Mia najbaro Staseo malfruvespere de ie revenis hejmen. Li eniris sian loĝejon, kuŝiĝis sur la liton kaj ekdormis. Eble li ne de „ie“ revenis, sed post la vica esperantista kunveno. Kaj eble li, kiel ofte okazas, iom eldrinkis por „varmiĝi“, mi tion ne scias. Mi nur diras, ke li revenis, kuŝiĝis kaj ekdormis. Nu, endormiĝi li ankoraŭ ne sukcesis, sed estis preta por profundiĝi en la sonĝon... Tamen subite...
Ĉu pro tio, ke Staseo antaŭ la ekdormo blasfemis: „Al diabloj tiuj humuraĵoj!“, aŭ pro tio, ke li tro multe eldrinkis por „varmiĝo“, antaŭ li, nesciate de kie, aperis... la Diablo. Onidire la diablo envenas la domon eĉ tra la trueto serura. Do, du flagrantaj, ruĝaj, pufiĝintaj okuloj, la kornoj elstarantaj, longa vosto svingata, nigra felo, haregoj virkapraj kaj ĉio cetera. Tiu infera sendito fiksrigardas Staseon per siaj okuloj diablaj kaj atendas por ke mia najbaro timiĝu. Tamen Staseo flankeniĝis al la vando, sekve liberigis lokon, kaj diras al la kornulo:
-Sidiĝu vi apude. Eble ĉe vi, en la infero, bonaj temoj por humuraĵoj aŭ satiroj abundas? Ĉe ni, sur la Tero, jam mankas bonaj temoj. Mi jam priridis, primokis ĉiujn esperantistojn kaj ne nur ilin.
La diablo eksentis sin maloportune: ĉiuj tremas antaŭ ĝi, krucosignas sin, sed tiu tute ne reagas, tute indiferentas. Pro tio ĝi ĝustigis :
- Mi estas Diablo, mi venis el la infero, ĉu komprenas vi, kompatinda humuristo, satiristo malfeliĉa?
- Veraj humuristoj eĉ diablon ne timas. Jen, ekfumu, - kaj donas Staseo al la „gasto“ kubanan „Ligeros“.
Diablo ekfumas, laŭdas fortan bongustan fumon, sed cedi ne intencas. Estus hontinde cedi kontraŭ tiu verkistaĉo, kaj diras al Staseo:
- Sufiĉas al vi pri tiuj esperantistoj verki. Mi venis por forpreni vian animon.
- La animoj de la principohavaj humuristoj kaj satiristoj jam delonge estas venditaj al diablo, -respondis Staseo kaj tiretis la nigraharulon je la vosto.- Sidiĝu, mi regalos vin per „Ruskaja vodka“.
Kornulo eldrinkis kelkajn glasetojn, kaj vi mem scias, kia ĝi estas tiu „rusa brando“. Diablo komencis ĉirkaŭprenadi Staseon kaj diris:
-Humuristo kaj diablo estas infanoj de unu patro. Donu, frato, viajn lipharojn, ni interkisu unu la alian. Al mi plaĉas tiuj, kiuj eĉ diablon ne timas.
Tamen la veran humuriston per laŭdoj oni ne subaĉetos.
- Mi scias, kornulo, viajn intencojn – vi volas, ke mi verku satiron pri via ĉefo Lucifero. Ĉu ne?
- Cit,- ektimis Diablo kaj timeme ĉirkaŭrigardis. Poste flustre ekparolis:- Nu, eble, estu tiel, tamen kiel vi eksciis ?
- Veraj satiristoj ĉion sentas, ĉion scias,- fiere respondis Staseo.
- Mi vidas, frato mia, ke vi estas vera satiristo, pro tio mi ne bedaŭras, ke venis al vi. Do, molestas nin, damaĝas nin, kompatindajn diablojn,nia ĉefo Lucifero. Ĝi piedbatas nin, riproĉas, salajrojn ne pagas, pri la premioj mi eĉ ne parolas. Tri diabloj propravole forlasis inferon.
- Estos por mi granda plezuro la kornojn rompi nome al la Lucifero mem, - ĝoje respondis Staseo. – Mi alkutimiĝis por tiaj aferoj. Kaj senkaŭze vi, vostulo, min ofendas. Mi ne estas unu el tiuj, kiuj priridas simplajn esperantistojn. Mia celo estas la klubgvidantoj kaj prezidantoj de la landaj kaj internaciaj organizaĵoj.
- Tion mi scias, - respondis Diablo kaj per la hufoj frapetis la plankon.- Do, jen, ni interkonsentu.
- Ĉu la honorario estos?- scivolis Staseo.
- Nu, mi proponas al vi la postenon de la ĉefo de tenejo de la hejtmaterialoj en la infero. Vi ne tro petu. Tiuj, kiuj priridas nur vicajn geklubanojn, ricevas en la infero laboron de ŝupurigistoj, - fiere parolis Diablo.
- Aŭ donu al mi postenon de Lucifero mem, aŭ forkuru vi, kornulo, al diabloj! – kaj Staseo deturniĝis al la vando.
Malkontentis Diablo, ekĝemis kaj diris :
- Pli bone estru la satiristo ol Lucifero. Estu tiel, kiel vi volas. Tamen estas unu kondiĉo: por ke ekvidu vian talenton aliaj diabloj, antaŭ ol primoki Luciferon, vi verku humuraĵon pri la gvidanto de via Esperanto klubo.
- Pri tiu gapulo, sentaŭgulo?, - demandis Staseo.
- Sed li estas ankaŭ aroganta, ordonema,- aldonis Diablo.
- Se vi, vostulo, kornulo, bezonas la garantion de mia talento, vi atendu dum kelkaj minutoj. Mi tiel priridos tiun kanajlon, tiun fihomon, ke eĉ diabloj ridegos.
Staseo prenis kajeron kaj skribilon. Kaj li verkis. Oni estu objektiva kaj agnosku la prioritaton al Staseo – li estis unua kaj ununura satiristo, verkinta humuraĵon pri la kluba gvidanto. Kaj ne ajnan humuraĵon, sed... ridindan kaj pikeman, mordeman... Oni eĉ volas ekkrii: gloro por la kuraĝo!
Diablo legas humuraĵon kaj ne povas kunpremi la makzelojn. Unuvorte li ridegas diable...
Sed subite okazas la afero, ligita al spiritismo:-Diablo forĵetas sian felon kaj antaŭ Staseo ekstaras... kluba gvidanto Salamono. Staras li kaj diras:
-Do, jen, estas afero jena, kolombeto vi mia! Vi intencas okupi la postenon de kluba prezidanto, ĉu ne?... Ne estos tiel! Do, kiel tiuj tri diabloj, vi forlasu Esperanto klubon „propravole“... Ĥa, ĥa, ĥa... ĥi,ĥi,ĥi...
Staseo maksimume malfermis siajn okulojn kaj... vekiĝis. Poste li forviŝis malvarman ŝviton de sur la frunto kaj serioze, sen humuro ekpensis;- „Dankon al Dio, ke tio ĉi estis nur la postsekvo de verkoinspira fantazio, nur sonĝo. Des pli dormante.“