Tio ne estas afero simpla, kiel ŝajnas al vica sensciulo.Esti esperantisto – estas malfacila kaj komplika tasko. Verdire ankoraŭ antaŭ 130 jaroj iu Zamenhof kompilis libron por esperantistoj, sed ĝi verŝajne jam iĝis eksmoda en nia cibernetika epoko. Sed kiu nun havas tempon kaj volon legi la librojn? Des pli, ke tutan esencon eldiras „Fundamento ...“, kiu, citante Zamenhofon, klarigas, ke „esperantisto – estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanton, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga“. Tre utila penso! Sed ni ekrigardu kelkajn pliajn utilajn librojn. La SAT-vortaro diras, ke esperantisto estas persono, kiu scias kaj uzas Esperanton. Tiu nacilingva vortaro de internaciaj vortoj klarigas, ke esperantisto estas persono, kiu scias kaj uzas Esperanton, disvastiganto de tiu lingvo.
Do, se vi decidis iĝi vera esperantisto, akceptu kelkajn miajn konsilojn, eble ili utilos al vi. Komencu ni de loĝejo.La libroj, plej gravas la libroj, kaj ne iuj ajn. Vian librobreton devas ornami tiuj eldonaĵoj, kiuj rapide disvendiĝas. Disŝiriĝu vi- sed akiru ilin! Precipe atentu la antikvaĵejojn. Tie oni povas trovi rarajn malnovajn librojn, raraĵojn atentoindajn. Bonan impreson elvokas eĉ iu ajn eldonaĵo ,aperinta antaŭ cent jaroj: „La unua libro“, „Fundamento de Esperanto“. „La Sankta Biblio“ ktp. Mi pensas, ke vi mem komprenas, ke el tiuj viaj libroj ne endas ion tralegi. La libroj manĝi ne petas, kuŝu ili tie! Tamen vi povos konsterni iun ajn gaston per viaj animaj trezoroj aŭ en intelekta interparolo vi interalie eldiros :-„Ho, Julio Baghy? Kompreneble, mi havas!“.“Ĉu Raymond Schwartz? Certe, li estas ĉe mi!“.“Kaj Edmond Privat? Sendube..“. Sed titolojn, kompreneble, necesas lerni parkere.Tio sukcesos malfacile, sed kion fari- klereco postulas oferojn. Plue - kolektado. Esperantistoj kolektas multajn aĵojn. Nur vi ne bagateliĝu ĝis glumarkoj kaj similaj aĵoj. Antaŭ ĉio, tio jam eksmodiĝis. Nun oni kolektas portretojn de la Aŭtoro, librojn,flagetojn ... Neniam vi partoprenu klubajn kunvenojn kaj aliajn lokajn esperantistajn aranĝojn. Via celo estu Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj esperantistaj aranĝoj. Ili donos al vi neelĉerpeblan provizon al parolado. Kaj memoru vi, ke ĉiam veturos vi tien kun espero (eble almenaŭ unu fojon!..),sed revenos ĉiam senreviĝa. Ion ,verdire, eblas eĉ laŭdi – kongresa balo, ekskursoj... Dum via parolado longe vi ne parolu, ĉar ofte aperas „saĝuloj“, kiuj scias eldiron „Oni parolas longe, kiam oni havas nenion por diri“. Pro tiu kaŭzo tre gravas ĝustatempe ŝanĝi aŭskultantaron. Se vi estas studento, ne malrespektu unuakursanojn. Se al via demando pri la ŝatata verkisto ili parolos pri loka aŭtoro, vi hontigu ilin senkompate kaj ripetu, kion mi diris antaŭe pri R.Schwartz ktp. El tio sekvos duobla utilo- klare vi montros vian erudicion kaj ,eble, el tiuj naivaj gejunuloj kreskos viaj postsekvantoj. Vian intelekton respegulos viaj ŝatokupoj kaj via taksado - tion neniam forgesu. Neniam vi konfesu, ke vi enuas, ke vi oscedas, batalu kontraŭ tio ĉi ĝisfine.kaj ,gardu dio, al neniu konfesu, ke vi nenion komprenas kaj enuas. Tiam vi por ĉiam perdiĝos. Vera esperantisto ne apartenas al si mem. En viaj vortoj kaj via konduto devas kaŝi sin subkompreno, ke via ekzistado en tiu ĉi mondo estas nur tragika eraro, ke vi multon povus, multon kapablus, sed ĉu iuj komprenos vin! Ĉirkaŭe abundas nur eternaj komencantoj al kiuj vi devas montri ilian malgravecon, se ili ne pensas tiel, kiel vi. Kaj tion ĉi sin estimanta esperantisto neniam permesos. Do pri nenio vi miru kaj ne cedu, ke vin preteriru lastaj novaĵoj
Tamen ĉio tio, kion mi menciis, ne estas la plej grava postulo. Nur via konduto kaj parolmaniero montros, ĉu vi estas vera esperantisto, aŭ nur eterna komencanto. Sed pri kio paroli? Al bonkonduta esperantisto ne estas nekonataj temoj, vi devas ŝajnigi erudiciulon. Finfine tio negravas, pri kio paroli, sed – kiel paroli. Evitu vi paroli pri via laboro kaj aliaj banalaĵoj. Kaj tiujn trivialajn vortojn, kiel „Bonan tagon“,“Ĝis revido“,“Mi pardonpetas“ – forĵetu el via vortprovizo sen iu bedaŭro. Nepre vi devas elpensi ion pli originalan. Precipe vi atentu vian parolstilon. Kaj tio – plej gravas, tion neniam forgesu! Kaj enkapigu vi, ke ĉiu sin estimanta esperantisto ĉiam pravas. Kaj vi devas plenumi vian mision: perfektiĝi anime, esperantigi proksimulojn kaj neniun profiton vi atendu. Vi devas diversmaniere subteni esperantistan movadon. Memoru ĝuste tiujn konsilojn. Se vi obeos ilin, vi povos sendube registri vin en honora elito esperantista. Iliaj vicoj ankoraŭ ne abundas, sed po iomete kreskas. Jen tion mi konsilas al vi.