajn fenestrojn frakasi...Ĝustatempe mi sukcesis voki policiston...Dank al dio, ili baldaŭ transloĝiĝis... Eble ankoraŭ kafon?
Ni dankis.La vangoj de mia edzino blankis kiel papero.
-Jen,en via loĝejo antaŭ vi loĝis iu granda ĉefo.Li stranga homo estis.Florojn kultivis.Li ŝatis antaŭ la fenestroj planti la plej abomenajn narcisojn... „Peoniojn,liliojn vi semu,-mi instruis lin,-sed tiujn abomenaĵojn mi ne povas toleri“.“Ne por vi mi semas, sed por mi“-diras tiu kaj turnas al mi dorson.Sed foje, vi imagu,li nian hundeton Pipreton kun bastono enmane postkuris.“Kion vi faras,degenerinto,monstro!,- mi kriis.Sed li ekrigardis kolere kaj diris: „Mi batmortigos tiun vian diablon,ĝi rompis ĉiujn miajn florojn!“. Mi raportis al polico. Sed la narcisojn nokte mi forŝiris...Kiel vi al mi,tiel mi al vi!...Nu?! Pro kio timtremas via edzino? Ĉu io malbonas por ŝi?
Mi interrigardis kun mia edzino ,tamen nenion diris.
-Sed kia estas nun la junularo! Geedziĝis tiuj el 112-a loĝejo, tiu trans la.strato...
Do, post laboro ili tuj revenas hejmen...,vespermanĝas kaj poste kisadas-interkisadas,eĉ fenestrojn ne ŝirmas per kurtenoj. Mi kunvokis najbarinojn, rigardis ni ĉiuj kaj ridis.Kiam mi hontigis ilin, ili ekploris.Tamen por ke ili ,tiuj senhontuloj , ion lernu,mi ŝmiris per la fekaĵo iliajn fenestrovitrojn.Por ke homoj ne vidu ilin... Kaj jen, en tiu 115-a loĝejo, antaŭ Mateo, iu ĵurnalisto loĝis....Ĉu vi volas ankoraŭ kafon?...Ne?...Do, li tre maltrankvila homo estis. Li alkutimiĝis reveni hejmen noktomeze.Mi estas virino aĝa, sentema.Mi avertis lin.“Mi ne povas pli frue reveni, - diris tiu ĵurnalisto,-deĵorado en la redaktejo, eldonejo...Sed pro kio vi nervoziĝas? Se mia edzino diras al mi nenion...“.Kaj tiel ĉiuvespere... Li satnervozigis min .Apenaŭ en malsanulejon mi ne trafis.Kun lia edzino mi volis intertrakti, sed ŝi post mia tria vizito la pordon frapfermis.Tiam mi skribis leteron al ĉefo de eldonejo,du leterojn al liaj kunlaborantoj.Mi pruvis,ke li batas edzinon,ke ebria revenas li noktomeze...Mallaŭdon de la ĉefo li ricevis.
La murhorloĝo batsignis 9-an horon vespere.Mastrino ekrigardis horloĝon, poste kafujon kaj tuj demandis min:
-Kaj kie vi laboras?
-Apotekisto li estas...En apoteko laboras li,- anstataŭ mi respondis mia edzino.
-A-a, la homojn venenigas!-decidis profesoredzino.
Reveninte hejmen mi kun edzino ne dormis tutan nokton.Ni pridiskutis strategian planon,kiel kontraŭstari najbarinon-profesoredzinon. Post tri semajnoj,sabate, ni aranĝis transloĝiĝan feston.Venis niaj geklubanoj, klubgvidanto kun la gitaro,sekretariino kun mandolino,mi mem posedis kompaktdiskan muzikan aparataron. Ni festis: kantis,ludis,dancis.Ni eĉ ne rimarkis, kiam eksonis ĉeporda sonorileto.
-Nu vi bruegas,nu vi diboĉas!Mia kapo doloras!Ĉu tio longe daŭros?Mi tion ege ne ŝatas! Ho! Najbaro! Kompatu! La animo kaj organismo trankvilecon, ripozon petas...!Mi vokos policiston!,-parolis profesoredzino.
Baldaŭ venis la policisto.Li objektive esploris la aferon kaj diris al najbarino:
-Mankas tia leĝo por puni ilin...Se ili bruos post la noktomezo, tiam jes.Kaj nun – komprenu- gastoj...
La policisto ankoraŭfoje ekrigardis nin,petis, ke ni ne tro bruu, kaj foriris.
Matene mi ekvidis profesoredzinon surkorte.Ŝi aspektis malhela kiel nubo.Ŝia kapo estis ĉirkaŭvolvita per viŝtuko.
-Vi ankoraŭ ekvidos!-ŝi siblis tra la dentoj preterirante.
Rigardis,rigardis nia najbarino, atendis,atendis profesoredzino ĝis kiam ŝiaj okuloj pufiĝis kiel de kuniklo.
Ĉu nia strategia plano estis ĝusta, ni baldaŭ ekvidos.