Similas strange ĉi fabelo l‘ veron,
Diablo vivis iam sur la Tero.
Delonge vidvis li. Kaj pri edzino
memore restis ŝiaj tri filinoj.
Ankoraŭ kvara estis, tre afabla.
Bedaŭre malfidelis kaj Diablo...
Nevera estis tiu ĉi fratino,
filino de Diablo kaj Feino...
Kaj pasis multaj jaroj... Belaj iĝis
filinoj de Diablo, maturiĝis.
Kadukis tamen patro kaj rigidis,
filinojn edzinigi li rapidis.
Plej aĝan li invitas al palaco,
al ŝi parolas ame, sen prefaco:
„Arogantecon, kiel doton karan,
al vi mi atribuas senavare
kaj edzon mi elektis“. Do, sen miro
edzino iĝis ŝi de l‘ oficiro.
Filinon duan li al si invitas,
senliman monavidon dote kvitas.
Kaj edzon trovis por filino riĉan.
La negocisto faros ŝin feliĉa.
Bonvole kaj filino tria venis.
Por ŝi la ekscitiĝon patro tenis.
Kaj edzon al filino tria donis,
poeton bluokulan li disponis.
Filino kvara aŭdis tion, spite
ŝi venis al la patro seninvite.
„Neniom dotos vin,- Diablo diras,-
kaj edzon mem vi trovu, se deziras.
Patrino vokis vin per kant‘ feliĉa,
do, iru sole vi tra l‘ mond‘ senriĉa“...
Vespiris ŝi kaj la okulojn fermis...
Subite sur la Tero l‘ nokto ĝermis.
Kortuŝis tio patron... Sen aklamo
li nomis ŝin per milda nomo Amo...
Kaj iris forpuŝita ŝi sen vortoj,
sentime, por renkonti sian sorton.
Pli forta restis ŝi ol l‘ mort‘, malbeno,
eterne juna, rava kaj bonvena.
Senvorte ŝin komprenis koro ĉiu,
konanta tiun senton kun pasio.
De tiam migras ŝi tra l‘ mondo tuta
kaj portas florojn, sunon kaj saluton.
Junece ŝi misteras kaj impetas,
aŭ kiel maro – ŝtormas kaj koketas.
Se foje ŝin ekkonos iu iam,
forgesos tiu ŝin neplu, nemiam.
Ĉu blonda estos ŝi aŭ nigrohara,
rideto ŝia iĝos ĉiam kara.
Konsolos iun milde ŝi, anĝele.
Alian ŝi turmentos, eĉ kruele.
Kaj nomos ŝin malsame ĉiuj homoj,
ĉar l‘ amo havas multajn, multajn nomojn.
Ĉu helos majo aŭ novembro mornos,
sed spite frapos ŝi al ĉiu pordo ,
kaj venos, kiel la impeta ondo,
alflugos pli silente ol la sonĝo.
Sendormos nokte ni, ĉar ŝin sopiros,
sufero pro la duboj koron ŝiros.
Destinis l‘ sort‘, ke Amon ni ekkonu,
pli frue-malpli frue, sen admono.
Ŝi venos invitita kaj senvoke,
neatendita tute, senprovoke.
Se Amon senpreferos iam iu,
por tuta vivo malfeliĉos tiu.
Kaj ne senkaŭze oni ja legendas,
ke amosenton mem Diablo sendas.