Kulpas la najlo aŭ rakonto de Peĉjo

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr.376

Mia panjo ne bezonis, ke paĉjo martelu ien tiun najlon. Ŝi tiel nur incitis, kolerigis paĉjon.

Kiam paĉjo post laboro revenadis hejmen, li kutime vespermanĝis kaj poste ŝaltadis televidilon por ekscii lastajn novaĵojn, aŭ ŝaltadis komputilon por komuniki kun siaj gesamideanoj interrete. Tiam panjo tuj diradis:

-Do, la edzo de Maria tiiian belan bretaron muntis, tiom belan, ke oni ne povas satrigardi. Kaj jen – la najlon sur la muron li ne scipovas marteli...

Aŭ:

-La edzo de Aldona el malnova kesto produktis tian belan ŝranketon, do, tiiian belan – kaj jen tiu – la najlon en la muron...

Paĉjo iomete nervoziĝis, sed ŝajnigis, ke nenio okazas kaj plue okupiĝis pri la personaj aferoj. Kaj tio daŭris ĉiutage. Ni alkutimiĝis al tio, ĉar estis nenio terura:- panjo diradis, paĉjo – ŝajnigis, ke nenio okazis kaj ni plu vivis feliĉe.

Tamen unutage, kiam panjo jam diris pri tiu najlo kaj paĉjo, kvankam nervoziĝinte, jam ŝajnigis, ke nenion aŭdas, la televidilo ne plu eltenis kaj difektiĝis. Ĝi ekfulmis, poste io eksplodis kaj poste ĉesis funkcii. Tiuĉimomente eknervoziĝis jam panjo.

-Pro tiu mallertulo ĉivespere mi ne ekscios la sorton de Mariana. Kion li tuŝas, ĉio difektiĝas, - diris ŝi.

–Kaj almenaŭ la najlon en la muron..., sed ne...

Paĉjo frapis la televidilon je unu flanko, je alia flanko, poste la supron.

-Ĉiokaze estas la komplika difektiĝo, – diris paĉjo.- Necesas inviti la ripariston-profesiulon. Ĉiokaze eĉ Dio mem nenion scipovos fari...

-Dio! Pro kio kulpas la Dio?! – komencis krii panjo. – La edzo de Oksana ne nur televidilon, –eĉ la gladilon riparas. Kaj jen – la najlon en la muron...

Paĉjo tuta ektremis kaj malfermis la pordeton de la bufedo. Tamen tie malplenis, tute malplenis. Tiam li pli forte ekscitiĝis, turniĝis al panjo kaj tiel ekmuĝis, jam tiel ekkriis :

-Do, vi, montru, kien tiun najlon marteli!

La panjo, kiel mi menciis, ne bezonis, ke paĉjo ien martelu tiun najlon, tamen nun ŝi ekinteresiĝis ege. Ŝi longe pensis kaj poste sur muro en kuirejo montris unu lokon apud la ŝranketo.

-Ĉi tie, - diris ŝi. – Ĉi tie mi tre bezonas la najlon.

-Tamen la muro ĉi tie estas betona,- ektremis paĉjo. – Ĉu ne pli bone estus ĉi tie? – li montris la flankon de ŝranketo.

-Nu jen, mi diris...,– parolis panjo.– Kaj la edzo de Kazinjo en la feron najlas. Mi mem vidis, sur la flanko de la fridujo jen tiiia najlo (panjo montris kiom longa) elstaras. Verdire, erare li tien najlis ĝin, ( necesis nome sur la flankon de ŝranketo), tamen tutegale– en metalon!

Tiam paĉjo larĝigis la okulojn, pufvangis kaj kuris al tenejo. De tie li alportis du plenmanojn da najloj, la martelon kaj ial– la hakilon. Per krajono li markis la lokon, kien necesas najli. Li kuspis manikojn. Panjo oportune sidiĝis sur la seĝon kaj raviĝinte observis paĉjon. Tian decideman paĉjon mi vidis neniam antaŭe. Paĉjo pikis la najlon al la muro kaj turnis sin al panjo. Tamen panjo ne ŝanĝis sian opinion. Ŝi nur kapjesis kaj pro la kontentiĝo iomete fermis la okulojn. Tiam paĉjo mordetis la dentojn kaj tiiiel eksvingis per martelo, kaaaj tiel frapis...

