Kiel oni lernu la lingvojn

Laimundas Abromas
Aperis en "Beletra edeno" nr. 004

Estis somera semajnfino. Vesperiĝis.

Albinas Saladis estis hejme. Li sidis antaŭ la televidilo kun botelo da biero enmane,- oni disaŭdigis lastajn novaĵojn pri la mondeventoj. Neatendite eksonis telefono. Ĝi estis pli ol neatendita, ĉar telefonis Staseo, lia samkursano. Ili pasintjare finis studadon en la universitato kaj diplomiĝis pri fiziko. Dum tuta jaro ili ne vidis unu la alian, nek interparolis. Kaj jen... telefonalvoko.

- Saluton Albinas. Ĉu vi volas vojaĝi al Moskvo?- senenkonduke komencis Staseo.

- Kion mi faru tie?- Albinas provis elturniĝi.

- Kun la karaktero, kian vi havas, vi devas veturi tien!... Vi akompanos min, mi prizorgos la biletojn,- kurte kaj firme finis Staseo.

Albinas ne volis fanfaroni, tamen oni diras, ke li ne malbone scipovis skandali. Kompreneble, nun li jam ne plu havas tian entuziasmon, energion, eltrovemon. Tamen li ekkuraĝis kaj riskis.

Je la antaŭvidita horo li venis en fervojstacion. Tie jam atendis Staseo kun du biletoj enmane. Ili envagoniĝis kaj okupis sian kupeon. La trajno baldaŭ ekveturis. Ĉar vojaĝo longedaŭris, amikoj dronis en la rememoroj pri la studenta tempo, pasigita en la universitato. Matene de la sekvanta tago ili jam estis en Moskvo.

Moskvo - urbego, miloj da homoj, ĉiuj ien kuris, rapidis, svarmis. Kaj amikoj dronis en tiu homamaso. Posttagmeze ili rimarkis,ke ili devojiĝis, ke perdis unu la alian. Albinas komencis nervoziĝi, kulpigi Staseon. En Moskvo Albinas eksentis sin trifoje malpli saĝa ol estis antaŭe. „Do, pro kio mi vojaĝis ĉi tien? Ĉu mi ne sciis, kia mi estas? Ĉu mi havis dubojn? Ho,ne! Mi ne povis alimaniere. Mi neniam serĉis facilajn vojojn. Meti antaŭ mi defion, tiel same,kiel enspiri freŝan aeron“,- nestis en la kapo de Albinas.

Dum tuta tago Albinas vagabondis tra Moskvo. Li ne kuraĝis demandi iun, interparoli kun iu. Des pli, kion li povis diri al tiu? Pro larmoj kaj rigidiĝinta nazmuko tutegale li vidis nenion. Jen jam suno subiris, venis vespero. Li profunde enspiris freŝan aeron, poste longe tusis. Tuskraĉinte li iris plu kaj aliris Ruĝan placon. Laciĝis liaj gamboj kaj li bezonis ripozon. Li aliris Kremlon kaj dorsapogis sin je la Kremla muro. Li apenaŭ ripozetis, kiam aliris lin tri policistoj kaj komencis krii:

-Ŝto ti delajeŝ, balamut? Ti Kremlj ĥoĉiŝ razruŝit? (1)

Albinas nenion komprenis, pri kio parolis policistoj, kaj kontraŭstaris. Pro tio li estis arestita kaj prizonigita.

Hejmen li revenis nur post duonjaro, perfekte lerninte la rusan lingvon. Reveninte hejmen li volis instrui la rusan lingvon al dezirantoj ĝin lerni. Tamen, bedaŭrinde, nek unu persono en la urbeto volis lerni la rusan lingvon. Albinas pensis, ke la lingvon de najbaro oni devas kompreni.

