La blanka fadeno

Laimundas Abromas

Mi parkis mian aŭton antaŭ la banko kaj oscedante legis libon „Serĉu mian sonĝon“ de Istvan Nemere. Mi oscedis ne pro tio, ke ĝi estis ne interesa. La libro estis perfekta! Mi oscedis pro tio, ke nokte mi longe interretis kun miaj geamikoj. En la bankon kaj al apude situanta monkontanta aparato venadis nur maljunulinoj, pardonu min, sinjorinoj, pro tio mi komencis dormeti... Tamen subite apude haltis blanka „Audi“ kaj saltis el ĝi nigre vestita ĉarmulino! De supre,ekde ŝultroj ŝi estis streta, malsupren ampleksiĝis! Ĉarmulino ekstaris ĉe monkontanta aparato , enigis bankokarton kaj atendante ŝi malpacience skuis maturiĝintajn femurojn, kaj tiuj skuis dibelecajn krurojn... Ŝia nigra palteto laŭlonge egalis jupeton... Kaj sur tiu palteto, kiel vertikala montrilo, pendis la dika blanka fadeno... Al sinjorino tiu fadeno eble taŭgus kiel detalo de vestaro, memoriganta la homan neglektecon. Sed al tia gracia belulino!? Ege konsternita mi impulse saltis el mia aŭto kaj faris kelkajn klaftajn paŝojn kun etendita mano! Ĉarmulino sin returnis kun la mono enmane. La okuloj ŝiaj freneziĝis. Ŝi akre ekkriis:-„Oni prirabas! Helpu min!“.
El la blanka „Audi“ elsaltis, kiel fulmoj, du viroj, kaptis min kaj ĵetis kune kun libro sur la lastan seĝon de aŭto kaj forveturis.
–Viroj, tiu blan-ka fa-de-no...,- balbutis mi.
–Vi ne havas hejme blankajn fadenojn?-esplordemandis tiu, kiu stiris aŭton.
–Mi ha-vas...,- respondis mi.
–Do, eble vi ne havas prudenton? Certe, vi ne havas ĝin!- daŭrigis la stiristo.
–Ĉu videblas? – demandis mi.- Mi konfuziĝis.
–Ĉu verkisto vi estas, ke tiel ironie parolas?- demandis tiu apude sidanta.
–Nu, humuristo...,- konfesis mi.
–Kaj kion vi verkis?- scivolis la stiristo.
–„Krestomation de diboĉulo“. Bonega libro! Ĉu vi volas aŭtografon?- mi mildigis la situacion.
-Skribu..., Blanka fadeno..., Estetikulo! Kaj kion vi farus, se estus la nigra fadeno?- daŭrigis la stiristo.
–Ĉu tio ĉi estas la testo por diagnozi la cerbajn tavolojn?- mi kuraĝis jam.
–Ne, tio ĉi estas la demando por la unuaklasano, - parolis apude sidanto.
–Kaj mi havas demandon al la unuaklasano: en kio diferencas la blanka fadeno dis de nigra fadeno, ĉu nur je koloro?... Atendu, viroj, tamen vi estas sen uniformoj!- daŭrigis atakon mi.
–Sed ni ne estas policistoj...,-konfesis apude sidanto.
–Kaj mi ne estas verkisto... Tamen mi nenion komprenas kaj ne perceptas la incidenton,- mi plue atakis.
–Neniu perceptas! – respondis la stiristo, kiel mi komprenis, la estro.
–Ĉu vi estas el privata gardoservo?- mi scivolis.
–Hmmmm..., jes, - konfesis la estro.
–Vi estas profesiuloj kaj posedas aŭton, tamen laboras kiel malsaĝuloj!
Ĉiuj interrigardis unu la alian.
–Vi pli klare esprimu vin, mi petas!- komencis nervoziĝi la estro.
–Pli kurte! Esenco de la afero estas tia, ke vi restigis la fraŭlinon kun mono sengarda. Eble mi estas nur logaĵo por vi, intertempe la vera rabisto...
La estro reagis tuje kaj blanka „Audi“ saltis desurloke!... Je cent metroj de banko – stop !
-Jen..., ŝi staras netuŝita! – ekspiris la estro. –Vi elaŭtiĝu..., -ordonis la estro al mi.
–Alveturu la bankon. De kie vi prenis min, tien metu ! – ne cedis mi.
–Ŝi denove krios! – parolis la estro.
–Ŝi ne plu krios. Timiĝinta ŝi ne rekonos la rabiston. Veturu ĝis la banko, -mi jam regis la situacion.
Mi elaŭtiĝis, kaj fraŭlino tuj alkuris min.
–Ĉu vi estas komisaro? – demandis ŝi.
La fantazian ideon ŝi senvole aludis al mi.
–Jes. Nomu min Kontrimas...,- mi tuj utiligis momenton.
–Kaj kie estas tiu rabisto? – interesiĝis ŝi.- Pardonu min, mia nomo – Oksana...
–Arestita li... Eble sukcesos al vi ambaŭ interpaciĝi... Ĉar li nenion malbonan faris al vi!,- mi parolis plu.
–Vere... Mi tre forte timigis lin!,- ŝi cedis. – Dum pandemio la polico havas tre multe da laboro, kaj tiu homo tute ne kulpas, al mi tion diras la koro... Interese, kiel li sin pravigis?
-Li diris, ke li volis de sur via palteto forpreni la blankan fadenon... Vidu, tiu homo estas granda estetikulo...
Ŝi tuj demetis de si la palteton. En novembro ekfloris por mi la siringo.
–La blanka fadeno!- ekkriis ŝi ruĝiĝinta.- Koŝmaro!... Vi estu afabla, forprenu tiun askaridon kaj ĵetu en rubujon...
Oksana observis min per la klara rigardo de la piedoj ĝis kapo.
–Via vizaĝo tiom grandanimas! – ekflatis Oksana.
-Ĝi estas tia ekde mia naskiĝo...,- mi sentis min laŭdita.- Vi telefonu al mi laŭ tiu ĉi numero... Sed pli bone vi venu..., persone tiuĉiadrese ,- mi skribis mian telefonnumeron kaj adreson sur paperslipo.
Oksana kisis min je lipoj.
–Liberigu tiun homon,- ŝi petis afable.
–Li jam estas libera, Oksana, vi ĉarmas korpe kaj anime...,- mi ne ĉesis flati.
-Vi estas poeto!,- ŝi ekridetis kaj okulsignis.
Ŝi faris kelkajn paŝojn direkten al aŭto kaj enaŭtiĝis en la blankan „Audi“.
–Saluton, fraĉjoj! Kaj jen – mi!- ĝojkriis ŝi.
Mi rericevis mian libron kaj adiaŭis.
Ĉi-nokte mi sonĝis Oksana-n. Vere, en sonĝo ŝi estis tute sen nigraj vestoj, tial aspektis blanka, kiel ŝveliĝinta pasto... Tamen –en kio diferencas la blanka fadeno dis de la nigra fadeno ? Ĉu nur je koloro? Dubinde..., dubinde... Tio ĉi estas fatalo !
Ho, iu telefonas! Oksana... Hieraŭ ŝi telefonvokis min dekfoje! Vi dezirus ekaŭdi niajn interparolojn? Karamba! Ja, ĉifoje sonas ĉeporda sonorilo. Surkorte haltas blanka „Audi“ de Oksana.
Vi dezirus ekvidi nian unuan rendevuon?! Vi ne estu, nur ne estu vi sciavidaj!