Kiel mi komencis verki

Laimundas Abromas
Aperis en "Penseo" nr. 381

Miaj konataj samideanoj kaj eĉ nekonataj esperantistoj ofte demandas min, kiel mi verkis mian unuan artikolon. Kaj ĉiufoje mi devas rakonti tiun saman historion. Por ne paroli vane, mi decidis ankoraŭfoje ĝin rakonti kaj per tio por ĉiam refuti similajn demandadojn. Jen kiel ĉio okazis.

Kiel hodiaŭ mi memoras. Estis bela, aŭtuna tago. La suno sendis lastan varmon sur la teron. Mi estis bonhumora kaj decidis iomete promeni tra la urbo. La stratoj plenplenis je la homoj, ĉiuj ien rapidis, kuris. Mi paŝis kaj ĉirkaŭrigardis pro nenion fari. En mia animo estis trankvile kaj malplene. Bone. Vere, la paciencon mian ĝenis la kurtaj jupoj. Tamen tio bagatelis. Necesas nur ŝajnigi, ke vi observas la vitrinojn, se vi volas sin returni por revidi ilin. Do mi paŝis unu mem, malrapide kaj pensis. Kio restas fari, se mi estas sola? Por ne barakti sin inter la homoj, mi decidis iri al urba parko. Tie estis jam kelkaj pensiuloj, kiuj ripozis sur la benkoj, kaj promenadis kelkaj junaj familioj, puŝantaj antaŭ si porinfanajn kaleŝetojn. Por iom ripozi mi ankaŭ eksidis sur unu el liberaj benkoj. Mi elpoŝigis lastan numeron de „Heroldo de Esperanto“. Sidis mi sur benko kaj per senmoviĝantaj okuloj rigardis al la gazeto. Mi profundiĝis en legadon kaj eĉ ne rimarkis, kiam aliris min iu viro.

-Bonan tagon, - li salutis min.- Ĉu mi povas eksidi apud vi?

Li estis mezaĝa viro kun brunaj lipharoj kaj kalva kapo. Mi kapjesis. Li sidiĝis sur benkon kaj ĝuis lastan varmon de la aŭtuno. Baldaŭ li ekrigardis min tiel atente, tiel scivoleme. Kiu diris, ke ni, esperantistoj, ne estas interesaj al la mondo. Poste li demandis min:

-Ĉu vi legas esperantlingve?

-Nu, mi legas.

-Ĉu vi komprenas Esperanton?

-Nu jes, mi komprenas.

-Vi?

-Nu, mi,- respondis mi surprizite.

-Tio estas laŭdinda! Tio estas interese!,- parolis mia nova najbaro.- Mi estas redaktoro de la urba gazeto „La Tempo“. Ĉu vi legas ĝin?

-Nu, mi legas ĝin. Ĝi estas interesa, aktuala,semajna gazeto, - konfesis mi.

-Estas bone, ke mi renkontis vin,- ĝojis mia najbaro, la redaktoro de loka gazeto.- Mi petas, bonvolu verki la artikolon pri Esperanto por legantoj de nia gazeto. Vi skribu pri via sperto en lernado de Esperanto, kial kaj kiel vi mem venis al Esperanto, skribu vi pri esperantistoj kaj esperantista movado, ĉu estas tia?

Por mi tio estis granda, neatendita surprizo. Sed kion fari? Por Esperanto mi devas tion fari, mi devas oferi min. Kaj mi ekvolis montri min saĝa kaj demandis redaktoron:

-Ĉu vi scias, pro kio ĉinoj ne interkompreniĝas kun eskimoj?

-Pro tio, ke ili ne bezonas tiun interkompreniĝon, -respondis redaktoro.

-Ho, ne. Pro tio, ke eskimoj ne lernas Esperanton.

Ni adiaŭis kaj disiris. Revenante hejmen, mi aĉetis kajeron, botelon da „inko“,vi komprenu vinon, kaj skribilon.

Hejme mi eksidis ĉe la tablon, glutis glason da „inko“, malfermis kajeron, prenis skribilon kaj facile tuj skribis la unuan frazon : „Mia amata Esperanto“. Sed tuj mi tre ekscitiĝis, ekploris kaj longe, longe rigardis tra la fenestro. Bedaŭrinde per tio finiĝis mia verka inspiro. La temo por mi estis malfacila. Mi komencis nervoziĝi, fajfi kaj, preninte la pipon, batmortigis blaton. Ĝi sidis surtable, apude kaj, movigante lipharojn, observis ĉion de mi skribitan kaj ridetis. Mi ne toleris ĝin. Tamen io estis ne tiel, kiel decas esti. Por ke estu pli facile orientiĝi en la afero, mi ĉiujn homojn dividis je du grupoj:- esperantistoj kaj ne. Kaj ĉio tuj iĝis klare. Pri Esperanto multon diras tiu fakto, ke iu ajn deziranto povas iĝi esperantisto. Sed kion mi scias pri Esperanto ĝenerale:- edzperanto, kongresoj kun kongresedzinoj, denaskaj esperantistoj, ago – tago, eternaj komencantoj, majstro Zamenhofo kun la netuŝebla fundamento, verdstelanoj, samideanoj, samidolanoj, senideanoj, delegitoj, sankta harmonio, interna ideo, pacaj batalantoj, nova sento...? Kaj mi komprenis, ke miaj scioj pri Esperanto estas ege breĉhavaj. Kaj ĉiujn tiujn mankojn kaj erarojn mi malkovris tute neatendite. Por miloj, milionoj da esperantistoj ĉio klaras. Sed por mi...? Hontu mi!

