...Staseo estas malnova esperantisto , tamen eterna komencanto kaj mi diris al li :-„Esperanton finlerni vi ne volas. Fakto.Dum la kunvenoj vi krokodilas, la veteranojn vi ignoras. Esperanto movadon vi kompromitas! Do, kio vi estas? La absceso sur la nazo,-kaj nur. Vi estas absceso por ĉiuj.“
Mi rimarkis, kiel li profunde kaj sencohave ekcerbumis. Poste ĝentile, ne ofendiĝante kaj min ne ofendigante, per voĉtono gardante necesan distancon, li diris :-„Vidu, kio iam okazas. La vivo de la homo efektiviĝas tragike: neatendite vi fariĝas al ĉiuj la absceso“.
–Do, jen,- mi diras,-bedaŭrinde,tamen estas fakto.
Iom da tempo ni ambaŭ silentis.Poste li ree ĝentile, ne levigante tonon, ekdemandis:-
-Do, kion ni faros?
-Pri kio vi? ,- mi ne komprenis .
–Pri mi,- diras li.-Tutegale la afero estas serioza.
–Kia do afero ĝi estas?,-diras mi.- Vi estas vi. Se vi komprenas, ke vi estas kulpa , do vi pliboniĝu.
–Vi diras „pliboniĝu“,- lante lekciis li.- Kompreneble, teorie jes. Tamen praktike en la vivo ne estas tiel facile efektivigebla. Oni asertas, ke deziro esti bona spontane ne venas. Ĝin oni devas stimuli, inspiri.- Post la eta paŭzo li aldonis.-Helpo necesas. La subteno. Do, ni diru, vi ligu al mi spertan samideanon...
–Kio sekvos el tio ?- mi demandas.
–Eĉ lia sola personeco min instigus. Vidante apude la spertulon, eble mi ekcerbumus...
–Eble,- komencis dubi mi.
–Enuigas min senfinaj kunsidoj, „universitatoj“ kaj „libera tribuno“... daŭrigis li.
–Kompreneble,- mi diras,-ŝajne vi iom pravas.
–Ĉu ne indus, - jam pli severe li komencis eldiri siajn pensojn, - ke vi ekpensu pri la diverseco de la kluba programo, nova labormetodiko...
Mi kuntiriĝis aŭdinte tion, sed li daŭrigis kuraĝe plu:
-Aŭ, ni diru, la krokodilado... Kompreneble la fenomeno estas negativa, mallaŭdinda, sed ne evitebla. Vi ja mem ankaŭ fojfoje krokodilas. Pro kio, do, vi tuj kritikas min, insultas?
-Okazas iam, - konfesas mi.
–Verŝajne vi scias, - ne ĉesis li, - ke Ludoviko Zamenhof diris, ke necesas eduki la ideajn esperantistojn. Kio el mi iĝos, dependas de via edukado.
–Nuuu,- eklamentis mi. Ni denove eksilentis por kelkaj minutoj. Poste mi provis min pravigi.
–Tamen , - mi diris,- tiu ĉi demando estas ege komplika. Tutegale vi ne estas iu aĵo, sed la homo, esperantisto.
-Do jen, ĉi tie kaj estas la tuta esenco de la afero, - li ĵetis al mi.
– Kio ?,- mi ne komprenis.
–Ne cesas, ke ĉiu esperantisto komprenu kaj eksentu la guston de esperantismo, iu eble ŝanĝiĝus kaj iĝus pli bona, - lekciis li.
–Kompreneble,- mi kapjesis, - eble fojfoje mi ion ne tiel aranĝas kiel decas.- Iom atendinte mi aldonis: -Mi petas pardonon.
– Ne, ne, - eklaŭdis li min , -vi pensu nenion malbonan, vi estas bona lektoro, bona gvidanto. Sed komprenu, ke ankaŭ bonuloj devas kreski, perfektiĝi.
–Kompreneble, - mi konsentis. – Mi faros konkludojn. Mi penos, tamen...
–Kio estas „tamen“ ?, - li interrompis min.
Mi volis diri : „...kaj vi penu“, sed mi sindetenis kaj aldonis :
-Kaj mi petas pardonon. Vere, ne pro la malbona intenco...
–Ne nervoziĝu, - amike ekridetis li. – Kiu ne laboras, tiu ne eraras.
Li ekridis kaj okulumante observis min. Ho ne, geamikoj, tiel ne plu eblas! En la vivo gravas io alia, kaj mi interalie scias , kio estas tio...
– Kion vi volas,- kun la profunda malestimo mi longe observis tiun impertinentulon, tiun eternan komencanton.
La supereco, kiun mi sentis antaŭ la aliaj esperantistoj, po iomete estingiĝis, la humuro mia mizeriĝis, mia vivo ekŝajnis sensenca.