Kiom da ili kaj kiaj ili estas, scias nur Sinjoro Dio.
Jen mia najbaro Petro, ĉiumatene piedvestas la ŝtrumpojn inverse.
-Kiam oni piedvestas la ŝtrumpojn inverse, - rakontas li, - nepre oni estos tiutage ebria.
Mi intencas tion provi iam.
Tamen tio estas la kutimo de unu homo.
Sed kiajn eksterordinarajn morojn, kutimojn, tradiciojn posedas la gentoj, nacioj, ŝtatoj. Jen en diversaj gentoj de Ameriko, Afriko, Azio ekzistas la moro, nomata „tabuo“, kiam oni ne rajtas tuŝi iun aĵon, homon, beston aŭ eniri iun lokon. En Litovion tiu moro ankoraŭ ne venis, ĉar ĉe ni oni povas ne nur ĉion tuŝi, sed ankaŭ simple preni, ŝteli kaj eĉ konfiski.
Judoj, muzulmanoj ĵus naskiĝintan knabeton tuj cirkumsidas. Brrr. Ankoraŭ nenion malbonan li faris, sed jam... Sed kiam oni pli bone ekpensas, sekve oni vidas, ke tio justas. Eble tiel tiuj knabetoj estas atentigataj, se ili iam ion malbonan faros, do „tio“ estos plene fortranĉata. Tiu ĉi moro nin, litovojn, ankoraŭ ne atingis.
Sur la insuloj Sicilio kaj Korsiko enla Mediteraneo disvastiĝis vendeto.Ho, tiuj makaronioj!... Vi imagu, se vi mortigis iun el ilia parencaro, do ili ne manĝos tiujn siajn makaroniojn, ĝis mortigos iun el via parencaro! De kie venas tiu besta sangosoifo?! Dank‘ al Dio, ĉe ni tiu moro ne ekzistas.
Ĉukĉoj... Ho, tiuj ĉukĉoj. Ili al la veninta gasto por nokto en la liton nepre kuŝigas sian edzinon aŭ filinon. Ne donu Dio, se matene la gasto diros al la dommastro, ke lia edzino aŭ filino ne estis al gasto amema. Tiam por la edzino aŭ filino de la dommastro..., ne donu Dio! Estus tiele ĉe ni, en Litovio... Tiam, se vi havus belan edzinon, la gastoj venadus al vi amase, ili starus envice ĉe via dompordo.
Kazaĥoj... Ili – ne ĉukĉoj, ili scias, kiel fortimigi la tedajn gastojn. En Litovio tion ankoraŭ neniu elpensis. Se oni venas gaste al kazaĥo, tiu tuj buĉas la ŝafon, rostas ĝin kaj, montrante al la gasto respekton, donas al li por formanĝi la okulojn de tiu rostita ŝafo. Kaj vi nur provu ne manĝi. Nur provu!
Kompreneble, iujn kutimojn transprenas ankaŭ ni. Jen nia junularo la tagon de sankta Valanteno tuj kaptis. Tiutage junularo promenadas sur la vangojn kaj postaĵojn la koretojn gluintaj. Anstataŭ la tago de mortintoj, la 1-an de novembro, nia junularo ,ĉifonvestinte surkapen metas kukurbojn , festas iun „helovino“- aŭ „halogeno“- feston.
Tiujn judajn postulojn de ŝabato, dum kiuj sabate oni ne rajtas labori, nia junularo plenumas ne nur sabate, sed dum tutaj semajnoj, monatoj kaj eĉ dum tuta jaro. Tamen ramadanon, la moron de sankta monato de muzulmanoj, dum kiu ekde sunleviĝo ĝis la krepusko oni rajtas nek manĝi, nek trinki , - nia junularo ne akceptas.Do, tio temas pri nia junularo. Sed pli aĝa generacio kondutas pli praktike. Jen estroj de multaj Afrikaj negroj, Amerikaj indianoj, Siberiaj kaj Oceaniaj aborigenoj ekde pratempo posedas siajn proprajn aŭguristojn, ŝamanojn aŭ simple sorĉistojn, kiuj por ili antaŭvidas estontecon, konsilas kiel decas konduti en tiu aŭ alia okazo. Iuj aŭguras esplorante la internaĵojn de la buĉita besto, aliaj- flarante la birdan fekaĵon, aliaj- manĝinte la homan viandon. Kaj tiu aŭgurado helpas nur tribestrojn.
Esperantistoj ankaŭ posedas siajn kutimojn. Ĉiu novbakita adepto de internacia lingvo pretas verki novan, la plej bonan lernolibron de Esperanto, kaj verki poemojn. Post la esperantista renkontiĝo iuj samideanoj staras en la rondon, interkroĉiĝas per la manoj kaj adiaŭas dirante : „ Per Esperanto por mondpaco ĝis revido, ĝis revido, ĝis revido“.
Do, mi ankaŭ adiaŭas, ĝis revido, ĝis revido.