Joĉjo

Laimundas Abromas

Trijara Joĉjo parolas jam kiel plenaĝa viro. Ekde Kristnasko, aŭ eble ekde la Nova Jaro, ĉu estas diferenco, kiel diras mem Joĉo. Gravas, ke jam delonge, kaj gravas, ke li ekscias ĉiam pli multe da novaj vortoj kaj eĉ internaciaj.

„Nia onklino Amnezia,- diras Joĉjo,- posedas sklerozon.“

„Vi pensu, kion vi parolas! – kolere parolas patrino.- Kaj onklino Azalia estas ne Amnezia, sed Amalia“.

„Kiel kompreni – Amalia aŭ Azalia? – ne komprenas Joĉjo.

„Finu vi balbuti!“, - koleras patrino.-„Pro kio vi konfuzigas min?! Gravas, ke ŝi ne estas Sklerozo. Kun vi eĉ propran nomon ĉi tie oni povas forgesi, ne nur tiun de onklino Azalia.

„Vi ankaŭ sklerozas“,- parolas Joĉjo.

„Kiel vi parolas kun patrino!“, - jam ekkoleris patro.-„Ĉu vi volas gustumi ledzonon?!

„Ankoraŭ kion?“,- rediras Joĉjo.-„Jen ebriaj virinaĉoj trudas sin por kisi min, jen vera patro timigas rimenbati.“

„Kiuj ebriaj virinaĉoj?!- jam krias patrino.-„Onklino Amalia por vi estas ne ebria virinaĉo, sed vera onklino, la kuzino de la fratino de via patro. Alian fojon, kiam ŝi venos al ni, vi pardonpetos onklinon Amnezia pro tio, ke vi tiel parolis pri ŝi!“

„Kaj vi decidu finfine“,- parolas Joĉjo,- „Amnezia ŝi estas,aŭ Amalia ,aŭ Azalia?“

„Pasintan fojon“,- parolas Joĉjo,-„dum via 33-jara jubileo, ŝi mian tutan vangon per lipŝminko ŝmiradis. „Kiu estas tiu etulo belulo“- parolis ŝi,-“lasu, mi vin kisos... Kaj kiel vi nomiĝas?“, demandis ŝi, kvankam antaŭ du semajnoj, dum ni festis 36-an jubileon de patro, mi diris al ŝi, ke mi estas Joĉjo... „ Kaj kian poenton vi ricevis el matematiko“, demandis ŝi, kvankam pasintan fojon mi diris, ke en nia infanĝardeno oni ne taksas per poentoj. Ŝiaj lipoj estis graskovritaj, enmane ŝi tenis anasan femuraĵon- „lasu, mi kisos vin“. Ŝi tiel ekblovis al mia nazo, kvazaŭ drako. Interkisu ŝi kun siaj fiuloj.“

„Kun kiuj fiuloj?!“- denove fortvoĉis patrino.- „Vi pensu, kion vi parolas! Onklo Tomo ne estas iu fiulo, sed ŝia fianĉo“.

„En tridek sesa jubileo de patro, ŝia fianĉo estis Nikodemo. Ĉu ŝi ŝanĝas ilin kiel ŝtrumpojn?“ – demansis Joĉjo.

„Nu, tio jam troas“,- ekkoleris jam patro.-„Kie estas mia ledzono!?“

„Patro ankaŭ skerozas“,- konstatas Joĉjo,-„ledzono sur lia ventro, sed li serĉas ĝin. Ĉirkaŭe nur sklerozmalsanuloj, sekve mi pafmortigu min. Kie estas tiu mia plasta mitraleto, tutegale la vivo ne plu estas. Kien mi kaŝis ĝin?... Kiam mi plenkreskos, mi iĝos kuracisto kaj ĉiujn kuracos de sklerozo, ĉar alimaniere al ĉiuj ni venos fino... Sed la vera nomo de tiu onklino estas Aŭrelia, ne forgesu vi.“