Kaj mi tuj ekstudis kelkajn gravajn verkojn pri Esperanto. Komencis mi de „Enciklopedio de Esperanto“ kaj finis per „Fundamento...“ Tamen traleginte ilin, mi komprenis, ke mi nenion komprenis. Mi ekspiris, kraĉis kaj ankoraŭfoje relegis ilin... Ion tamen mi eksciis... Evidentiĝis, ke Esperanto estas la plej facila lingvo, tamen - ne facila.

Do mi eksidis por verki. Mi sidis ĉe la tablo tutan tagon seninterrompe ĝis la noktomezo kaj artikolo finfine estis verkita. Matene, kun la artikolo enmane, mi venis redaktejon kaj eniris la kabineton de redaktoro. Ekvidinte la vizaĝon de redaktoro, mi komprenis, ke ĉimatene li estas bonhumora. Tion pruvis lia varma, amika manpremo.

-Kiel sukcesis vi?,- li demandis, montrante permane al mi la seĝon por eksidi.

Mi respektoplene metis antaŭ la redaktoro mian artikolon. Li prenis ĝin kaj estime klinis sian kapon kaj komencis legi.

-Ĥe, - afable ekridetis li, apenaŭ leginte la unuan frazon.

Mi eksentis ŝajnan lian mantuŝon sur mia ŝultro. Bona komenco, pensis mi. Bona, kiel neniam.

-Ĥe, ĥe, ĥe,- redaktoro ŝajnigis bonan komencon.- Trafkapable, trafe...

Mi enanime ekkantis.

-Ĥo, ĥo, ĥo,- daŭre ridis redaktoro.- Trafe, bele vi pri tiuj esperantistoj! Ĝuste tiel! Ho - rimarkinde! Ho, interese, - per krajono la redaktoro gratis sian kalvaĵon.- Ĥa,ha,ha,ha, -ektondris li sin rektiĝante sur la seĝo kaj viŝpurigante larmojn,- ho,ho,ho! Bravulo! Mi delonge ne ridis tiel. Kaj elpensu vi tiel!, -ekkrietis li glutante aeron. - Ve-ra hu-mu-ro, - li entuziasme silabis.

-Do, ĉu vi publikigos? – modeste mi mallevis okulrigardon.

El tondra, kvazaŭ milĉevala bruanta ridego, restis nur subtila , mallaŭta rido, de tiu mallaŭta rido – ĝojinda rideto.

-Hmmm... jes. Tre bone verkita. Eĉ, mi dirus, tute normale...,- parolis redaktoro.

Li denove kliniĝis ĉe mia verko.

-Ni analizu, kiel oni diras, de praktika, de objektiva flanko. Jen, ĉi tie, - li per krajono ekpiketis, - esence, verdire, ĝustas... Vi mem scias pri esperantistoj pli bone ol mi, tamen... Ĉu ne tro pike, a? Ili povas ofendiĝi, tiuj viaj samideanoj. Kontaktoj, bonaj interrilaroj... Vi komprenas? Kaj vi mem interrilatas kun ili...

-Nuuu, jes, - mi ne kontraŭis

-Esence. Do, ĉu ni forstreku? –li demandis kaj per globkrajono forstrekis tiujn liniojn, kiuj povis fuŝi la kontaktojn. – Jen, jen. Ankoraŭ ĉi tie. Spritaĵo mankas, tamen..., se tio aperus antaŭ deko, dudeko da jaroj, tiam estus - oho! Eĉ - ohoho! Kaj nun ne estas aktuale, ne plu interesas. Ĉu ni forstreku?

-Vi forstreku, - mi kapjesis.

-... legante ni ridon sentas. Tamen ĝi estas ne serioza, etpreza rido. Rido pro rido, kiel oni diras. Tamen jam ie aŭdita. Bagateligita iomete, se paroli esence, - kaj li demande ekrigardis min.

- For..., - esence kapjesis mi.

- ... kaj ankoraŭ tiu ĉi loko, ĉu vi sentas, kiel ĝi apartiĝas el tuto? Kaj legantoj, vi scias, kiaj estas nun? Postulemaj estas ili, tiuj legantoj. Vi jam permesas diveni la finon. Nebule, tamen vi permesas. Sed tro frue. Tio bagateligas tutan artikolon. Do kiel? – esence frapetis li perfingre la tablon.

-For... , - mi ne kontraŭis.

-Aaa, ankoraŭ ĉi tie...

-Fooor... , -diris mi kaj min forlasis la fortoj.

Redaktoro ekstaris kaj manfrapetis mian ŝultron.

-Nu, se vi havos pli multe da aforismoj, portu al mi. Tiu ĉi, kiel vi mem vidas, estas ia ,ne finita.

Redaktoro firme premis mian manon kaj bondeziris sukceson en mia verkado.