Poste li saltadis, preninte la vunditan manplaton, kaj ion diris, sed mi ne aŭdis, ĉar panjo kovris miajn orelojn per manplatoj. Poste paĉjo, iom teninte la manon sub la fluanta akvo el krano, ree prenis la najlon. Sed tre tre singarde. Denove li pikis la najlon al la muro kaj ree returnis sin al panjo. Sed panjo ree nur kapjesis kaj denove kovris miajn orelojn. Mi nur vidis, ke najlo kaj martelo ree falis sur la plankon kaj paĉjo saltadis kaj ion diris. Kaj mi vidis nenion pli, ĉar panjo forpelis min en la korton dirante :

-Vi estas tro malgranda por vidi tiajn aferojn.

Mi provis kontraŭi, dirante, ke mi jam vidis, kiel la avo kaj la onklo martelis najlojn, kaj nenio okazis.

-La avo kaj onklo – estas tute alia afero, - diris panjo, -kaj la najlado de la paĉjo estas okazo tute alia.

Do mi foriris en la korton. Sed kiam mi vespere revenis hejmen, panjo bandaĝis la fingrojn de paĉjo. Kaj veninta paĉjo de Joĉjo (tiu, kiu loĝas trans tiu muro, en kiun mia paĉjo martelis la najlon) kverelis kun mia paĉjo. Ĉar en tiu muro nun estis la truo, kiu ne tre plaĉis al ambaŭ. Sed kiam mia panjo, fininte bandaĝi la fingrojn, prenis el la lavmaŝino la botelon da brando, ili tuj ĉesis kvereli. Kaj paĉjo de Joĉjo tra tiu truo alvokis panjon de Joĉjo, ke tiu por almanĝo donu siajn bongustajn fermentitajn fungojn. Kaj tuj tra tiu truo ŝoviĝis la sitelo ,plena de tiu bongustaĵo.

-Prenu tiom, kiom vi bezonas,- diris la panjo de Joĉjo.

Kiam tiu botelo malpleniĝis, paĉjo ankaŭ ŝovis la manon en lavmaŝinon, tamen li nenion trovis. Alia botelo estis kaŝita jam en polvosorbmaŝino, de kie prenis ĝin mia panjo. Sed kiam panjo de Joĉjo, post la postulo de lia paĉjo, tra la truo donis ankoraŭ unu botelon, poste ŝi ankaŭ ŝovis kusenon kaj litkovrilon kaj diris, ke paĉjo de Joĉjo povas resti ĉi tie por tranokti. Tiam mia paĉjo diris: „Vidu kiel oportunas, tamen vi insultis min“.

Poste ambaŭ ĉirkaŭbrakis unu la alian, interkisis kaj paĉjo de Joĉjo komencis klarigi, kiel decas najli en la betonan muron. Evidentiĝis, ke necesas komence bori per elektra drilo la trueton, poste ĝin ŝtopi per ligna ŝtopilo kaj nur post tio, en tiun ŝtopilon, marteli la najlon. Paĉjo aŭskultis atente kaj ĉion notis.

Fine paĉjo de Joĉjo tra tiu truo en la muro enpuŝis la sitelon kun fungoj,litaĵojn kaj ,,ĵuriginte mian paĉjon , ke tiu neniam atencu kontraŭ tiu muro nek per najlo, nek per ŝraŭbo, ŝancelire malaperis tra la pordo...

Tra la truo en la muro ekaŭdiĝis lia interparolo kun la panjo de Joĉjo. Mia panjo ree ŝtopis miajn orelojn kaj kondukis min al dormoĉambro.

Sekvonttage paĉjo portis hejmen la elektran drilon, specialan, dur-alojan borilon („Simpla borilo betonon ne boras“,- digne li klarigis al panjo.). Kvankam panjo petis : „Mikaelo, mi ne bezonas, ĉesu vi. Mi ne bezonas, ne bezonas mi tiun najlon“,- sed paĉjo boris en la muron , tamen ĉifoje en alian, la trueton, ŝtopis ĝin per ligna ŝtopilo, prenis martelon kaj tuk-tuk-tuk facile najlis. Poste li fiere ekrigardis la panjon kaj diris :

- Jen , tiel.

- Lernu, filo, -ankoraŭ li diris al mi.

Nun ĉiuj muroj de nia loĝejo estas najlitaj. Nu, ankoraŭ ne plene, ĉar paĉjo ĉiam trovas la lokon, kie „nepre necesas marteli la najlon“.

-Nu, ŝajne jam estas la ordo,-ĉiufoje najlinte diras paĉjo. – Eble iam necesos tiu ĉiloke ion pendigi.

Nun mi estas feliĉa. Mi grimpadas sur tiuj najloj kaj povas ĉion atingi. Tamen al mia panjo pro io komencis tiki la maldekstra okulo kaj tremi la kapo. Kaj ŝi ege malkontentas.Eble pro tio, ke ŝi ne plu povas diri : „Ĉu vi povas tien ĉi, sur muron marteli la najlon“.