Pro la fiaskintaj intencoj li ĉion lasis kaj kun la turista grupo forveturis al Berlin. En la ĉefurbo de Germanio Albinas deflankiĝis for de la grupo kaj vizitis kelkajn kafejojn kaj bierejojn. Ebriiĝinte li vagabondis tra Berlin kaj laciĝinte aliris Parizan placon. Iomete ripozi li decidis en la ombro de Brandenburga Tor. Tuj aliris policistoj kaj ekkriis:

-Was bedeutet das? Was machen Sie? (2) Policistoj rimarkis, ke li volas pisi apud Brandenburga pordego. Albinas kontraŭstaris kaj ne subiĝis, pro tio policistoj lin arestis kaj prizonigis... Hejmen li revenis nur post ses monatoj, perfekte parolante la germanan lingvon. En la urbetaj stratoj li promenadis bele vestinta, ĉar revenis en prizonula vestaro. Multaj fraŭlinoj postiris lin, tial Albinas baldaŭ edziĝis. Li vendis multekoste sian prizonulan vestaron kaj aĉetis aŭton. Tamen tedis al li sidi hejme kaj baldaŭ li sola pertrajne veturis al Parizo. Dum kelkaj tagoj li vagabondis en la ĉefurbo de Francio, vizitis kafejojn, kabaretojn, ĝis venis al Ejfel-turo. Li apogis sin ŝultre al la turo kaj volis faligi ĝin, tamen, ho ve! Tuj alkuris la ĝendarmoj kaj arestis lin. Kvankam li kontraŭis kaj malobeis, Albinas estis prizonigita... Dum ses monatoj li perfekte lernis la francan lingvon. Reveninte hejmen li instruis francan lingvon en la urbeta lernejo. Kvankam lia edzino naskis filon, tamen li tre enuis hejme, lin logis la vojaĝoj kaj lingvolernado. Baldaŭ li ĉion lasis kaj forveturis al Londono. Tie li ankaŭ trafis prizonon. Post ses monatoj li perfekte parolis la anglan lingvon. Reveninte hejmen li altpreze vendis prizonulan vestaron kaj aĉetis loĝdomon. Krome li ricevis laboron ĉe la urba administratejo kiel tradukisto-interpretisto. Dum lastaj kelkaj jaroj Albinas Saladis vizitis Madridon, Romon, Atenon, Istambulon kaj kelkajn aliajn ĉefurbojn. El ĉiu vojaĝo li revenadis nur post duonjaro. Precipe atendis lian revenon la loka junularo, kiun li vestis per importita prizonula vestaro. Intertempe lia edzino naskis ankoraŭ du infanojn. Dum ok jaroj,pasigitaj en vojaĝoj kaj prizonoj, Albinas perfekte lernis dekkvin lingvojn. Li legis multe da libroj kaj gazetoj, kiujn sendadis al li estintaj prizonamikoj.

Antaŭ unu jaro Albinas Saladis denove forvojaĝis. „Nun, kiam mi lingvistike konkeris preskaŭ tutan Eŭropon, decas ekrigardi pli vaste. Mi vojaĝos al Malproksima Oriento“- en la fervojstacio Albinas diris kaj adiaŭis la edzinon kaj infanojn. Forveturis li... kaj ne revenis. Vane atendis, vane ploris lia edzino kaj infanoj. Vane la junularo atendis novajn vestojn.

Neatendite ĉi-printempe en la urbeton venis iu arabo. Li iris al la loĝdomo de Albinas kaj longe ion kriadis en la nekonata lingvo. Edzino de Albinas, ricevinte de la edzo bazan klerecon pri lingvistiko, venis en la korton kaj, miksante la albanajn kaj danajn vortojn, demandis, kion volas estimata arabo. Ŝi komprenis la demandon de la alveninto :“Ĉu ĉi tie loĝas la ŝejko Ali Baba bin As Saladis?“.

Konsterniĝinte virino respondis jese, ankoraŭ ŝi volis klarigi, ke ŝia edzo forveturinta. Tamen tiu arabo elsakigis la botelon kun benzino, alkuris loĝdomon, frakasis fenestron kaj loĝdomon ekbruligis. La bonaj najbaroj alkuris kaj estingis la fajron kaj alveturintaj policistoj arestis teroriston kaj metis lin en la prizonon por ses monatoj. Neniu komprenis, kion balbutis tiu arabo. Nun ĉiuj loĝantoj de la urbeto senpacience atendas, ĝis pasos ses monatoj. Eble tiu arabo, lerninte la litovan lingvon, rakontos ion pri la samurbano Albinas Saladis.

Klarigoj: 1.Kion vi faras, sentaŭgulo! Ĉu vi volas Kremlon ruinigi?(en rusa).

2.Kion signifas tio? Kion vi faras?(en germana)