Iun tagon, promenante tra la urbo, mi rimarkis sur anonctabulo la allogan afiŝon. Oni invitis al prelego pri internacia lingvo Esperanto, kio okazos ĉi-sabate posttagmeze en la urba kulturpalaco. Sabate en la urba gazeto oni legis tiun saman anoncon.
Oni ja soifas pri ĉio nova.Scivoleme mi kune kun dudeko da aliaj personoj partoprenis tiun ĉi prelegon por varbi homojn por Esperanto kurso. Tiu prelego iugrade min imponis, ĉar mi aŭdis ion novan, pri kio mi antaŭe sciis nenion.
Mi kelkfoje partoprenis Esperanto lecionojn. Instruisto multe laŭdis Esperanton, ĝian facilecon, ĝian valoron, kulturon, internan ideon kaj substrekis tion per kantado kaj deklamado. La personeco de instruisto min ne imponis. Post kvar lecionoj mi finis la kurson, sufiĉe seniluziiĝinta.
Foje, tio okazis post unu aŭ du jaroj, mi promenadis tra la urbo kaj preteriris surstrate du junulojn, kiuj flue interparolis en iu lingvo, nek angla, nek rusa, nek germana. Unu junulo ŝajne estis el Afriko, alia el Azio. Ili alparolis min en lingvo iam aŭdita, kaj demandis pri iu „stacio“. Ĉar ili ne eldiris la vortojn „aŭto“ kaj „buso“,sekve ili serĉis fervojstacion. Mi montris la vojon direkte al fervojstacio. Adiaŭante unu el junuloj, kiu ŝajnis afrikano, donacis al mi libreton. Tio estis konversacia libreto portugala-esperanta, eldonita en Brazilio, en Rio de Ĵanejro. Sur antaŭlasta paĝo ili skribis siajn adresojn, unu junulo estis el Brazilio, alia el Japanio. Mi komprenis, ke tiuj junuloj parolis en Esperanto. Ili ne altrudis sian lingvon al mi. Kaj min denove kaptis la afero pri Esperanto. „Se tiu lingvo estas tiom facila, mi lernos ĝin kaj skribos leterojn al tiuj junuloj“, decidis mi.
Unu semajnon post tiu ĉi renkontiĝo, mi jam povis esprimi kelkajn frazojn en Esperanto, kvankam ne senerare. Jes, mi jam estis kaptita de la regule planita kaj sufiĉe facile lernebla lingvo. Precipe por mi, memlernanta pensiulo. Esperanto facile kaptis min. Pli forta ol reklamado estas ekzemplodona konduto.
Post ses monatoj de mia memlernado, mi trapasis en la urba Esperanto klubo la ekzamenon pri lingva kapablo kun rezulto „tre bone“. Simpatiaj geklubanoj afable akceptis min kaj mi baldaŭ fariĝis membro de urba Esperanto klubo. Mi ne forgesis miajn konatulojn el Japanio kaj Brazilio kaj sendis al ili miajn leterojn. Laŭ rekomendo de aliaj klubanoj mi partoprenis esperantistan aranĝon Baltiaj Esperanto Tagoj kaj trapasis tie paroligan kurson.
Kiu novbakita esperantisto ne volas plibonigi tiun artefaritan lingvon? Ankaŭ mi ne sentis ĝenon diskuti kun la instruisto kaj kunlernantoj pri la necesaj ŝanĝoj en Esperanto. Bedaŭrinde, mia troa agado ne ŝajnis al ĉiu agrabla. Mi komprenis, ke tiu troa mia aktiveco malhelpas lecionon.
Post la paroliga kurso mi jam kuraĝis, fieris, ke mi preskaŭ ĉion komprenas. Tamen mi ne havis sufiĉe da kuraĝo por partopreni en la diskutoj. Nur dum la manĝado aŭ en la paŭzoj inter la programeroj mi babiladis, kuraĝigante min. Aparte min ĝojigis la interparolo kun iu ĉino, kun elstara klereco. Iam post la vespermanĝo li bonkore parolis kun mi, ne mokante mian malĝustan prononcadon. Tiu malgranda konversacio min finfine decidigis iri al la sukceso en tiu afero.
Dum paŭzoj mi intencis babili kun iu ajn komencanto. Mi trovis junan polinon por interparolo. Sed ŝi estis vera komencantino. Estis agrabla sento por mi, kiu antaŭ du jaroj mem komencis lernadon, nun ludas rolon de instruisto. Ni interŝanĝis la adresojn kaj estigis agrablan korespondadon.
Multajn artikolojn kaj aliajn literaturajn verkojn mi tradukis en Esperanton por sia propra plezuro. Kaj mi ĝojis pro mia sukceso. Nun mi mem provas verki beletron. Mi abonas kaj legas multajn plej diversajn Esperantlingvajn periodaĵojn. Mia Esperanto biblioteko kreskis kaj kreskas. Kaj mi konvinkiĝis, ke ankaŭ Esperanto estas portanto de la kulturo, ke esperantistoj devas modele lerni kaj uzi la lingvon mem, por fortikigi tiun kulturon, riĉigi ĝian enhavon kaj plivastigi la reton de la komunaj kulturaj posedaĵoj. Jen tiel!